Thomas Thomson
Thomas Thomson (1773-1852) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Thomson | |||||
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1773 en Crieff | ||||
Morto | 2-an de julio 1852 (79-jaraĝa) en Kilmun | ||||
Tombo | Tombejo Dean vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo Universitato St. Andrews vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Thomas Thomson (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto kuracisto universitata instruisto botanikisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio, fitokemio, mineralogio kaj medicino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas THOMSON (1773-1852) estis skota kuracisto, kemiisto, mineralogo, reĝa profesoro pri kemio en la Universitato de Glasgovo, kies skribaĵoj kontribuis por la disvastigo de la atomteorio de John Dalton. Li estis pioniro en la historio pri la kemio, inventis la densimetron kaj donis al silicion ĝian kurantan nomon. Li estis patro de la botanikisto Thomas Thomson (1817-1878) kaj onklo kaj bopatro de Robert Thomson (1810-1864), skota kuracisto kaj kemiisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Unue li edukiĝis en la Kolegio de Dundee antaŭ ol translokiĝi al la Universitato St. Andrews por studi klasikismon, matematikon kaj naturfilozofion. Poste li licenciiĝis pri medicino en la Universitato de Edinburgo, en 1799. Tamen, li estis instigita de Joseph Black por repreni la studon pri kemio.
En 1796, Thomson sukcedis al sia frato James, kiel asista eldonisto de la Suplemento al la tria eldono de la Encyclopedia Britannica, kontribuante kun la artikoloj pri kemio, mineralogio, vegetaloj, bestaj kaj portinkturaj substancoj. En 1802, Thomson uzis ĉi-artikolojn kiel bazo por sia libro "A System of Chemistry". Lia libro "Elements of Chemistry", publikigitaj en 1810, elmontris kiel volumoj de malsamaj gasoj reakcias tiel ke ĝi venas renkonte al la atomteorio. Li ankaŭ estas la aŭtoro de la artikolo "Kemio" por la 7-a eldono de la Brita Enciklopedio, publikigita en 1842.
Thomson sin dediĉis al publikado, aktivis kiel konsultisto de la skota komitato pri kolekto da impostoj, inventis la instrumenton konatan kiel sakarometro de Allan kaj kritikis la geologiajn teoriojn de James Hutton, fondante la "Vernerianan Societon pri naturhistorio de Edinburgo" kiel platformo, en 1808. En marto 1811, li elektiĝis kiel Membro de la Reĝa Societo de Londono kaj en 1815 li elektiĝis kiel koresponda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En 1813 li fondis la "Analojn de Filozofio", pionira en ties kampo pri komercaj sciencaj periodaĵoj.[1]
En 1817, Thomson iĝis reĝa profesoro pri kemio en la Universitato de Glasgovo, emeritiĝinte en 1841. En 1820, li identigis novan mineralon, nome, la zeolito, renomita thomsonito liaomaĝe.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Elements of Chemistry, 1810
- History of the Royal Society, from its institution to the end of the eighteenth century, 1812
- Travels in Sweden, during the autumn of 1812, 1813
- A System of Chemistry, 1820
- An Attempt to Establish the First Principles of Chemistry by Experiment (1825)
- The History of Chemistry, Volumes 1-2, 1830, Thomas Thomson
- A System of Chemistry of Inorganic Bodies, Volume 1, 1831
- Outlines of Mineralogy, Geology, and Mineral Analysis, 1836
- Sketch of the Progress of Physical Science: By Thomas Thomson 1843
- Chemistry of Animal Bodies, 1843, Thomas Thomson
- Brewing and distillation. With practical instructions for brewing porter and ..., 1849, Thomas Thomson,William Stewart (brewer.)
- The English Ale Brewing System, 2011
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ars Curandi
- Dictionary of National Biography
- The Mineralogical Record - Library Arkivigite je 2008-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- University of California Press
- Universitato de Glasgovo Arkivigite je 2017-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Annals of Science
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- α-pineno
- Leonhard Thurneysser (1531-1596)
- Claude-Joseph Geoffroy (1685-1752)
- Hilaire Rouelle (1718-1779)
- James Hutton (1726-1797)
- Joseph Black (1728-1799)
- James Watt (1736-1819)
- Abraham Gottlob Werner (1749-1817)
- John Dalton (1766-1844)
- Hyppolyte-Victor Collet-Descotils (1773-1815)
- Jöns Jacob Berzelius (1779-1848)
- John Stenhouse (1809-1880)
- Thomas Anderson (1819-1874)
Kunrilataj mineralaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Tremolito -
Spodumeno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Annals of Philosophy, Volume 10;Volume 26, Thomas Thomson, Richard Phillips, Edward William Brayley