Attiswil
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Attiswil (stacidomo). |
Attiswil | |
---|---|
Blazono de Attiswil | |
Attiswil, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Wangen |
Geografia situo | CH1903: 613239 / 232933 (mapo)47.2471805555567.6135Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613239 / 232933 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1328 |
Areo | 7,64 km² |
Alteco | 464 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4536 |
Komunumkodo | 0971 |
Mapo de Attiswil | |
Attiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1328 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Attiswil situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso meze inter Olten kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Attiswil kaj la setlejoj Alpfele, Bleuerhof, Gärberhof, Schnarz kaj Wibrunne, kaj pluraj izolitaj bienoj kaj farmdomoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,64 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 53,1% servas por agrikulturo kaj 11,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Attiswil limas en nordo kaj nordoriento al Farnern, en oriento al Rumisberg, en sudoriento al Wiedlisbach, en sudo al Wangen ĉe Aro, en sudokcidento al Flumenthal (SO), en okcidentsudokcidento al Hubersdorf (SO), en okcidento al Kammersrohr (SO), kaj en nordokcidento al Günsberg (SO).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Attiswil kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 5, kiu sur la komunuma teritorio kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 12. Flankaj vojoj kondukas de Attiswil al Farnern kaj al Hubersdorf. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la trama etspurfervojo de Niederbipp al Soloturno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Attiswil datiĝas el la jaro 1364 kiel Attenswile. Oni trovis sur la teritorio de Attiswil restaĵojn el la mezolitiko, la bronzepoko, la La-Tène-epoko kaj la romia epoko. Dum mezepoko Attiswil apartenis al la Senjorujo Bipp, kiu fariĝis en la jaro 1413 komuna havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno. En la jaro 1463 ĝi estis komplete atribuita al Berno kaj estis submetita al la tribunalo de Wiedlisbach en la Voktejo Bipp. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Attiswil estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. En la jaro 1881 la setlejo Schachenhof (hodiaŭ Bärnerschachen) estis koncedita al Wangen ĉe Aro, kaj ek de tiam la komunuma teritorio ne plu atingas la bordon de Aro. [2]
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Samuel Schmid (naskiĝis 1947), iama membro de la Ferderacia Konsilio de Svislando estas civitano de Attiswil.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Attiswil
- Attiswil en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Attiswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Komunuma domo
-
Preĝejo
-
Gastejo Bären
-
Stacidomo de la trama fervojo Niederbipp-Soloturno
|