Turismo en Charente-Maritime
Turismo en Charente-Maritime estas grava parto de la ekonomio de tiu departemento de okcidenta Francio.
Statistiko
[redakti | redakti fonton]En 2009, 3500 turismaj firmaoj en Charente-Maritime donis laboron al 8550 homoj kaj produktis 1,6 miliardojn da eŭroj. En 2011, 35,1 milionoj da turistoj tranoktis en la departemento. 85 % el la turistoj estis francoj, kaj la ceteraj plejparte devenis de Britio, Nederlando, Germanio kaj Belgio. Inter la francoj, kvarono devenis de Francilio kaj 18 % de Puatuo-Ĉarentoj[1].
Turismaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Mara turismo
[redakti | redakti fonton]La unua allogaĵo de Charente-Maritime estas la oceano: la departemento havas 460 km da marbordo, inkluzive de 150 km da sablaj strandoj[1].
La turismaj strandoj plejparte koncentriĝas en tri sekcioj:
- la bordo de la duoninsulo de Arvert,
- la insuloj (Oléron, Ré kaj Aix),
- la bordo de Aŭniso (pli-malpli de La Rochelle ĝis Fouras).
La ĉefaj banurboj de la departemento estas:
- Royan,
- Saint-Georges-de-Didonne,
- Saint-Palais-sur-Mer,
- La Palmyre (Les Mathes),
- Ronce-les-Bains (La Tremblade),
- Saint-Trojan-les-Bains,
- Fouras,
- Châtelaillon-Plage.
Charente-Maritime havas plurajn kuraclokojn; la ĉefaj estas en Rochefort, Jonzac kaj Saujon.
Ĝi havas ankaŭ 42 plezurhavenojn[1]. La plej grandaj estas Les Minimes (en La Rochelle), Royan kaj Saint-Denis-d'Oléron.
Naturo
[redakti | redakti fonton]En Charente-Maritime troviĝas kvarono de la Potevia Marĉo. La departemento havas 4 naturajn rezervejojn[2]:
Aldone, la departemento havas 1 020 km2 da arbaroj, el kiuj la plej grandaj estas la arbaro de La Coubre en la duoninsulo de Arvert kaj la arbaro de Saint-Trojan en la insulo Oléron. Ĝi havas ankaŭ 4 200 km da vojoj taŭgaj por bicikloj, 5 300 km taŭgaj por piedirantoj kaj 3 000 taŭgaj por ĉevaloj[1].
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Oficiale agnoskita heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Charente-Maritime havas kvin lokojn enskribitajn al la prestiĝa listo de la monda heredaĵo de Unesko:
- kadre de la fortikaĵoj de Vauban[3]:
- citadelo de Saint-Martin-de-Ré;
- kadre de la Jakobaj Vojoj en Francio[4]:
Ĝi havas ankaŭ 838 historiajn monumentojn[5]. Multaj el ili estas preĝejoj kaj kasteloj.
Kvar komunumoj de Charente-Maritime apartenas al la asocio “La plej belaj vilaĝoj de Francio”[6]:
Religia heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Religiaj konstruaĵoj estas tre multaj en Charente-Maritime: preskaŭ ĉiu urbo aŭ vilaĝo havas preĝejon. Plej multaj el ili estas konstruitaj en romanika stilo. Inter centoj da ili, eblas mencii la preĝejojn Sainte-Radegonde en Talmont-sur-Gironde, Notre-Dame en Surgères, Saint-Louis en La Rochelle, Saint-Martin en Esnandes, la abatejon Notre-Dame-de-Ré en La Flotte, ktp.
Kasteloj
[redakti | redakti fonton]Kvankam ne tiel riĉa, kiel la valo de Luaro, Charente-Maritime havas plurajn kastelojn. La plej famaj estas La Roche-Courbon, La Gataudière, Buzay, Jonzac, Plassac kaj Dampierre-sur-Boutonne.
Fortikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fortikaĵoj estas aparte multaj en Charente-Maritime, plejparte konstruitaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj por protekti la armean arsenalon en Rochefort. Krom la fama fortikaĵo Bojardo estas ankaŭ la fortikaĵo Louvois, la citadelo de Le Château-d'Oléron, la fortikaĵo Vauban en Fouras, la fortikaĵo Liédot en la insulo Aix kaj la fortikaĵo Énet apud ĝi, kaj la citadelo de Saint-Martin-de-Ré. La citadelo de Brouage, kune kun la ĉirkaŭa marĉo, estis nomita “granda loko de Francio”.
Romia heredaĵo
[redakti | redakti fonton]En Charente-Maritime estas pluraj gaŭl-romiaj restaĵoj. La ĉefaj estas la amfiteatro de Saintes, la arko de Germanicus (ankaŭ en Saintes) kaj la arkeologia loko de Barzan, kie ekzistis romia havena urbo.
Muzeoj
[redakti | redakti fonton]Charente-Maritime havas pli ol 85 muzeojn kaj similajn lokojn (ekzemple bestoĝardenojn). La plej famaj estas:
- akvariejo de La Rochelle,
- muzeo de natura historio de La Rochelle,
- nacia mararmea muzeo en Rochefort,
- Hermione, rekonstruita ŝipo de la 18-a jarcento, kaj la reĝa ŝnurejo, ankaŭ en Rochefort,
- arkeologia muzeo de Saintes,
- Paléosite, muzeo pri prahistorio en Saint-Césaire,
- bestoĝardeno de La Palmyre, la plej vizitata en Francio,
- viziteblaj lumturoj: La Coubre, Chassiron, lumturo de Balenoj…
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Chiffres-clés 2012-2013 (france) (PDF). Arkivita el la originalo je 2014-04-30. Alirita 2014-05-01.
- ↑ Réserve naturelle nationale - Liste des sites (france). INPN. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-01.
- ↑ Fortifications de Vauban (france). Unesko. Alirita 2014-05-01.
- ↑ Chemins de Saint-Jacques-de-Compostelle en France (france). Unesko. Alirita 2014-05-01.
- ↑ Patrimoine et architecture - chiffres clés 2013 (france) (PDF). Ministrejo pri kulturo kaj edukado. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2014-05-01.
- ↑ Charente-Maritime (france). Les plus beaux villages de France. Alirita 2014-05-01.[rompita ligilo]