Universitato de Innsbruck
Universitato de Innsbruck (latine: Universitas Leopoldino-Franciscea Oenipontana, germane: Leopold-Franzens-Universität Innsbruck, mallongigo LFU aŭ LFUI) estas la plej granda esplorada kaj edukada institucio en la okcidento de Aŭstrio situante en Innsbruck. Ĝi estas la landa universitato por Vorarlbergo kaj Tirolo kaj historie ankaŭ por Sudtirolo, la Provinco Trento, Luksemburgio kaj Liĥtenŝtejno kio post propraj tieaj altlernejfondiĝoj estas malaktualiĝinta. En majo 2020 studentis 27.095 kaj science laboris 3.580 uloj. Ekde 2011 rektoras la fizikisto Tilmann Märk.
Historio
[redakti | redakti fonton]La altlerneja antaŭhistorio postflareblas ĝis 1562 kiam starigitis en Insbruko jezuita gimnazio. Imperiestro Leopoldo la 1-a fondis en la 15.10.1669 propran universitaton kun privilegio monrimedĉerpada el la impostaro por salo ekspluatita en Hall. Oficiala dokumento stariga datumas de 1677 kun kvar fakultatoj.
Post nuligo sekvis remalfermo en 1826 de la filozofia kaj jurisprudenca fakultatoj fare de imperiestro Francisko la 1-a. En 1969 ekis instruado ĉe sekcio pri konstruinĝenierado kaj arĥitekturo kaj en 1976 emancipiĝis fakultato pri socialaj kaj ekonomiaj sciencoj el la sino de la juristoj/ŝtatscienculoj. En 2002 la akcepto de nova universitata leĝaro kondukis al strukturiĝo en 15 etajn fakultatojn. Samjare la fakultato pri medicino plialtrangigiĝis je propra universitato.[1] En 2012 School of Education iĝis la 16-a fakultato kun eblo de etendigo de konkreta pedagogia klerigo.[2]
Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]- fakultato pri arkitekturo
- f. pri biologio
- f. pri edukadsciencoj
- f. pri entreprenista ekonomiko
- f. pri filologioj kaj kultursciencoj
- f. pri filozofio kaj historio
- f. pri geologiaj kaj atmosferaj sciencoj
- f. pri ĥemio kaj farmaceŭtiko
- f. pri instruista trejnado (ĝis februaro 2018 School of Education)[3]
- f. pri jursciencoj
- f, pri katolika teologio
- f. pri matematiko, informadiko kaj fiziko
- f. pri politika ekonomio kaj statistiko
- f. pri psikologio kaj sportsciencoj
- f. pri socialaj kaj politikaj sciencoj
- f. pri teknikaj sciencoj (malposte: konstruadinĝenieradiko)
Instruistoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Albin Lesky
- Alois Flir
- Alois Walde
- Alwin Kuhn
- Anton Schwob
- August Wilmanns
- Bernhard Jülg
- Erich Thummer
- Ernst Kalinka
- Eugen Böhm von Bawerk
- Eugen Thurnher
- Florian Schaffenrath
- Franz Hampl
- Friedrich Stolz
- Glenn W. Most
- Guntram A. Plangg
- Hans Schmeja
- Hermann Ölberg
- Hugo Rahner
- Ignaz Vinzenz Zingerle
- István Torjai Szabó
- Johann Knobloch
- Johannes Erben
- Josef Brüch
- Karl Jax
- Karl Kurt Klein
- Karl Schenkl
- Karlheinz Töchterle
- Leó Liebermann
- Manfred Kienpointner
- Maria Iliescu
- Martin Korenjak
- Paul Händel
- Peter Anreiter
- Petrus Canisius
- Robert Muth
- Sebastian Posch
- Victor Franz Hess
- Wolf Steidle
- Wolfgang Kofler
- Wolfgang Meid
- Wolfgang Waldstein
Studintoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La separiĝo kaŭzis ke en la klasika senco la insbruka universitato ne plu takseblas "kompleta altlernejo". La tuto fariĝis kontraŭ la volo de multaj, kp: iPoint: "Innsbrucker Mediziner wehren sich gegen Ausgliederung" kaj pridiskutatas reintegrigo, kp: "Töchterle will Fusion von Uni und Med-Uni Innsbruck" Arkivigite je 2019-04-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://www.uibk.ac.at/ipoint/news/2012/soe.html.de
- ↑ https://www.uibk.ac.at/zentraler-rechtsdienst/mitteilungsblatt-7.feb.2018.pdf