Vilho Väisälä
Aspekto
Vilho Väisälä | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vilho Väisälä |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1889 en Kontiolahti |
Morto | 12-an de aŭgusto 1969 (79-jaraĝa) en Helsinko |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Kalle Väisälä, Yrjö Väisälä kaj Väinö Väisälä (en) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto universitata instruisto meteologo esperantisto entreprenisto |
Vilho VÄISÄLÄ (nask. 28-an de septembro 1889, Utra, Joensuu Kontiolahti - m. 12-an de aŭgusto 1969, Helsinki) estis finnlanda sciencisto kaj esperantisto, ano de la familio Väisälä.
Vilho Väisälä estas konata kiel esploristo de meteologio kaj inventanto de iloj por tiu celo, i.a. radiosondilo. Li estis profesoro pri meteologio en Universitato de Helsinki de 1948.
En Universala Kongreso 1969, mallonge antaŭ sia morto, Vilho Väisälä funkciis kiel rektoro de IKU.
Fratoj de Vilho Väisälä estis ankaŭ esperantistoj kaj sciencistoj. Yrjö Väisälä estis astronomo kaj Kalle Väisälä matematikisto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto, Ilmoitettu julkaisupäivä/vuosi: 2005, (ISBN 9789511196310)
- Recenzo : Leginda verko pri fratoj VÄISÄLÄ Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, Jorma Ahomäki
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Trovu « Vilho Väisälä » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Väisälä facte spreadPDF (587 KiB) angle