Saltu al enhavo

Sarotruredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sarotruredoj
Makula sarotruro (Sarothrura pulchra)
Makula sarotruro (Sarothrura pulchra)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae

Sarotruredoj Sarothruridae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

SarotruredojSarothruridae estas familio de mezaj al malgrandaj surgrundemaj birdoj troviĝantaj ĉefe en Madagaskaro kaj sub-Sahara Afriko, el kiuj la genro Rallicula estas limigita al Nov-Gvineo kaj Molukoj. La specioj en tiu familio estis iam konsiderataj ene de la pli granda rala familio Rallidae.[1]

Tiuj birdoj estas tre similaj al malgrandaj membroj de Rallidae supraĵe, kaj tipe ili havas brunecajn kaj nigrecajn plumarojn kun pli helaj (blankaj aŭ sablokoloraj) bildomodeloj. Tamen, ties ovoj estas pure blankaj, kaj en ili mankas la punkteco de la ovoj de Rallidae. Escepte ĉe Mentocrex, ili havas tre markitan seksan dimorfismon, dum en Rallidae la seksoj ĝenerale ne povas esti distingataj en naturo. La maskloj de Sarothruridae diferenciĝas el inoj laŭ baza koloraro je varia etendo, kaj iliaj flugiloj kaj foje ventroj estas tipe senmarkaj, aŭ ornamitaj per makuletoj aŭ laŭlongaj strioj; inoj kontraste havas striecajn modelojn, en kelkaj specioj konsistantaj de distingaj punktoj aranĝitaj laŭ vertikalaj strioj. Krome Raledoj havas grincan, kvakan, fajfan aŭ raspan voĉojn, ofte sufiĉe altan laŭ sia korpograndeco, dum Sarotruredoj havas surprize (konsiderante sian grandecon) mallaŭtajn huadon aŭ ĝemantajn voĉojn rememorigajn pri strigoj.

Genroj kaj specioj

[redakti | redakti fonton]

La familio enhavas tri genrojn.[2]

Sarotruroj

[redakti | redakti fonton]

Kromaj genroj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. 
  2. Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 5 June 2020 .