Saltu al enhavo

Unukornulo (konstelacio)

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unukornulo
konstelacio 
Latina nomo Monoceros
(genitiva Monocerotis)
Mallongigo Mon
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
Malgranda HundoGranda HundoĜemelojHidroLeporoOrionoPobo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 5h 50m 0s ... 8h 5m 0s
Deklinacio -11° 0' 0" ... 12° 0' 0"
Areo 482 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 35
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,93
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -78° ... 79°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Februaro
Historio
Unua priskribo fare de Jakob Bartsch
Jaro de unua priskribo 1624
Verko, en kiu ĝi estis priskribita Usus Astronomicus Planisphaerii Stellati
Postaj ŝanĝoj
vdr

Unukornulo estas konstelacio de tera ĉielo.

Ĝi situas okcidente de la bone videbla Oriono kaj norde de la plej hela stelo de la ĉielo, Siriuso en konstelacio Granda Hundo. Kompare al tiuj konstelacioj ĝi ne estas okulfrapa. Unukornulon trapasas la lakta vojo; tial ĝi enhavas plurajn nebulozojn, interalie la malfermitan stelamason M 50.

Gravaj objektoj

[redakti | redakti fonton]
Nebulozo NGC 2261 lumigata de R Monocerotis, kiu situas en la malsupra parto de la bildo

La plej hela stelo de la konstelacio estas α Monocerotis, flav-oranĝa giganto de spektroklaso G9.5III, dekoble pli granda ol la Suno,[1]144 lumjarojn malproksima.[2] β Monocerotis estas pluropa stelo distingebla per malgranda teleskopo. William Herschel eltrovis ĝian pluropecon en 1781 kaj priskribis ĝin kiel «unu el la plej belaj vidaĵoj en la ĉielo».[3] Ĝin konsistigas tri preskaŭ identaj blanka-bluaj steloj, kune pli helaj (+3,74) ol α Monocerotis.

Je proksimo de 1000 lumjaroj, ζ Monocerotis estas flava supergiganto de spektroklaso G2Ib («b» indikas malplian lumecon ene de la spektroklaso) kun proksimuma maso de 6,6 sunmasoj.[4] Ankaŭ supergiganto, sed de tipo A0I,[5] estas 13 Monocerotis, kies lumeco estas 17 000-oble pli ol la Suno.[6]

La Unukornulo enhavas diversajn interesajn variajn stelojn. Inter ili, S Monocerotis (15 Monocerotis) estas grandmasa duopo de varmegaj steloj (kunigita spektroklaso O7V) kun periodo de 108 jaroj en tre discentra orbito (ε = 0,77).[7] La Stelo de Plaskett (HD 47129) estas unu el la plej masaj konataj duopoj: ambaŭ steloj verŝajne masas pli ol 50 sunmasojn.[8] R Monocerotis estas masa kaj juna stelo T Tauri situanta en ekstremo de la mikse emisia kaj reflekta nebulozo NGC 2261, ankaŭ nomata la «Varia Nebulozo de Hubble». V700 Monocerotis (MWC 147) estas juna stelo Be de Herbig kiu ankoraŭ ne atingis la ĉefan sekvencon sed daŭre estas en la alkreska fazo.[9] V838 Monocerotis estas ruĝa supergiganto, kiu en 2002 faris eksplodon pro neklare konataj kaŭzoj.[10]

La unukornulo ne apartenas al la klasikaj 48 konstelacioj de la antikva epoko.

Supozeble ĝin elpensis la nederlanda mapisto Petrus Plancius, kiu kreis ĉielglobon en 1612, sur kiu li bildigis ok novajn konstelaciojn, inter ili "Monoceros Unicornis".

Jacob Bartsch enmetis ĝin 1624 en sian stelmaparon "Planisphaerium Stellaris" kiel "Unicornus" kaj alskribis al ĝi kristanecan motivon: la unukornulo estas plurfoje menciita en la latina biblio (Vulgata, psalmi iuxta lxx 21:22, 28:6, 91:11, isaias 34:7); modernaj bibliotradukoj tie tamen parolas pri bubaloj. Plancius mem ne postlasis siajn kialojn por enkonduki tiujn konstelaciojn. En la "Bestiaire Divin de Guillaume" el la 13-a jarcento skribiĝas, ke la unukornulo kuŝas trankvile, kiam virgulino eniras ties ĉasteritorion. Laŭ tio, la unukornulo reprezentas Jesuon kaj la korno la dian veron.

Heinrich Wilhelm Olbers kaj Ludwig Ideler tamen sciigas, ke la konstelacio jam estis priskribita antaŭ 1564. Laŭ Joseph Scaliger ĝi troviĝas sur antikva persa ĉielglobo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. da Silva, L.; Girardi, L.; Pasquini, L.; Setiawan, J.; von der Lühe, O.; de Medeiros, J. R.; Hatzes, A.; Döllinger, M. P.; Weiss, A. (2007). “Basic physical parameters of a selected sample of evolved stars”, Astronomy and Astrophysics 458 (2). pp. 609-623. 
  2. Alfa Monocerotis (Hipparcos Catalogue. The New Reduction)
  3. Monoceros. The Internet Encyclopedia of Science
  4. Lyubimkov, Leonid S.; Lambert, David L.; Rostopchin, Sergey I.; Rachkovskaya, Tamara M.; Poklad, Dmitry B. (2010). “Accurate fundamental parameters for A-, F- and G-type Supergiants in the solar neighbourhood”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 402 (2). pp. 1369-1379. 
  5. 13 Mon -- Star (SIMBAD)
  6. McDonald, I. (2012). “Fundamental Parameters and Infrared Excesses of Hipparcos Stars”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 427 (1), p. 343–57. Bibkodo:2012MNRAS.427..343Mdoi = 10.1111/j.1365-2966.2012.21873.x. 
  7. (2019) “Gaia DR2 distances to Collinder 419 and NGC 2264 and new astrometric orbits for HD 193 322 Aa,Ab and 15 Mon Aa,Ab”, Astronomy and Astrophysics 630, p. A119. doi:10.1051/0004-6361/201935885. Bibkodo:2019A&A...630A.119M. 247759810. 
  8. Linder, N.; Rauw, G.; Martins, F. et al. (2008), "High-resolution optical spectroscopy of Plaskett's star", Astronomy and Astrophysics 489 (2): 713–723, doi:10.1051/0004-6361:200810003 
  9. Kraus, Stefan; Preibisch, Thomas; Ohnaka, Keiichi (2008). “Detection of an inner gaseous component in a Herbig Be star accretion disk: Near- and mid-infrared spectro-interferometry and radiative transfer modeling of MWC 147”, The Astrophysical Journal 676 (1). pp. 490-508. 
  10. The Enigmatic V838 Mon As An Illustration of the Current Capabilities of Amateur-Professional Collaboration Within the AAVSO. AAVSO. Alirita 4-a de aprilo 2021 .