UK 1978
Universala Kongreso | |
---|---|
la urba katedralo | |
Urbo (lando) | Varno (Bulgario) |
Datoj | 28-a de julio 1978 - 5-a de aŭgusto 1978 |
Prezidanto LKK | Nikola Aleksiev |
Alta protektanto | / |
Aliĝintoj | 4414 |
Menciinde | unua Esperantologia Konferenco |
La 63-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) de la 28-a de julio 1978 ĝis 5-a de aŭgusto 1978 okazis en Varno, Bulgario. Ĝi estis la dua Universala Kongreso de Esperanto en tiu lando. Aliĝis 4413 personoj el 51 landoj.[1]
En sia festparolado Humphrey Tonkin povis raporti pri kreskoj de la movado en diversaj landoj. Okazis diskuto pri la statuto de UEA. La kongresa temo estis "Internacia lingvo – internacia edukado" zorge de Andrzej Pettyn.
La Alta Protektanto estis Petr Tanĉev, unua vicprezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de Bulgario. Nikola Alkesiev estis prezidanto de la L.K.K. Krom la kutimajn servojn, la Kongresa Gazetara Servo disponigis serion da artikoloj uzeblaj por gazetara disvastigo.
Prelegoj
[redakti | redakti fonton]Grava (se ne la plej grava) parto de la programo estis la prelegoj. Ege ambicia estis la programo de la Internacia Somera Universitato, kies rektoro estis Vasil Peevski. Nome prelegis Margrete Landmark (Pri unu tipo de malfacilaĵo en la lernado de skribado), Vasil Ĉoĉov (Utiligado de la libera tempo (socialaj kaj psikologiaj aspektoj)), Vilmos Benczik (Teoriaj problemoj de la Esperanta literaturo), Miĥail Timofejeviĉ Popov (Signaj nombroj kaj magiaj kvadratoj), Aurel Boia (La baza vortprovizo kaj la vortstatistikaj studoj en Esperanto), So Gilsu (La utopio de Konfucio), Wim M. A. de Smet (La balenoj, minacataj gigantoj de la oceanoj), Sergej Krajnov (Hipofeo - Kuraca, nutra, kaj grundon-pliboniga planto de Eŭrazio), Jonathan Pool (Elementa modelo por la solvado de la problemo de lingva diverseco), László Göttler Kárpáti (Komputilaj retoj kaj la lingva problemo), Saburô Yamazoe (Kio estas prostaglandinoj?) kaj Sinitiro Kawamura (Plantaj fibroj kiel komponaĵoj de manĝaĵoj). Oni organizis sistemon por realigi kolokvojn por kelkaj el la prelegtemoj.[2]
Dua serio de prelegoj okazis kadre de la Esperantologia Konferenco. En ĝi prelegis Detlev Blanke (Kelkaj problemoj de internacie kunordigita esperantologia esplorado), Naokazu Kawasaki (Lingvistika terminaro en Esperanto), Árni Bödvarsson (Rilato inter lingvo, penso kaj nocioj, el Esperanta kaj okcident-eŭropa vidpunktoj), W. A. Verloren van Themaat (La internacia vortaro kaj ĝis signifo por la dezirinda formo de planlingvo), Karolo Piĉ (Evoluo de Esperanto), François Lo Jacomo (Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto), Stojan Ĝuĝev (Estetikaj problemoj de la lingvo internacia), Olav Reiersǿl (Problemoj de vortfarado) kaj Boris Kolker (Interlingvistika agado en Soveta Unio).[3]
Programoj
[redakti | redakti fonton]Krom la programo de prelegoj kaj partikulare de la Internacia Somera Universitato, en la kongresa libro oni montris informon por interno de la UK pri Virina agado, Asembleo de Fakaj Asocioj, Pedagogia Forumo, kaj pri la 34-a Internacia Junulara Kongreso (de TEJO) el la 22a ĝis la 29a de julio en Veliko Tarnovo, Bulgario, pri la 16-a Internacia Infana Kongreseto el la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto en Varna mem.[4]
Krom la prelegoserioj, okazis filmoprezentoj, Internacia arta vespero, Bulgara vespero, kunsidoj pri diversaj aferoj kaj la kunvenoj de tre diversaj fakaj asocioj.
Distraĵoj
[redakti | redakti fonton]- La megero de Anton Straŝimirov, esperantigita de Kiril Draĵev, ludita de la Bulgara Esperanto-Teatro.
- La hipnoto teatraĵo de A. Cwojdziński, fare de Pola Esperanto-Teatro.
- La dormanta belulino de Charles Perrault, esperantigita de Kiril Draĵev, ludita de la Ŝtata Pupteatro Varna.[5]
- Ekskursoj okazis al Varno, Albena, Nesebar, Pliska, Konstanco kaj al aliaj lokoj de la lando. Okazis ankaŭ diversaj postkongresaj ekskursoj, inter kiuj al Gabrovo, Stara Zagora, Plovdiv, Sofio, Istanbulo ktp.[6]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ la "Kongresa Libro" estis 3555 aliĝintoj, kvankam la kongreslibro mem listigas nur 3269 kaj nur laŭlande, sed laŭ kutimo multaj kongresanoj aliĝis post la tempo de la redaktado de la "Kongresa Libro" kaj eĉ surloke.
- ↑ "63-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1978, paĝoj 25-36.
- ↑ "63-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1978, paĝoj 38-39.
- ↑ "63-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1978, paĝoj 52-54.
- ↑ "63-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1978, paĝoj 42-47.
- ↑ "63-a Universala Kongreso de Esperanto" (kongresa libro), Roterdamo, 1978, paĝoj 49-51.