Saloo
Lardo aŭ, neologisme, saloo (en ukraina kaj rusa: сало, salo, en belorusa: са́ла (sala); en hungara: szalonna; en pola: słonina; en bulgara: сланина (slanina) kaj, pli malofte, сало (salo); en makedona: сланина (slanina); en rumana: slănínă aŭ slánă, en Transilvanio ankaŭ clisă; en slovena, serbokroata, ĉeĥa kaj slovaka: slanina; en litova: lašiniai) estas peco de porka graso, salita kaj spicita per pipro, ajlo kaj/aŭ papriko, kiun oni dum unu jaro antaŭ la manĝado konservas en ligna kesto. Ĝi estas ege populara ekmanĝo en Ukrainio, kune kun pipra horilko - kulta speco de ukraina kuirarto. En la pasinteco saloo estis grava elemento de nutrado pro sia alta nutro-valoro (870 kcal/100g) kaj ankaŭ pro la kapablo daŭre konservi siajn kvalitojn sen malvarmigado. Krome estas populara aperitivo kun vodko.[1]
Tipe en Orienta Eŭropo oni salas aŭ peklas la lardaĵon en sala akvo, de kie devenas la nomoj rilataj al la vorto salo, (dum "solonina" en ukraina kaj rusa referencas al ajna viandaĵo salita). Dum en Orienta Eŭropo oni spicas saloon per papriko aŭ aliaj kondimentoj, en Sudorienta Eŭropo oni fumaĵas ĝin.
Dum multaj popoloj uzas lardon (muelitan aŭ fanditan porkgrason), ukrainoj manĝas salo-pecojn, ofte kun nigra (sekala) pano kaj ajlo aŭ cepo. La amo de ukrainoj al saloo speguliĝas en multaj ŝercoj kaj anekdotoj. Lastatempe eĉ aperis modo manĝi saloon kovritan per ĉokolado.[1] Tio startis fakte kiel ŝerco.[2]
Pro ties populareco, estas kelkaj aliaj utiloj de la produkto. La restanta pecoŝelo (jam tro malmola) povas esti uzita por kondimenti supon aŭ barĉon, sed oni forigas post la bolado kaj kutime oni ne manĝas. Post troa tempopaso, la saloo oksidiĝas, flaviĝas kaj ne utilas por manĝo; do, oni uzas la restaĵon por akvimunigi ledajn botojn, por allogaĵo de ratkaptiloj aŭ eĉ por fabrikado de sapo.