Saltu al enhavo

Stonkers

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Stonkers

Disvolvo Imagine Software
Eldoninto Imagine Software
Dato de lanĉo 1983
Platformo ZX Spectrum
Ĝenro Militsimulada
Realtempa strategio
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

Stonkers estas militsimulada videoludo ludebla per ZX Spectrum, publikigita de Imagine Software en 1983. Ĝi estis verkita de John Gibson kun grafikoj fare de Paul Lindale. En 2013, TechRadar nomis ĝin kiel rimarkindan fruan ekzemplon de realtempa strategia videoludo.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Stonkers estas kontrolita per klavarostirstango. La ludanto kontrolas unuojn de infanterio, artilerio, tankoj, kaj provizo-kamionoj. Batalunuoj konsumas provizojn laŭlonge de la tempo, kaj la ludanto devas uzi la provizunuojn por replenigi ilin. Provizunuoj estas malŝarĝitaj kiam ŝipo alvenas al la haveno de la ludanto. Informoj pri okazantaj eventoj estas montrataj per strio de novaĵoj ĉe la fundo de la ekrano.

Stonkers estis premiita kiel "Plej bona Militludo" de la magazino Crash en 1984.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]