Valacea habroptilo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Valacea habroptilo, Habroptila wallacii,
plenkreskulo, fare de Joseph Wolf, 1859 | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
H. wallacii Gray, GR, 1861 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Valacea habroptilo (laŭ la latina scienca nomo Habroptila wallacii, sed ankaŭ Valacea ralo) estas granda nefluga birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ef/Habroptila_wallacii_2012_Indonesia_stamp.jpg/220px-Habroptila_wallacii_2012_Indonesia_stamp.jpg)
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en la insulo Halmahera en Nordaj Molukoj en orienta Indonezio. Tie ĝi loĝas en nepenetrablaj marĉoj de Sagua palmo apudaj al arbaroj. Ties plumaro estas ĉefe malhele ardezgriza, kaj nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula, longa, dika beko kaj kruroj estas brilruĝaj. Ties alvoko estas mallaŭta tamburado akompanata de flugilfrapado. Malfacilo vidi tiun timidan birdon en ties densa habitato rezultas en la fakto ke la koncerna informaro pri ties kutimaro estas limigita.
Registritaj manĝaĵoj estas saguburĝonoj kaj insektoj, kaj oni scias, ke ĝi englutas ankaŭ ŝtonetojn por helpi rompon de manĝaĵoj. Ĝi estas ŝajne monogama, sed oni konas malmulte pri ties pariĝada kutimaro. La nura konata nesto estas neprofunda taso sur la pinto de arbostumpo kiu estis kovrita per ligneroj kaj sekaj folioj. La du junaj idoj estis tute kovritaj je nigra lanugo tipe de frumaturaj ĵus eloviĝintaj raloj. La ĉirkaŭkalkulita populacio de 3 500 – 15 000 birdoj kaj la limigita teritorio kondukis al taksado de la specio kiel vundebla fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). Habitatoperdo okazis pro rikoltado de saguo kaj konverto de malsekejoj en rizkampoj, kaj krome la ralon manĝas lokanoj. La priskribita nesto estis en areo kie oftas lokanoj, kaj tial la ralo povus esti pli adaptebla al habitatoŝanĝoj ol oni supozis.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La raloj estas granda kaj tre disvastigita familio, kun preskaŭ 150 specioj. Ili estas malgrandaj ĝis mezgrandaj, surteremaj aŭ malsekejaj birdoj, kaj iliaj mallongaj korpoj estas ofte ebenecaj flanke kio helpas ili moviĝi tra densa vegetaĵaro. Insulaj specioj ofte iĝas neflugkapablaj; el 53 vivantaj aŭ ĵus formortintaj taksonoj limigitaj al insuloj, 32 estis perdintaj siajn flugkapablon.[1]
Tiu ralo, dekomence klasita de la angla zoologo George Robert Gray en 1860, estas la nura membro de la monotipa genro Habroptila.[2][3] La genro-nomo Habroptila deriviĝas el la grekaj vortoj habros, "delikata" kaj ptilon, "plumo, flugilo";[4] wallacii omaĝas la britan zoologon Alfred Russel Wallace.[5]
Tiu ralo estas rilata al la Novgvinea nefluga ralo, Megacrex inepta, kaj al la Kaŝtanventra eŭlabeornito, Eulabeornis castaneoventris, ĉiuj el tri aŭstralaziaj genroj probable derivitaj el prauloj de Amaurornis.[3][6] Storrs Olson asertis, ke la genro Megacrex estas tiom simila al Habroptila ke Megacrex estu konsiderata juna sinonimo de Habroptila, rezulte en du specioj en unu genro.[7] Tio estis elprenita en la monografio de Sidney Dillon Ripley de 1977 pri la Raledoj; li inkludis Habroptila ene de la granda genro Rallus. Tiun sugeston ne akceptis Gerlof Fokko Mees, kiu indikis distingigajn diferencojn en la formo kaj strukturo de la beko.[8] Analizo de 2012 pere de molekula filogenetiko bazita sur simila mitokondria sekvenco de DNA trovis, ke Habroptila estas parto de evolucia radiado ene de granda genro Gallirallus kio okazis antaŭ ĉirkaŭ 400 000 jaroj en tiu mondoregiono.[9] Genetika studo de 2014 trovis, ke ĝi formis kladon kun la formortinta Diaforapterigo de la Chatham-insularo, Nov-Zelando, kun diverĝo ĉirkaŭkalkulita je okazado antaŭ ĉirkaŭ 10 milionoj da jaroj; tiu klado siavice estus frata de Gallirallus.[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2013) “Rails, Gallinules and Coots”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.rallid1.01. 216475559. Alirita 13a de Aprilo 2014..
- ↑ (1860) “List of birds collected by Mr. Wallace at the Moluccia Islands, with the descriptions of new species, etc.”, Proceedings of the Zoological Society of London (Part 28), p. 341–366 [365]. La titolpaĝo datas de 1860 sed la artikolo ne estis publikigita ĝis la sekva jaro. Vidu: (2005) “The Proceedings of the Zoological Society of London, 1859–1900: an exploration of breaks between calendar years of publication”, Journal of Zoology 266 (4), p. 427–430. doi:10.1017/S0952836905007077.
- ↑ 3,0 3,1 "Habroptila wallacii". IUCN Red List of Threatened Species. 2016. BirdLife International: e.T22692781A93369321. 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692781A93369321.en. Alirita la 19an de Novembro 2021.
- ↑ ἁβρός, πτίλον. Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon at the Perseus Project. .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n184 184], 406. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Invisible Rail Habroptila wallacii. Birdbase. Hokkaido Institute of Environmental Sciences. Arkivita el la originalo je 2a de Oktobro 2011. Alirita 17a de Junio 2011 .
- ↑ Olson, Storrs L (1973). “A classification of the Rallidae”, Wilson 85 (4), p. 381–416.
- ↑ Mees, G F (1982). “Birds from the lowlands of southern New Guinea (Merauke and Koembe)”, Zoologische Verhandelingen 191, p. 1–188.
- ↑ (2012) “Speciation of Flightless Rails on Islands: A DNA-based phylogeny of the typical rails of the Pacific”, The Auk 129 (1), p. 56–69. doi:10.1525/auk.2011.11096. 85940913.
- ↑ (Decembro 2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|