La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1243. Dum husanaj militoj estis ĉe ĉi tiea preĝejo de sankta Maria Magdalena la 12-an de oktobro 1420 okazinta batalo ĉe Panský Bor (alie ankaŭ nomata batalo ĉe Horažďovice). La husanoj sub Jan Žižka z Trocnova sukcese defendis sin al soldataroj de sud-okcidentbohemia nobelaro kaj ĝiaj eksterlandaj aliancanoj; ambaŭ flankoj dum tio suferis grandajn perdojn.