Yvonand
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Yvonand (stacidomo). |
Yvonand | |
---|---|
Blazono de Yvonand | |
Yvonand | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 47′ 53″ N 6° 44′ 42″ O / 46.79806 °N, 6.74500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 53″ N 6° 44′ 42″ O / 46.79806 °N, 6.74500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2729 |
Areo | 13,39 km² |
Alteco | 13,38 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1462 |
Komunumkodo | 5939 |
Mapo de Yvonand | |
Yvonand estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2729 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Yvonand situas ĉe la suda bordo de la Lago de Neŭŝatelo ĉe la alfluo de la rivero Mentuo al la lago. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Yvonand la vilaĝetoj La Mauguettaz, Les Vursys, Niédens kaj Mordagne.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,39 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 52,8% servas por agrikulturo kaj 12,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Yvonand limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en nordoriento al Cheyres (FR), en oriento Rovray, en sudoriento al Molondin, en sudo al Donneloye, en sudsudokcidento al Cronay, en sudokcidento al Cuarny, en okcidento al Villars-Epeney, kaj en nordokcidento al Cheseaux-Noréaz.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Yvonand pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Yverdon-les-Bains. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Payerne al Yverdon-les-Bains. De la stacidomo poŝtaŭtolinio kondukas al la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en sudo tra la komunuma teritorio, situas proksimume 6 kilometrojn okcidente apud Yverdon-les-Bains.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Yvonand datiĝas el la jaro 1010 kiel Evonant. Jam dum la neolitiko kaj la bronzepoko apud la lagobordo de Yvonand ekzistis setlejoj. Dum mezepoko Yvonand apartenis al la Baronejo Grandson. Sub la berna regado Yvonand estis unu el la kvin tribunalejo de la Voktejo Grandson. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Yvonand estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu en la jaro 2008 estis integrita al nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2014-06-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Régine Pasche-Cuagnie: Yvonand en Historia Leksikono de Svislando (2010-12-16)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Yvonand – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Reformita preĝejo
-
La preĝejo de interne
-
La tombejo, en malantaŭo la aŭtovojponto Mentuo-Ponto
-
Tombejo
-
Eniro de la tombejo
-
Vilaĝocentro
-
Vilaĝeniro de Les Vursys
-
La Mauguettaz
-
Niédens-Dessus