Strato de Karolo
Aspekto
Strato de Karolo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Karlova | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
strato | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
La Strato de Karolo (Karlova ulice), kiam Prago ankoraŭ havis nur unu ponton - la Ponton de Karolo - estis unu el la ĉefaj stratoj. Tra ĝi marŝadis la ceremoniaj kronad-procesioj al la Kastelo. El artisma vidpunkto la plej interesa estas la domo n-ro 175/3 "Ĉe la ora puto" (U zlaté studně), kun barokaj reliefoj sur la fasado de skulptisto J. O. Mayer (1701). Menciinda estas ankaŭ la domo n-ro 181/16 "Ĉe ora serpento", kie oni en la jaro 1714 malfermis la unuan kafejon en Prago.