Treycovagnes
Treycovagnes | |
---|---|
Blazono de Treycovagnes | |
Treycovagnes | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 46′ 23″ N 6° 36′ 28″ O / 46.77306 °N, 6.60778 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 23″ N 6° 36′ 28″ O / 46.77306 °N, 6.60778 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 469 |
Areo | 2,08 km² |
Alteco | 457 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1436 |
Komunumkodo | 5931 |
Situa mapo de Treycovagnes | |
Treycovagnes estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 469 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Treycovagnes situas sur la norda flanko de la Orbe-Ebenaĵo. La sudan komunumolimon formas la kanaligita rivero Thielle, kiel la suba parto de la rivero Orbe antaŭ al alfluo al la Lago de Neŭŝatelo nomiĝas. La komunumo situas rekte okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Treycovagnes, la setlejoj Champ Muraz kaj Le Châtelard, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,08 km², de kiuj 0,0% estas kovritaj de arbaro, 83,7% servas por agrikulturo kaj 13,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Treycovagnes limas en nordokcidento kia nordo al Chamblon, en nordnordoriento al Montagny-près-Yverdon, en oriento al Yverdon-les-Bains, en sudo al Ependes, kaj en sudokcidento al Suscévaz.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Treycovagnes situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen pere de konekta vojo estas bone atingebla de la najbara urbo Yverdon-les-Bains. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 estas Yverdon-Okcidento, kiu situas proksimume 2 kilometrojn nordoriente de la komunumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Treycovagnes datiĝas el la jaro 1228 kiel Trescovanes. Sur la teritorio de Treycovagnes estis trovita mejloŝtono de Septimus Severus, kiu regis de 197 ĝis 211. Tiu ŝtono origine staris inter Mathod kaj Boscéaz. Dum mezepoko Treycovagnes apartenis al Senjorujo Grandson. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Treycovagnes apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Treycovagnes – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Lernejo
-
Lernejo
-
Vilaĝocentro
-
Vilaĝocentro