UK 1969
Aspekto
UK 1969 | ||
---|---|---|
Loko | Helsinko, Finnlando | |
Ekde | 26-a de julio 1969 | |
Ĝis | 2-a de aŭgusto 1969 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 54-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1969 en Helsinko, Finnlando, kun 1857 partoprenantoj el 38 landoj. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-Organizaĵoj en la aktualaj lingva situacio en la mondo".
La Alta Protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen, Prezidanto de Finnlando. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala.
La kongreso okazis plejparte en la kongresejo Dipoli en la urboparto Otaniemi de la najbara urbo Espoo, en ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en la urba teatro de Helsinki.
Internacia Somera Universitato
[redakti | redakti fonton]La rektoro de la Universitato estis emeritiĝinta profesoro pri meteologio Vilho Väisälä.
La programo:
- Ivo Lapenna: Internacia Juro kaj Mondpolitiko
- Erkki Kääriäinen: Pri la formo kaj grando de la terglobo
- Italo Chiussi: Esperanto kaj islamo
- Vilho Setälä: La finna lingvo kaj esperanto kiel ŝlosiloj al studo pri lingvoj
- Carl Støp-Bowitz: Birdetoj kiel ekstermantoj de insektoj
- Simeon Simeonov: Nuntempa scienca informado kaj dokumentado kun aparta konsidero de la lingvaj problemoj
- David L. Armand: Racia uzado kaj konservado de la naturfontoj de nia planedo
- Aurél Ponori Thewrewk: Dante kaj la natursciencoj
- E. A. Bokarev: Kazaj sistemoj en finno-ugraj kaj kaŭkazaj lingvoj
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]- Internacia Arta Teatro
- Vilhelmo la konkeranto de Vanĉa Kljakoviĉ. Rolis Ivan Rogulja, Silva Fulgosi.
- Aparta ĉambro de Calude SAN.
- Hotelo de Pepo Bandiĉ de Branko Ĉopiĉ. Gastrolis Belka Beleva kaj Anani ANEV el Bulgara Esperanto-Teatro (BET). Reĝisoris Srdjan Flego.
- La sonoriloj de Smiljan Rozman. Rolis Mladen Šerment