Rusia Esperantista Unio
Rusia Esperantista Unio | |
---|---|
Российский союз эсперантистов | |
Lando | Rusio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1921 / 1991 (vidu tekste) |
Interretejo | https://reu.ru |
Rusia Esperantista Unio | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 28-a de decembro 1991 vd | |
Antaŭe | Sovetrespublikara Esperantista Unio vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Fondinto(j) | Boris Kolker vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | social organization | |
Rusia Esperantista Unio (REU) estas esperantista organizaĵo en Rusio, landa asocio de UEA. Ĝi estis fondita en 1991 por daŭrigo de agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989; REU nomas sin "spirita kaj jura heredanto" de ankaŭ la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis de 1921 ĝis 1938[1].
Laŭ sia propra aserto, REU estas "libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio"[1]. Laŭ statuto de REU, ĝiaj celoj estas[2]:
- popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;
- plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.
La agadon de REU regulas ĝia Statuto (akceptita en 1991) kaj Ĝenerala regularo kun aldona informo (akceptita en 1999).
Membroj
[redakti | redakti fonton]Membro de REU rajtas fariĝi ajna homo ne malpli ol 18-jara[2] (interalie tiuj, kiuj ne parolas Esperanton[2] aŭ eksterlandanoj, kiuj "volas iel subteni esperantistan vivon en la lando"[1]). La solaj nepraj postuloj al membro de REU estis subteno de la Statuto kaj pagado de kotizo; eblas ankaŭ aliĝo de aliaj organizaĵoj.
Laŭ kotizregularo por 2018, individua kotizo por membreco en 2018 estas 250 rubloj (por eksterlandanoj - 20 eŭroj); kotizo por dumviva membreco - 20-oble pli; kolektiva kotizo - 250 rubloj por unu aliĝinta membro; por "amikoj de REU" - senpage.
En 2018 (por marto) REU konsistis el:
- 59 dumvivaj membroj;
- 1 mecenato;
- 34 individuaj membroj;
- 11 kolektivoj:
- EK "Arĝenta flamo" (Jekaterinburgo) - 6 membroj;
- Krasnodara E-klubo - 14 membroj;
- Krasnojarska esperantista klubo «KRESKO» - 5 membroj;
- Moskva Esperanto-Asocio "MASI" - 5 membroj;
- Murmanska Esperanto-Klubo "Murmano" - 5 membroj;
- Esperanto-klubo Novoĉ-EK (Novoĉerkassk) - 5 membroj;
- EK "Kariljono" (Sankt-Peterburgo) - 8 membroj;
- Tiĥvina Esperanto-klubo - 8 membroj;
- Tjumena Esperanto-klubo "Revo" (Tjumeno) - 5 membroj
- E-klubo "Pacifiko" (Vladivostoko) - 6 membroj;
- Volgograda EK "Espero" - 5 membroj.
Konsisto de REU laŭ jaroj: 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014.
-
Membrokarto de REU
-
Membrokarto de REU
-
Membrokarto de REU por 2001 jaro
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la lastaj jaroj de Sovetunio en la lando agadis Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, enfunkciis en 1989). Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).
En 1994 okazis unuiĝo de REU kaj Ruslanda Esperanto-Asocio (REA).
Gvidorganoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ Statuto de REU, ĝiaj gvidorganoj estas Konferenco de REU kaj Estraro de REU. La Konferenco estas kunvokata de la Estraro ne malpli ol unufoje en du jaroj; ĝi estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj. Dum la konferenco okazas elektado de Estraro, korektado de la Statuto ktp[2].
Listo de prezidantoj de REU
[redakti | redakti fonton]Laborperiodo | Konferenco | Prezidanto |
---|---|---|
1991–1992 | 10 | Viktor Aroloviĉ |
1992–1993 | 11 | |
1993–1994 | 12 | Andrej Ananjin (Grigorjevskij) |
1994–1995 | 13 | Nikolaj Gudskov |
1995–1997 | 14 | Aleksandr Korĵenkov |
1997–1999 | 15 | Abduraĥman Junusov[d] |
1999–2000 | 16 | |
2000–2001 | 17 | Andrej Ananjin (Grigorjevskij) |
2001–2002 | 18 | Georgij Kokolija |
2002–2004 | 19 | Nikolaj Gudskov |
2004–2005 | 20 | |
2005–2006 | 21 | Andrej Grigorjevskij |
2006–2007 | 22 | |
2007–2009 | 23 | |
2009–2010 | 24 | Miĥail Ĉertilov |
2010–2011 | 25 | Grigorij Arosev |
2011–2013 | 26 | |
2013–2015 | 27 | Svetlana Smetanina |
2015–2017 | 28 | |
2017–2019 | 29 | |
2019– | 30 | Aleksandr Lebedev[d] |
Estraroj
[redakti | redakti fonton]La Estraro de REU, elektita en 2010:
- Grigorij Arosev (Moskvo), prezidanto
- Svetlana Smetanina (Moskvo), vicprezidanto
- Vladimir Bespalov (Soĉi)
- Jurij Karcev (Uljanovsk)
- Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg)
- Darja Obrazcova (Sankt-Peterburgo)
La Estraro de REU, elektita en 2013[3]:
- Svetlana Smetanina (Moskvo), prezidanto
- Miĥail Ĉertilov, vicprezidanto
- Valentin Seguru, vicprezidanto
- Roman Bolŝakov
- Nikolao Gudskov (Moskvo)
La Estraro de REU, elektita en 2015[4]:
- Svetlana Smetanina (Moskvo), prezidanto
- Nikolao Gudskov (Moskvo), vicprezidanto
- Miĥail Ĉertilov (Liskovo→Balaŝiĥa)
- Valentin Melnikov (Moskvo)
- Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod)
- Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), demisiis
La Estraro de REU, elektita en 2017
- Svetlana Smetanina (Moskvo), prezidanto
- Nikolao Gudskov (Moskvo), vicprezidanto
- Miĥail Ĉertilov (Balaŝiĥa), forpasis 24.02.2018
- Irina Gonĉarova (Odincovo)
- Aleksandr Lebedev (Jegorjevsk)
- Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod)
- Vladimir Opletajev (Surgut)
La Estraro de REU, elektita en 2019
- Aleksandr Lebedev (Jegorjevsk), prezidanto
- Svetlana Smetanina (Moskvo), vicprezidanto
- Nikolao Gudskov (Moskvo), vicprezidanto
- Irina Gonĉarova (Odincovo)
- Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod)
Agado de REU
[redakti | redakti fonton]Rusia Esperantista Unio okupiĝas ĉefe pri organizado de esperantistaj renkontiĝoj kaj eldonagado. De REU estas organizataj Rusia Esperantista Kongreso (REK), Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj multaj aliaj lokaj renkontiĝoj.
Atingoj de la lokaj aliĝintaj asocioj ankaŭ parte estas konsiderataj kiel rezultoj de REU-agado[5].
Rusia Esperantista Kongreso
[redakti | redakti fonton]Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas konsiderata la ĉefa aranĝo de organizitaj rusiaj esperantistoj. En diversaj periodoj ĝi estis organizata kun diversa ofteco, en la plej sukcesaj jaroj ĉiujare. Kutime enkadre de REK okazis reelektoj de la landa E-Asocio.
Laŭ la Kongresa regularo, "Rusia Esperantista Kongreso estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj".
La titoloj de ĉefa aranĝo estis dependaj de la historia periodo. En la unua duono de 1990-aj oni provis reordigi la numeradon de la kongresoj, tial ekde tiam la titoloj ofte estas duoblaj: unue la originale anoncita titolo (sen ajna numero, se tiu ne estis uzita), due - la rekalkulita.
REK | Jaro | Loko | Aliĝintoj |
---|---|---|---|
1-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj | 20-24.04.1910 | Sankt-Peterburgo | 103 |
2-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj | 04-06.08.1913 | Kievo | 76 |
3-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj | junio 1921 | Petrogrado | ĉ. 160 |
1-a Kongreso de SEU | 20.07.1923 | Moskvo | ĉ.30 |
2-a Kongreso de SEU | 26-30.06.1925 | Moskvo | ĉ.100 |
3-a Kongreso de SEU | 20.07.1926 | Leningrado | 135 |
4-a Kongreso de SEU | 28-31.07.1928 | Moskvo | 100 |
5-a Kongreso de SEU | 25-28.12.1931 | Moskvo | 119 |
(1-a) Tutsovetia Fonda Konferenco de ASE | 14.03.1979 | Moskvo | 101 |
2-a Tutsovetia Konferenco de ASE | 26.03.1982 | Moskvo | 86 |
3-a Tutsovetia Konferenco de ASE | 23-25.01.1989 | Moskvo | 212 |
9-a Kongreso de SEU / 12-a REK | 21-23.12.1990 | Moskvo | 200 |
10-a Landa Kongreso de SEU/REU / 13-a REK | 27-29.12.1991 | Kolomna, Moskva provinco | 125 |
11-a Kongreso de REU / 14-a REK | 26-29.11.1992 | Sankt-Peterburgo | 140 |
15-a Rusia E-Kongreso | 06-09.11.1993 | Soĉi | ĉ. 70 |
Rusia Esperantista Kongreso / 16-a REK | 04-07.11.1994 | Niĵnij Novgorod | 65 |
Ruslanda Esperantista Kongreso / 17-a REK | 06-08.10.1995 | Tjumeno | 29 |
Rusia Esperantista Kongreso / 15-a Konferenco de REU / 18-a REK | 31.01-02.02.1997 | Moskvo | ĉ.75 |
Rusia Esperantista Kongreso / 19-a REK | 03.02-06.02.2000 | Ĉeboksari, Ĉuvaŝio | 51 |
20-a REK kun EoLA | 04-11.03.2001 | Serovo, Sankt-Peterburgo | 199 |
21-a REK kun EoLA | decembro 2001 | Kostroma, Kostroma provinco | 34 |
22-a REK | decembro 2002 | Puŝĉino, Moskva provinco | 47 |
23-a REK kun EoLA | februaro 2004 | Volgogrado, Volgograda provinco | |
24-a REK kun EoLA | 29.04-02.05.2005 | Jekaterinburg, Sverdlovska provinco | |
25-a REK kun EoLA | marto 2007 | Tiĥvin, Leningrada provinco | |
26-a REK | 27-31.05.2010 | Sankt-Peterburgo | 239 |
27-a REK | 20-23.10.2011 | Ĉeboksary |
-
Signo de la 11-a REK
-
Ŝildo de la 20-a REK
-
Ŝildo de la 21-a REK
Rusiaj Esperanto-Tagoj
[redakti | redakti fonton]Rusiaj Esperanto-tagoj (RET) estas somera Esperanto-renkontiĝo, unu el ĉefaj aranĝoj de REU. Ĝi okazas post kiam OkSEJT ŝanĝis la koncepton, iĝis instrua kaj paroliga aranĝo speciale por komencantoj. La unua RET okazis en 1998 en Jelec (Lipecka provinco).
Listo de pasintaj RET:
Numero, dato | Loko |
---|---|
RET-1, 1989 | Jelec, Lipecka provinco |
RET-2, 2002 | Kovrov, Vladimira provinco |
RET-3, 2003 | Kovrov, Vladimira provinco |
RET-4, 2004 | Tiĥvin, Leningrada provinco |
RET-5, 2005 | Jelec, Lipecka provinco |
RET-6, 2006 | Volĵskij, Volgograda provinco[6] |
RET-7, 2007 | Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara regiono |
RET-2011 | Gelenĝik, Krasnodara regiono[7] |
RET-2015 | Surskije Zori, Jadrina distrikto, Ĉuvaŝio[8] |
KET[9], 2016 | Jalta, Krimeo[10] |
RET-2017 | Poŝeĥonje, Jaroslavla provinco[11] |
RET-2018 | Ŝuja, Ivanova provinco[12] |
RET-2021 | Maĥaĉkala, Dagestano[13] |
RET-2023 | Lebjaĵje, Kazano[14][15] |
REN-2024 | Sankt-Peterburgo[16] |
RET-2024 | Maĥaĉkala, Dagestano[17] |
RET-2025 | Krasnojarsk[18] |
RET-7, organizata de REU kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro", okazis inter la 18-a kaj 25-a de aŭgusto apud Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova Maro.
En 2008 RET ne okazis, ĉar anstataŭ ĝi kaj por la sama publiko okazis komuna rusi-ukrainia aranĝo IET (Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj) sur Tarĥankuto (Krimeo).[19]
La sama aranĝo (IET-3) okazis anstataŭ RET ankaŭ en 2013 jaro.[20]
En 2024, la 9-12-an de februaro, en Sankt-Peterburgo okazis nova aranĝo «Rusiaj Esperanto-Noktoj» (REN-2024). Por organizo de tiu ĉi aranĝo la Estraro de REU kunlaboris kun peterburga Esperanto-klubo «Kariljono».[21]
EoLA
[redakti | redakti fonton]Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU
[redakti | redakti fonton]Interretaj projektoj
[redakti | redakti fonton]- En 2010 estis decido pri organizado de retpaĝaro E-kluboj.ru[22]. La enhava kunordiganto de la retejo estis tiama prezidanto de REU Grigorij Arosev. La retejo funkciis dum nelonga tempo, nun ne plu funkcias.
Eldonaĵoj de REU
[redakti | redakti fonton]Rusia Esperanto-Gazeto
[redakti | redakti fonton]Rusia Esperanto-Gazeto aperadis ekde 2000 ĝis 2017 jaro. La redaktoro kaj eldonanto estis Georgij Kokolija, kunredaktis Viktor Aroloviĉ. Ĝis la 2014 jaro REGo kunlaboris kun REU, poste kunlaborado ĉesis.
Ponto
[redakti | redakti fonton]Ponto (komence nomita "Информационный бюллетень АСЭ", poste "Bulteno de REU") - estas oficiala informilo de la tutrusia socia organizaĵo "Rusio Esperantista Unio".
La unua numero aperis en 1980 sub la titolo "Информационный бюллетень АСЭ" (Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Tiam bulteno aperadis en la rusa lingvo. Komence de 1990 ĝi aperis sub la nova titolo "Информационный бюллетень СЭСР" (Informa bulteno de Sovetrespublikara Esperantista Unio).
Post disfalo de Sovetunio la Bulteno denove ŝanĝis nomon kaj iĝis "Bulteno de REU".
Ĉi tie estas plejparto de numeroj, eblas vidi kiel ŝanĝiĝis la titolo de jaroj al jaroj: https://reu.ru/biblioteko/eo/bulteno
Ekde 2000 jaro REU dense kunlaboris kun Garik Kokolija, eldonanto de REGo. Tiam «Bulteno de REU» aperadis ne kiel aparta eldonaĵo, sed kiel ĉapitro «Bulteno de REU» ene de REGo.
En la jaro 2014 la kunlaboro kun Garik ĉesis, do aperadis aparte Bulteno de REU kaj aparte REGo. Poste, en la 2017 jaro, REGo ĉesis.
En la jaro 2019 la Estraro de REU decidis doni al la revuo iun pli imponan nomon, longe diskutis kaj elektis «Ponto».
La lasta numero sub la titolo «Bulteno de REU» estis n-ro 106, aŭgusto 2019; la unua sub la titolo «Ponto» estis n-ro 107, septembro 2019.
Ĉiu membro de REU ricevadas elektronikajn numerojn de "Ponto" senpage.
REU-ekspres'
[redakti | redakti fonton]REU-ekspres' estis presorgano de REU. Ĝi estis modesta informilo per kiu REU urĝe informis siajn anojn.
-
La unua paĝo de la numero 4
-
La dua paĝo de la numero 4
"Movado"
[redakti | redakti fonton]"Movado" estis revuo eldonita de Kluba kaj Aktivula Fako de REU. La revuon redaktis Andrej Ananjin kunlabore kun Nikolao Gudskov, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Grigorij Arosev.
-
La unua paĝo
-
La dua paĝo
-
La tria paĝo
-
La kvara paĝo
REJM
[redakti | redakti fonton]Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas junulara sekcio de REU (ĝis 2005 funkciis memstare[23]). Samtempe ĝi estas landa sekcio de TEJO. Membraro de REJM konsistas ĝuste el membroj de REU ne pli ol 31-jara aĝaj. En 2014 estis 19 membroj de REJM[24]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Pri Rusia Esperantista Unio
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Statuto de REU
- ↑ laŭ "la Ondo de Esperanto"
- ↑ [1]
- ↑ Raporto pri agado de MEA MASI en 2013 jaro en la retejo de REU
- ↑ Informletero de RET-06
- ↑ Informletero de RET-2011
- ↑ Informletero de RET-2015
- ↑ Krimeaj Esperanto-Tagoj
- ↑ Informletero de KET-2016
- ↑ Informletero de RET-2017
- ↑ Informletero de RET-2018
- ↑ Informletero de RET-2021
- ↑ Informletero de RET-2023
- ↑ Artikolo en Ondo de Esperanto
- ↑ Informletero de REN-2024
- ↑ Informletero de RET-2024
- ↑ Informletero de RET-2025
- ↑ Informletero de IET-1
- ↑ Retpaĝo pri IET-3
- ↑ Informletero de REN-2024
- ↑ Informo sur la paĝaro de REU pri E-kluboj.ru (ruse)
- ↑ Российский союз эсперантистов (REU) поглотил Российское молодёжное эсперанто-движение (REJM) (ruse)
- ↑ Membrolisto de REJM por 2014
|