Vikipedio:Faktoj el artikoloj
Aspekto
- La Tera Flago estas kreita por la unua Tera Tago, temante pri naturmedia konscio kaj pri celebrado de la tutgloba komunumo.
Numero 7, Aŭgusto 2017
[redakti fonton]- Grandeco de la hartufo estas signo de la vireco de bavaroj.
- UEA estis trifoja kandidato por Nobel-premio pri paco.
Numero 6, Julio 2016
[redakti fonton]- Por moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta dezajno kaj kreismo, usonano kreis satiran Dion el spagetoj.
- Antikvegiptaj fabloj ne estis verkitaj uzante hieroglifojn.
- Nombro de lernantoj de la irlanda lingvo estas pli ol nombro de siaj denaskaj parolantoj.
- San-Marino foje estas konsiderata la plej malnova respubliko en la mondo.
- 7,7 milionoj da litroj da biero estis servitaj dum la plej granda kermeso en 2013.
- Laŭ japana mitologio, sismojn kaŭzas giganta anariko.
- Kelkaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) estis fonditaj fare de esperantistoj.
- Mikronacio ne volas siajn civitanojn viziti sian teritorion.
Numero 5, Septembro 2008
[redakti fonton]- DJ Abdel veturas en Marsejlo per Londona taksio en sia muzikvideo C'est Ma Life.
- La muzikalbumo de Queen, A Night at the Opera, kiu enhavas “Bohemian Rhapsody” estis registrita ne en Bohemio sed en Studioj Rockfield en Kimrio.
- Siluroj nenion ŝuldas al Siluro kaj reciproke.
- Fama brita marmoro (vd. bildon), kies specimenoj estas prezentataj en la muzeo kaj artgalerio de Derby, vere estas nur kalkoŝtono.
- Foje nur eksproprietigo povas preventi socian tragedion.
- La franca maroficiro batalis kontraŭ la britoj en la Usona Milito de Sendependeco, kompletigis la malkovrojn de James Cook sur la Pacifiko kaj malaperis kun tuta ŝiparo apud Vanikoro.
- En Anglio abundis hipopotamoj.
- Sofio la ĝirafo, kaŭĉuka ludilo por suĉinfanoj, ludis roleton de Lucy en lasta sceno de franca filmo Elle s'appelait Sarah (“Ŝia nomo estis Sarah”).
- Esperantisto estis urbestro de Madrido dum la hispana enlanda milito kaj estis mortpafita tuj post ties fino (vd. bildon).
- Danke al okupado de sia lando gvidanto de la lokaj nazioj akiris novajn anojn por sia malsukcesinta partio kaj iĝis la unua homo deklarinta pri ŝtatrenverso per radio.
- La gvidanto de brazilaj ribeluloj estis kvaronumita postmorte kaj la ribelestro de rusaj vilaĝanoj estis tiel ekzekutita vivanta.
Numero 4, Septembro 2007
[redakti fonton]- Abdul Kalam, eksa prezidanto de Barato praktikas tre striktan privatan vivon, kio inkludas vegetarismon, kaj alkohol- kaj seks-abstinadon.
- Palos de la Frontera estas urbo sudokcidente de Hispanio, el kiu eliris Kristoforo Kolumbo en la vojaĝo kiam li malkovris Amerikon. Ĝi estis la sidejo en julio 2007 de la hispana kaj andaluza kongresoj de Esperanto.
- Ludovic Rodo, artnomo de Ludovic Rodolphe Pissarro, estis franca pentristo, filo de Camille Pissarro. Li estis esperantisto kaj multe aktivis en la esperantista laborista movado.
Numero 3, Februaro 2007
[redakti fonton]- Muharrako (المحرق al-muharrak), eksa ĉefurbo kaj la dua plej granda urbo en Barejno, signifas en la araba "loko de cindro".
- La titolo de la unua "propra" albumo de la fama angla rokmuzika grupo Queen "A day at the Races (anglalingve: "Tago ĉe la Kuroj") estas prenita el la samtitola filmo de la fratoj Marx.
- Doloso estas unu el la helenaj demonoj, kiujn liberigis el sia skatolo Pandora, kaj personigas fraŭdon, friponadon, trompon kaj malbonajn artifikojn.
- Antikva Observatorio de Pekino estas ruino de la observatoria teraso de Jŭan-dinastio, konstruita pr. en la jaro 1279. Sur la teraso de la observatorio troviĝis 15 astronomiaj aparatoj faritaj el bronzo kaj ornamitaj per drakoj kaj nuboj.
Numero 2, Oktobro 2006
[redakti fonton]- En 1938, la finna astronomo Yrjö Väisälä nomis la asteroidon 1462 Zamenhof pro L.L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto.
- Ĉar multaj japanaj familioj havis magnetoskopon, japanaj animaciaj firmaoj komencis produkti animaciajn filmojn rekte sur vidbendo, sen antaŭa montro en kinejoj. Tiu fenomeno nomiĝas Original video animation (siglita kiel OVA).
- La nuna germana konstitucio enhavas kelkajn artikolojn el la Konstitucio de Weimar.
- Prujno estas kristala, neĝa precipitaĵo, kiu aperas, se la rosopunkto iras sub frostopunkton, tamen oni ofte konfuzas ĝin kun simple frostita roso.
- Serpentisto aŭ Ofiuĥo estas 13-a zodiaka konstelacio, kiun oni ofte ne alkalkulas al Zodiako en tradicia astrologio.
Numero 1, Augusto 2006
[redakti fonton]- Dum flugo de tikodromedo ĝi aspektas kiel strange kolorita upupo, sidante ĝi ja similas al muso.
- En Rusio la eltiraĵo el la verko de Richard Strauss "Tiel diris Zaratuŝtro..." ("Also sprach Zaratustra") populariĝis pro tio, ke ĝi sonas komence de populara televida kvizo Kio? Kie? Kiam?.
- Meze de Ostankina turo situas ŝika restoracio "La sepa ĉielo"
- La memorŝtono sur la tombo de Vladimir Voroŝilov, inventinto de la ludo "Kio? Kie? Kiam?", havas la aspekton de nigra skatolo.
- La sultano Ŝahriar rezoluciis de tiam edziĝi ĉiumatene kun virgulino, kiu estos senkapigita sekvantan matenon. Ŝehrazad sukcesis prokrastigi tiun verdikton por 1001 noktoj ĝis la sultano abolis sian rezolucion.
- 40 % de la tuta ĝis nun elminita oro en la mondo devenas de Witwatersrand, montara regiono en Afriko.
- Se vi sukcesas ŝteli viranason de iu kamparano el la vilaĝo Vlkoš el Ĉeĥio, tiam tiu vilaĝano devas senpage gastigi vin dum kermeso.
- Charles Messier kompilis sian faman Messier-katalogon cele eltrovi ĉiujn nebulozojn, ĉar ili malhelpis al astronomoj eltrovi kometojn.