Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Oktobro
Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.
Angus Dolaroj 10 04
[redakti fonton]- Artikolo
- Angus Dolaroj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Novulo metas aŭtomatajn tradukojn nepoluritajn.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 20:23, 26 sep. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- forigita je 00:44, 4 okt. 2024 de Kani
Al-Agha Group kaj aliaj, ankoraŭ restas Kyriazi freres kaj Abu Qir Fertilizers and Chemicals Industries Company 10 04
[redakti fonton]- Artikolo
- Al-Agha Group (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Novulo, kiu asertas esti aktorino kaj Fraŭlino Egiptio kreis artikolojn pri egiptaj entreprenoj, el kiuj plimulto ekzistas nur en arabalfabetaj lingvoj, kio malhelpas konstaton de vereco kaj enciklopedieco. Tiu artikolo jam estis forigita kiel fuŝa ŝajna reklamaĵo. Estas aliaj ok similaj artikoloj.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 18:00, 27 sep. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- forigita je 00:46, 4 okt. 2024 de Kani
Komento: Tiu artikolo jam estis forigita. Rigardu iomete supren.--kani (diskuto) 18:10, 28 sep. 2024 (UTC)
Komento: Aliaj studendaj artikoloj estas Abdel Nasser Abdel Fattah Mohamed, Al-Agha Company, Freŝa Elektra, Al-Arabi Group, Kyriazi freres, BiscoMisr, Bavara Aŭtogrupo, General Motors Egiptio, Elsewedy Elektra, Abu Qir Fertilizers and Chemicals Industries Company, Ahmed Bahjat Fattouh, Ahmed Abou Hashima.--kani (diskuto) 21:24, 30 sep. 2024 (UTC)
Forte por: tuja forigo de Al-Agha Group kaj Al-Agha Company. Rekreo de forigita artikolo, gantopupumado, gxena redaktado, longdauxa plurvikia fiuzo LTA.
- Q130242709 Q125622962 (multaj antaŭaj Q-umoj pri sama ulo/firmaĉo estis forigitaj)
- d:Q120453898 (forigita 2023-08-22)
- d:Q130242816 (la ulo mem)
- m:Special:CentralAuth/AZ112233 (globale forbarita)
- m:Special:CentralAuth/रशीदा_अब्देल-क़वी_ओकल (globale forbarita)
- m:Special:CentralAuth/پاتر_سفالگر (spamado, tamen multaj kontribuoj per tradukoj al sd & arz, gxisnune neniu forbaro)
- m:Special:CentralAuth/Dalia El Behery (spamado, tamen multaj kontribuoj per tradukoj al sd & arz, gxisnune neniu forbaro)
- wikiquote.org (forigita 2024-09-13)
- m:Special:CentralAuth/The_lion_of_this_site
- d:Wikidata:Requests for checkuser/Case/The lion of this site
- Taylor 49 (diskuto) 21:14, 1 okt. 2024 (UTC)
Por: simbola konfirma voĉdono, kvankam la plej multaj paĝoj jam estas for: nun restas nur Kyriazi freres kaj Abu Qir Fertilizers and Chemicals Industries Company, ambaŭ artikolaj ĝermetoj sub la minimuma nivelo de akceptebla teksta ĝermo.
Forte por: La restajn du ĝermetojn de sep. 28 kaj 29 mi ankaŭ proponus forigi, ĉar la paĝoj ankaŭ estas orfaj, tio signifas ke neniuj aliaj tekstoj bezonus ilin. Teksto kiu estas 1 ĝermeto sub minimuma nivelo, 2 orfa kaj 3 farita kadre de spamado de iuj forbaritaj kontoj estas eĉ tri bonaj por forigo de la du lastaj paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 07:36, 18 okt. 2024 (UTC)
- Artikolo
- Raditya Adi (Repisto) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ŝajnas memreklama artikolo kie mankas graveco kaj enciklopedieco. Ĝi estis metita de anonimulo kaj ekzistas nek en angla nek en indonezia.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 12:35, 7 okt. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- --kani (diskuto) 13:02, 14 okt. 2024 (UTC)
Por: Mi postokaze ankoraŭ donas mian aproban poran voĉon. Kvankam mi ne dubas ke la homo (laŭ aserto naskita 2000-08-04, kvar referencoj prezentas lin) ekzistas kaj ekde 2022 publikigis unuajn muzikajn projektojn, tamen la teksto estas tro mallerte farita, kaj dum mankas ĉia artikolo en la hejma lingvo, la indonezia, kaj en iu alia regiona aŭ internacia lingvo, kaj ne estas almenaŭ iu fidinda kaj aktiva esperanto-vikipediisto, kiu deklaras "mi mem estis en koncerto de li, vidis prezentojn de li en la indonezia televido kaj gazetaro, kaj estas persone konvinkita ke li havas grandan internacian potencialon", do dum mankas ĉiu konvinka pruvo pri graveco kaj enciklopedieco de la teksto, ne eblas kompreni kial esperantistoj en norda Eŭropo aŭ en suda Ameriko, tre for de Indonezio, nepre devus scii pri li. Se estas stabila artikolo almenaŭ en la indonezia, eblas rekonsideri la proponon. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 29 okt. 2024 (UTC)
- Artikolo
- Kristanismo kaj kontraŭkoncipo (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ŝajnas tute persona opinio sen ajna referenco aŭ ligo al alia lingvo, farita de anonimulo, nia kara amiko el Finnlando, ununura kiu parolas pri lestadianismo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 17:14, 7 okt. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- forigita je 20:53, 14 okt. 2024 de kani
Por: kvankam la limdato jam pasis kaj la paĝo evidente jam estas for. Estas kaj restas paĝo Lestadianismo kaj kontraŭkoncipo, protektita je pliaj redaktoj de la "anonimulo, nia kara amiko el Finnlando". Mi ne detale komparis la nun forigitan tekston kun la pli malnova, sed supozas ke la nova titolo estis ĉirkaŭvojo de la pli malnova paĝo por "revarmigi la saman kaĉon sur forno". Neniu povus skoldi la esperantan vikipedion ke ĝi cenzurus informojn pri la tre specifa sekto de lestadianismo en Finnlando. Sed tamen ne estu pluraj samtemaj paĝoj pri sama temo. Mi tute konsentas pri la forigo de la nova teksto. --ThomasPusch (diskuto) 07:21, 18 okt. 2024 (UTC)
Behzad Qasemi 10 18
[redakti fonton]- Artikolo
- Behzad Qasemi (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Denove iom suspektinda artikolo el Irano. Ĝi ekzistas nur en rumana, kie ĝi aspektas pli zorgita. La du nurajn referencojn en latina alfabeto mia navigilo ne akceptas malfermi. Krome la temo estas sekreta ret-pirato, ĉu oni kreas artikolon pri sekretulo?
- Uzanto
- --kani (diskuto) 08:00, 28 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- vidu sube: tri voĉdonoj kontraŭ forigo, kaj unu hezite dubanta (kani), kvankam ankaŭ la aliaj voĉdonintoj inkluzive de mi esprimis dubojn, signifus malunuecan diskuton sen ke sufiĉas la argumentoj por klara forigo, do la artikolo devus resti. Tamen mi proponas pli vastan observotempon, ĝis la 28-a de septembro. ThomasPusch (diskuto) 12:07, 11 sep. 2024 (UTC) ★ Vidu sube: post sepsemajna plia atendotempo ne forigita ThomasPusch (diskuto) 08:07, 18 okt. 2024 (UTC)
Komento: La du referencoj bone funkcias por mi. Q129792340. User:Taylor 49 19:46, 28 aŭg. 2024 (UTC)
Malforte kontraŭ: La du latinliteraj referencoj ankaŭ ĉe mi bone funkcias, kaj konvinke pruvas ekziston de signifa komputila fakulo/krimulo (laŭ subjektiva juĝo). Mi legas ke li estas retpirato, kaj ne legas ion en la teksto ke li estus sekretulo. Mi persone ne simpatias al retpiratoj, kiuj provas detrui komputilajn sistemojn, kaj en la linioj de li ankaŭ legis certan ideologian kontraŭjudismon, kiun mi same malŝatas kiel mi bedaŭras la suferantajn civilulojn en Gazao. Sed tiu nesimpatio de individua vikipediisto laŭ mi ne pravigas forigon de paĝo, tute negrave ke ĝi ne ekzistas en la angla, franca aŭ alia oficiala lingvo de UN. El vikidatumaro mi nur ĉerpas la informon ke azerlingva paĝo pri la temo estis dufoje forigita, mi ne sufiĉe konas tiun vikipedion aŭ la azeran lingvon por juĝi la kialojn. Ŝajnas ke en la angla, franca, hispana, germana aŭ simile oni neniam provis krei paĝon kaj do ankaŭ ne forigis ion ajn - do ne eblas kaŝlegi la argumentojn pri forigo. Lingve la teksto ŝajnas esti en ordo, eblus nur kritiki ke ĝi estas tute orfa artikolo en vikipedio (nun ĝi pene ligiĝas el du aliaj paĝoj)... ThomasPusch (diskuto) 06:47, 31 aŭg. 2024 (UTC)
- Certe
Kontraŭ: . Se legi informon, prezentitan laŭ perslingvaj ligiloj, eblas trovi diversan informon pri la retpirato: li studis en Nov-Jorko, laboris en Guglo, atakis Charlie Hebdo kaj tiel plu. Asianewsiran.com titolas lin plej potenca kodrompisto de Irano.
La artikolon certe necesas plibonigi, sed tutcerte ĝi indas resti en vikio. VladimirPF (diskuto) 13:45, 5 sep. 2024 (UTC)- Du el la iranaj paĝoj de la retejo Asia News mi ankoraŭ sukesis vidi antaŭ semajno, nun ili estas difektitaj, sed eblis meti arkivigojn. Mi traduke esperantigis la 5 referencojn.
Farite [@VladimirPF:] Se vi jam penis deĉifri la iranlingvajn informojn, ĉu vi povus noti la "diversan informon pri la retpirato: li studis en Nov-Jorko, laboris en Guglo, atakis Charlie Hebdo". Paĝeton pri la atako de Charlie Hebdo en septembro 2012 mi jam metis el la rumana teksto, kun aldona duonfrazo pri la cirkonstancoj, sed bonus ankoraŭ plikonkretigi ankaŭ tiun ĉi informon. @Kani kaj Taylor 49: Aldone al viaj notoj de la 28-a de aŭgusto, kiel vi nun juĝus la tekston? Klaras ke iu teksto kiu ne vikipedie ekzistas en la loka lingvo (jen la persa) nek en iu ajn el la lingvoj de UN ĉiam aspektas iom dubinda, ĉar se ĉiuj vikipedianoj de tiuj lingvoj kritike juĝas referencojn kaj alportas pliajn informojn, estas pli da homfortoj. Sed se ne estas tiel, tio ne signifas ke temo estas mensoga fabelo, falsa novaĵo, ĉar ankaŭ la anglalingva vikipedio estas nur libertempa projekto kaj ne havas ĉiujn informojn... ThomasPusch (diskuto) 18:50, 9 sep. 2024 (UTC)
- Kolego, mi tutcerte ne posedas ian lingvon krom esperanto kaj rusa. Tamen mi posedas krozilon, kiu kapablas traduki diverslingvajn tekstojn. Mi nepre aldonos la informojn. VladimirPF (diskuto) 06:17, 10 sep. 2024 (UTC)
Farite. Tamen mi trovis retpaĝon [1] kiun mi ne sukcesis bone traduki: tie estas liaj libroj, mencio pri lia instruado kaj alio. Estus bone uzi ankaŭ tian informon, sed mi ne povas. VladimirPF (diskuto) 08:40, 10 sep. 2024 (UTC)
Komento: Tutklare ke neniu el niaj regulaj e-lingvaj vikipedianoj flue legas la persan, kvankam kompreneble ekzistas multaj iranaj e-istoj sed ili estas tro for de la projekto. Temas nur pri divido de la labortaskoj. Tial dankon. Mi vidos ĉu mi komprenas ion plian pri la 6-a referenco. ThomasPusch (diskuto) 09:32, 10 sep. 2024 (UTC)
- Du el la iranaj paĝoj de la retejo Asia News mi ankoraŭ sukesis vidi antaŭ semajno, nun ili estas difektitaj, sed eblis meti arkivigojn. Mi traduke esperantigis la 5 referencojn.
Komento: Laŭ aspekto, la artikolo ŝajnas akceptebleta, sed mi persone nature suspektemas, pro kio mi ankoraŭ dubas. Mi preferas pli kolektivan decidon.--kani (diskuto) 18:56, 9 sep. 2024 (UTC)
Komento: mi ankoraŭ dubemas. Eĉ se persa intervjuo notas ke li mem asertas ke li en 2012 pirate akaparis la retejon de Charlie Hebdo, povas esti ke li simple mensogas, se ĉiuj okcidentaj fontoj nur mencias la unuan akaparon de la turka pirata grupo de 2011. Sed dum ne estas klaraj pruvoj pri mensogoj, la 3 persaj kaj 2 anglaj referencoj daŭre atingeblas (arkivo kalkuliĝas), kaj esperinde ankaŭ povos esti pliaj kiuj troveblos, mi provizore estas por plia evoluo de la teksto kaj
kontraŭ forigo. Aidas (diskuto) 21:47, 9 sep. 2024 (UTC)
- El la nuna stato de tri voĉdonoj kontraŭ forigo, kaj unu hezite dubanta (kani), kvankam ankaŭ la aliaj voĉdonintoj inkluzive de mi esprimis dubojn, necesus konjekti ke en malunueca diskuto ne sufiĉas la argumentoj por klara forigo, do la artikolo restas. Sed ni ne forgesu ke la teksto ankoraŭ bezonas prizorgon kaj kritikan observon. Ankaŭ mi preferas pli kolektivan decidon, tial mi ne jam fermas la diskuton, sed proponas decidi pri tenado de la teksto nur post unumonata observotempo, do je la 28-a de septembro. ThomasPusch (diskuto) 12:04, 11 sep. 2024 (UTC)
- Post la pli ol monata plia observotempo klaras ke la teksto intertempe stabilas kaj estas klare pli ol artikola ĝermo, do mi elmetas la ŝablonon el la teksto, kiun mi komence mem metis tien. Ĉar nek la teksto plu forte ŝanĝiĝis, nek venis pliaj opinioj ĉi tie, mi fermas la diskuton. En duba kazo tio signifas lason de la teksto. Klaras ke restas skeptiko, kaj kompreneble novaj redaktoj kaj aldonoj povas signifi rediskutigon de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 08:07, 18 okt. 2024 (UTC)
- Dum Kategorio:Unua mondmilito ankoraŭ estas en 59 paĝoj, ekzemple Kategorio:Unua mondmilito laŭ landoj estas orfa - mi forigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 01:44, 20 okt. 2024 (UTC)
- Post la pli ol monata plia observotempo klaras ke la teksto intertempe stabilas kaj estas klare pli ol artikola ĝermo, do mi elmetas la ŝablonon el la teksto, kiun mi komence mem metis tien. Ĉar nek la teksto plu forte ŝanĝiĝis, nek venis pliaj opinioj ĉi tie, mi fermas la diskuton. En duba kazo tio signifas lason de la teksto. Klaras ke restas skeptiko, kaj kompreneble novaj redaktoj kaj aldonoj povas signifi rediskutigon de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 08:07, 18 okt. 2024 (UTC)
- El la nuna stato de tri voĉdonoj kontraŭ forigo, kaj unu hezite dubanta (kani), kvankam ankaŭ la aliaj voĉdonintoj inkluzive de mi esprimis dubojn, necesus konjekti ke en malunueca diskuto ne sufiĉas la argumentoj por klara forigo, do la artikolo restas. Sed ni ne forgesu ke la teksto ankoraŭ bezonas prizorgon kaj kritikan observon. Ankaŭ mi preferas pli kolektivan decidon, tial mi ne jam fermas la diskuton, sed proponas decidi pri tenado de la teksto nur post unumonata observotempo, do je la 28-a de septembro. ThomasPusch (diskuto) 12:04, 11 sep. 2024 (UTC)
Hamidreza Ghorbani 10 18
[redakti fonton]- Artikolo
- Hamidreza Ghorbani (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Suspektinda artikolo, kiun ununura aŭtoro metis dum malmultaj lastaj tagoj en ĉiuj minoritataj lingvoj. Suspektinde, la artikolo ekzistas nek en angla, nek en franca, itala, germana, hispana, ĉina, japana, araba aŭ eĉ persa, kiam temas precize pri supozebla persa kantisto. Kelkaj referencoj estas mensogaj kaj kelka eĉ kondukas al malicaĵo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 07:43, 26 aŭg. 2024 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- Vere intertempe la teksto estas komplete traverkita. La komenca versio ricevis tri voĉojn por forigo, prave, la posta traverkita versio ricevis du voĉojn por teno de la prilaborita teksto, kaj ankaŭ la voĉo de Thomas Guibal tutkomence hezitis pri nepra forigo. En tia situacio de malunueca opiniado la rezulto estas ne forigi la tekston, kaj la neforigo de la intertempe stabila teksto ne kreos grandan problemon. ThomasPusch (diskuto) 08:18, 18 okt. 2024 (UTC)
Komento: Ŝajnas, ke tiu kantisto almenaŭ vere ekzistas. Li havas pli ol dek mil sekvantoj ĉe Instagram (do ne tiom multaj) kaj liaj kantoj estas disponeblaj ekzemple ĉe Deezer aŭ Apple Music. Tamen necesas determini, ĉu li estas enciklopediece grava aŭ ne. Tia amasa kreado de artikoloj evidente estas oportuna reklamo... Thomas Guibal (diskuto) 07:55, 26 aŭg. 2024 (UTC)
Komento: Oni petas forigon en ĉiu lingvo kaj same en la esperanta versio.--kani (diskuto) 08:02, 28 aŭg. 2024 (UTC)
Por: Mi dubas pri la menciindeco, precipe se referencoj estas mensogaj. Eĉ la foto ŝajnas al mi iel stranga, kvazaŭ AI kreis ĝin. Tlustulimu (diskuto) 09:43, 30 aŭg. 2024 (UTC)
Mi dubas pri la menciindeco, precipe ĉar tia "amasa kreado de artikoloj evidente estas oportuna reklamo" kaj suspektigas. Klaras ke preskaŭ ĉiuj novaj paĝoj jam estas tujforigitaj, ankaŭ tio kontribuas al tendenco je forigo. Se referencoj estas mensogaj, tio estas forta kialo por forigo: tamen mi ankoraŭ ne vidis mensogon en referenco. @Kani: se vi povas nomi mensogon en referenco, kiun vi vidis, tiam la argumentado por forigo perfektas... ThomasPusch (diskuto) 22:39, 30 aŭg. 2024 (UTC)Malforte por:
- Nun mi ne trovas tion, nur (itala) Artikolo en la źarabaźa estas vere itala sed kio estas zarabaza? kani (diskuto) 08:44, 31 aŭg. 2024 (UTC)
- Pri ekzisto de la kantisto mi ne dubas, sed pri lia atingoj en muziko mi dubas. Inter tri referencoj en ĉi artikolo du estas reklamaj. Sed unu estas normala rakonto pri muzikisto. Tamen, por montri lian menciindecon mi bezonas ion pli vastan ol nura biografio.
Mi estasPor: VladimirPF (diskuto) 13:55, 5 sep. 2024 (UTC)
(vidu sube) Aidas (diskuto) 21:51, 9 sep. 2024 (UTC)Por:
- @Kani: responde al via demando de 2024-08-31: "zarabaza.it" estas simple la retejo en kiu montriĝas la dua artikolo. La angla paĝeto estas konvinka referenco, la pli ampleksa itala artikolo eĉ pli, kaj la tri sondosieroj en la angla paĝeto ankaŭ estas konvinkaj. Do la referencoj kiuj "estas mensogaj kaj kelkaj eĉ kondukas al malicaĵo" ne plu troveblas kaj al la postulo de Vladimir, ke li "bezonas ion pli vastan ol ununura persa biografio" ankaŭ estas respondo ke ankoraŭ estas angla kaj itala referenco, kvankam la fontoj estas pakitaj en la rubrikon "eksteraj ligiloj". Nun mankis ĉiu biografia informo kaj la informkesto estis tute malplena, sed tio nur ĉar iu misiema foriganto jam konsideris la esperantan paĝon mortinta samkiel ĉiujn aliajn paĝojn kaj jam antaŭ kvin tagoj trorapide forstrekis la esperantan artikolon el vikidatumoj, kaj foto ankaŭ ne plu haveblas ĉar ĝi jam estis buĉita el la komunejo: "it has been deleted from Commons by Túrelio because crosswiki spam". Tre stranga konduto, tiel energie saboti temon, ripete kriante 'en Esperanto' "It's crosswiki spam!! Speedy delete it already, you morons!!" Sed kvankam la e-lingva teksto ankaŭ ĉiam estis lingve tute en ordo, ne eblas bone juĝi "ĉu li estas enciklopediece grava aŭ ne": la teksto estas tute orfa, kaj neniu teksto pri la laŭaserte multaj kunmuzikistoj en Esperanto jam kreiĝis, ĉiuj nomoj estas ruĝaj. Sed vidante la multan energion en kiu la temo fare de iuj kontraŭuloj volas esti komplete forigita el Vikipedio, mia malforta voĉo por forigo iĝas ĉiam pli malforta kaj mi ĉiam pli dubas ĉu ni kunkriu "It's crosswiki spam!! Of course, it's evil: Every sign of it has to be deleted!!"... Rezulte mi proponas vastigi la atendotempon al 3 semajnoj, enmeti en la tekston la eksteran referencon pri instagram-konto, petus al @Thomas Guibal: ankaŭ enmeti ligilojn al lia kantaro en Deezer aŭ Apple Music, kaj petus al ĉiuj peni ĉu ne eblus ankoraŭ bluigi iujn tekstojn pri la laŭdiraj kunmuzikistoj. Se (plu) neniuj "referencoj estas mensogaj" kaj "eĉ kondukas al malicaĵo, kaj la alilingvaj paĝoj kiuj onidire kiel pandemio malice kreskis ĉie tiel ke oni devis averti pri "crosswiki spam" eble estas tiom sufokitaj kiel oni en vikidatumoj jam volis deklari la esperantan tekston sufokita la 5-an de septembro, tiam eble ni mem infektiĝis de la histerio voli forigi ĉion pri la nedezirata muzikisto el Vikipedio...ThomasPusch (diskuto) 00:00, 10 sep. 2024 (UTC)
- Mi sukcesis ripari ligilon pri la serio The Young and the Restless kaj ĵus kreis novan artikolon pri Peter Baltes. Pri la menciitaj aliaj ruĝaj ligiloj estos senŝance baze de vikipedio fari artikolojn: ili ŝajne tute nekonatas en la diverslingvaj vikipediaj branĉoj kaj en vikidatumaro. Tamen eĉ du pliaj bluaj ligiloj ankoraŭ ne signifas savon kaj pli altan renomon de la muzikisto "Hamidreza Ghorbani". ThomasPusch (diskuto) 23:25, 10 sep. 2024 (UTC)
Kontraŭ: Mi ŝatas revizii mian juĝon. Kompreneble ankaŭ min persaj referencoj impresas malpli ol fontoj en lingvoj kiujn mi bone regas, sed la referencoj kaj eksteraj ligiloj tamen sume konvinkas, kaj kiel indikis Thomas, la lingvaĵo kaj enpaĝigo de la paĝo estas senriproĉaj. Min komence ĉefe forpuŝis la multaj ruĝaj ligiloj, kaj mi pensis "kiel li povas esti menciinda, se li kunlaboras nur kun subjektoj same menciindaj kiel li". Nun tamen montriĝis ke kvar el la ruĝaj ligiloj jam estas bluaj, kaj kvankam pri la aliaj ligiloj ne estas tekstoj en la angla vikipedio, tio ne signifas ke la homoj estas muzike sensignifaj. Ekzemple pri la gitaristo "Klaus Luchs" mi jam trovis konvinkajn referencojn en la reto - el ili eblus ankaŭ "beki" estontan vikipedian artikolon. Resume mi ne vidas mensogojn en la referencoj, vidas almenaŭ tri el ili el diversaj, diverslingvaj, neŭtralaj fontoj, kaj pensas ke ni ĉiuj (ankaŭ mi) simple blindiĝas kiam iuj homoj samtempe verkas novajn, similspecajn artikolojn en pluraj lingvoj. Aidas (diskuto) 09:52, 11 sep. 2024 (UTC)
- Kaj al @ThomasPusch: Vi pravas ke "pri la menciitaj aliaj ruĝaj ligiloj estos senŝance (nur) baze de vikipedio fari artikolojn", sed via propra nova artikolo pri la kantoverkisto Shay Watson de hodiaŭ (gratulon) montras ke en iuj kazoj tute ne estas senŝance fari vikipediajn artikolojn kaj ampleksigi vikidatumaron. Pri multaj temoj (ekzemple pri biografioj de hungaroj pro la senlaca esplorado de Crosstor) ni estas pioniraj kaj antaŭ ĉiuj nacilingvaj Vikipedioj. Tio kompreneble pli penas kaj bezonas pli fortan esploradon ol nur kopii pretajn tekstojn de la oficialaj lingvoj de UN, sed aliflanke estas kerna vikipedia agado, pli ol nur enkopii anglajn bildo priskribojn kaj anglalingvajn referencajn ŝablonojn. Aidas (diskuto) 10:08, 11 sep. 2024 (UTC)
- Konvinkite de la argumentado de Aidas, ankaŭ mi retiras mian voĉdonon por forigo de la teksto (ankaŭ mi kompreneble estis influita pri la forta anglalingva kriado pri "crosswiki spam") kaj nun voĉdonas
Kontraŭ: @Tlustulimu: Ĉu vi ankoraŭ vidas mensogojn en la referencoj??? Mi ne trovis iujn, sed mi ĝojus pri atentigoj kie mi eble preterlegis ion. Pri la foto, kiu ankaŭ al mi ŝajnis iom nekutima, ne plu necesas mediti ĉar "it has been deleted from Commons by Túrelio because crosswiki spam". Sed se iu homo alŝutus AI-faritan foton pri mi aŭ Tlustulimu al la komunejo, eblus protesti pri tiu foto kaj mi certe farus, sed tia alŝuto tamen ne estus pruvo ke mi aŭ Tlustulimu tute ne ekzistas kiel homoj. ThomasPusch (diskuto) 12:18, 11 sep. 2024 (UTC)
Komento: Intertempe mi ankoraŭ faris novan tekston pri Klaus Luchs kaj adaptis la alilingvan tekston pri Naser Ĉeŝmazar al nia vikio. Tiel la teksto pli kaj pli estas enplektita kaj ne plu estas tute orfega. ThomasPusch (diskuto) 13:14, 12 sep. 2024 (UTC)
- Konvinkite de la argumentado de Aidas, ankaŭ mi retiras mian voĉdonon por forigo de la teksto (ankaŭ mi kompreneble estis influita pri la forta anglalingva kriado pri "crosswiki spam") kaj nun voĉdonas
- Mi sukcesis ripari ligilon pri la serio The Young and the Restless kaj ĵus kreis novan artikolon pri Peter Baltes. Pri la menciitaj aliaj ruĝaj ligiloj estos senŝance baze de vikipedio fari artikolojn: ili ŝajne tute nekonatas en la diverslingvaj vikipediaj branĉoj kaj en vikidatumaro. Tamen eĉ du pliaj bluaj ligiloj ankoraŭ ne signifas savon kaj pli altan renomon de la muzikisto "Hamidreza Ghorbani". ThomasPusch (diskuto) 23:25, 10 sep. 2024 (UTC)
- @Kani: responde al via demando de 2024-08-31: "zarabaza.it" estas simple la retejo en kiu montriĝas la dua artikolo. La angla paĝeto estas konvinka referenco, la pli ampleksa itala artikolo eĉ pli, kaj la tri sondosieroj en la angla paĝeto ankaŭ estas konvinkaj. Do la referencoj kiuj "estas mensogaj kaj kelkaj eĉ kondukas al malicaĵo" ne plu troveblas kaj al la postulo de Vladimir, ke li "bezonas ion pli vastan ol ununura persa biografio" ankaŭ estas respondo ke ankoraŭ estas angla kaj itala referenco, kvankam la fontoj estas pakitaj en la rubrikon "eksteraj ligiloj". Nun mankis ĉiu biografia informo kaj la informkesto estis tute malplena, sed tio nur ĉar iu misiema foriganto jam konsideris la esperantan paĝon mortinta samkiel ĉiujn aliajn paĝojn kaj jam antaŭ kvin tagoj trorapide forstrekis la esperantan artikolon el vikidatumoj, kaj foto ankaŭ ne plu haveblas ĉar ĝi jam estis buĉita el la komunejo: "it has been deleted from Commons by Túrelio because crosswiki spam". Tre stranga konduto, tiel energie saboti temon, ripete kriante 'en Esperanto' "It's crosswiki spam!! Speedy delete it already, you morons!!" Sed kvankam la e-lingva teksto ankaŭ ĉiam estis lingve tute en ordo, ne eblas bone juĝi "ĉu li estas enciklopediece grava aŭ ne": la teksto estas tute orfa, kaj neniu teksto pri la laŭaserte multaj kunmuzikistoj en Esperanto jam kreiĝis, ĉiuj nomoj estas ruĝaj. Sed vidante la multan energion en kiu la temo fare de iuj kontraŭuloj volas esti komplete forigita el Vikipedio, mia malforta voĉo por forigo iĝas ĉiam pli malforta kaj mi ĉiam pli dubas ĉu ni kunkriu "It's crosswiki spam!! Of course, it's evil: Every sign of it has to be deleted!!"... Rezulte mi proponas vastigi la atendotempon al 3 semajnoj, enmeti en la tekston la eksteran referencon pri instagram-konto, petus al @Thomas Guibal: ankaŭ enmeti ligilojn al lia kantaro en Deezer aŭ Apple Music, kaj petus al ĉiuj peni ĉu ne eblus ankoraŭ bluigi iujn tekstojn pri la laŭdiraj kunmuzikistoj. Se (plu) neniuj "referencoj estas mensogaj" kaj "eĉ kondukas al malicaĵo, kaj la alilingvaj paĝoj kiuj onidire kiel pandemio malice kreskis ĉie tiel ke oni devis averti pri "crosswiki spam" eble estas tiom sufokitaj kiel oni en vikidatumoj jam volis deklari la esperantan tekston sufokita la 5-an de septembro, tiam eble ni mem infektiĝis de la histerio voli forigi ĉion pri la nedezirata muzikisto el Vikipedio...ThomasPusch (diskuto) 00:00, 10 sep. 2024 (UTC)
Ŝablono:Great Stella 10 29
[redakti fonton]- Artikolo
- Ŝablono:Great Stella (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- neuzata, neutila, kaj jam forigita el angla vikipedio en:Wikipedia:Templates_for_discussion/Log/2016_June_12#Template:Great_Stella
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 23:28, 17 sep. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- per 3 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭ aŭ dubema. ThomasPusch (diskuto) 09:44, 29 okt. 2024 (UTC)
Por: Vere neuzata almenaŭ ekde somero 2016, kaprica kaj neutila - mi ne povas imagi ke nun venus iu deziro subite ekuzi la malnovegan ŝablonon. ThomasPusch (diskuto) 07:50, 18 okt. 2024 (UTC)
Por: Aidas (diskuto) 00:43, 20 okt. 2024 (UTC)
Ŝablono:Propra2 10 29
[redakti fonton]- Artikolo
- Ŝablono:Propra2 (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- neuzata, neutila, bontena hororo, uzu sxablonon {{Propra}} kun parametro NK=1
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 23:28, 17 sep. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- per 3 poraj voĉoj (inkluzive de tiu kiu origine kreis la ŝablonon) kaj neniu kontraŭ aŭ dubema. ThomasPusch (diskuto) 09:45, 29 okt. 2024 (UTC)
Por: Ni prefere uzu la menciitan parametron anstataŭ aparta ŝablono. Tlustulimu (diskuto) 11:36, 19 sep. 2024 (UTC)
Por: Se nun funkcias parametro "NK=1" kun ŝablono {{Propra}}, eblas eviti la novan ŝablonon "Propra2". Gravas daŭre klare atentigi pri la nova parametro en la dokumentado, sed nun la klarigo tie estas bone videbla. ThomasPusch (diskuto) 07:05, 18 okt. 2024 (UTC)
Kategorio:Senkopirajtaj bildoj 10 29
[redakti fonton]- Artikolo
- Kategorio:Senkopirajtaj bildoj (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- neuzata, neutila, malplena, ankaŭ Kategorio-Diskuto:Senkopirajtaj bildoj
- Uzanto
- Taylor 49 (diskuto) 23:47, 17 sep. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- per 3 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭ aŭ dubema. ThomasPusch (diskuto) 09:45, 29 okt. 2024 (UTC)
Por: Mi jam skribis diskutpaĝe en 2017, ke "tiu ĉi kategorio kreiĝis en 2006, sed almenaŭ laŭ la nuna stato ĝi ne estas uzata kaj laŭ mi ne bezonata." Pri tio ne estas ŝanĝo: daŭre ĝi ne estas uzata kaj daŭre ne bezonata. ThomasPusch (diskuto) 07:00, 18 okt. 2024 (UTC)
Por: Aidas (diskuto) 00:44, 20 okt. 2024 (UTC)
Edward Harte 10 29
[redakti fonton]- Artikolo
- Edward Harte (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Aŭtomata traduko de anonimulo kiu samtempe metis tiun artikolon ankaŭ en du minoritataj vikioj, dum la biografiito estas same minoritatulo (16-jarulo). Mi dubas nur pri enciklopedieco.
- Uzanto
Por: --kani (diskuto) 20:03, 19 okt. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- per du poraj voĉoj kaj iom da bedaŭraj skrupuloj, sed tamen tiuj bedaŭroj ne sufiĉas por teno. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 29 okt. 2024 (UTC)
Por: kaj
Komento: Kial cetere la vorto "same"? Ĉu estas pruvo ke la anonimulo kiu provis mallerte fari sian supozeble unuan esperantan paĝon estas ankaŭ infano? 16-jarulo tute bone povas esti menciinda persono, se li aŭ ŝi internacie publike rimarkeblas, do plej simple, se oni rapide povas kontroli lian aŭ ŝian ekziston kaj aperon en amaskomunikiloj aŭ trovas pruvojn pri atingaĵoj en retpaĝoj. Pri Edward Harte mi per mem-serĉo ne trovas ion ajn, kaj la fakto ke ankaŭ ne estas referencoj en la tri provaj tekstoj aŭ en la koncerna vikidatuma paĝo ankaŭ ne helpas trovi pruvojn kiujn simpla ret-serĉo ne trovus. Se estus bone verkita teksto kun 4 konvinkaj referencoj, kaj same estus bone plenigita vikidatuma paĝo, mi bonvoleme pledus por lasado de la teksto, sed tiel tie ĉi vere ne estas. Tial ankaŭ mi same forte dubas pri enciklopedieco - tute sendepende de la aĝo. ThomasPusch (diskuto) 00:21, 20 okt. 2024 (UTC)
Komento: Mi ĵus enkategoriigis ankoraŭ la foton pri li en la komunejo, kaj vidas ke la simpla angla artikolo estas lingve tute deca. Do ĝi havas ŝancon superi la dubojn pri menciindeco. Sed nia vikipedio daŭre vidas lingve tre malfortan tekston pri unu katolika ĥora knabo el inter miloj, kiu iĝis orgenludanto en aĝo de 12, 13 jaroj, antaŭ ol la voĉo malaltiĝis. Tio estas iusence simpatia prezento de lernejano, sed tamen ne sufiĉas por tutmonda enciklopedio. Mi ĝojus se la teksto restus en la angla kaj irlanda, la "lokaj lingvoj de Dublino", sed en la esperanta vikipedio la materialo ne sufiĉas por teno de la artikolo. Aŭ alivorte: Bheinn sásta dá bhfanfadh an téacs i mBéarla agus i nGaeilge, "teangacha áitiúla Bhaile Átha Cliath", ach i wikipedia Esperanto ní leor an t-ábhar chun an t-alt a shealbhú. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 29 okt. 2024 (UTC)
- Bedaŭrinde por la kompatinda eksĥorknabo, sed vikipedio ne estas la loko kie sencas komenci kampanjon pri publika renomo. Se la 16-jarulo havas bonan amikon kiu en bona kvalito filmas lin ĉe la orgena benko, kaj tiujn filmojn oni alŝutas al TikTok, Instagram kaj YouTube, tiam eble oni povas tute bone kolekti spektantojn: ja problemo de orgenisto estas ke kutime oni en preĝejo tute ne vidas la muzikiston, kiu estas malantaŭ iuj fajfilaj kestoj sur orgena balkono tute supre: per filmetoj oni povas tute proksime filmi la manojn kaj la junan vizaĝon, kun plaĉa kaj ne tro eklezie polva muziko... sed tio jam ne estas nia problemo. Aidas (diskuto) 20:09, 29 okt. 2024 (UTC)
Gubernio de Turku kaj Pori
[redakti fonton]- Artikolo
- Gubernio de Turku kaj Pori (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- la teksto, farita per forbarita uzanto, estas tro subnivela por ke ĝi tiel akcepteblus. Post tiu ĉi propono restas sep tagoj da diskutotempo, eble en tiuj 7 tagoj troveblos iu normala, nr-forbarita uzanto kiu kompatos la paĝon kaj reskribos ĝin.
- Uzanto
Por: ThomasPusch (diskuto) 23:55, 19 okt. 2024 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- per 3 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ dubema. ThomasPusch (diskuto) 18:49, 29 okt. 2024 (UTC)
Komento: La teksto estas tiom kruda, ke multa energio necesus por bonigi ĝin. Mi hodiaŭ postkuris tiom multajn paĝojn, kiujn truke prilabori la forbarita finna uzanto per ĉiam novaj anonimaj IP-adresoj, ke mankas al mi energio ankoraŭ prilabori tiun nepretan tekston. Mi tial proponas ĝin por forigo. Eble dum la 7-taga diskuttempo pri forigo troveblas iu kiu kompatos la paĝon kaj reskribos ĝin: la temo ne estas centra el internacia vidpunkto, sed bone verkita teksto sendube konsideriĝus menciinda. Tamen nur post reskribo la teksto estos akceptebla. ThomasPusch (diskuto) 00:04, 20 okt. 2024 (UTC)
Same por forigo post semajno, se ne okazos mirakla savo de la teksto per iu(j) redaktaj volontuloj. Aidas (diskuto) 00:43, 20 okt. 2024 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 12:29, 22 okt. 2024 (UTC)
- Bedaŭrinde ĉi tie ne okazis "mirakla savo de la teksto". La teksto ankoraŭ estas same senespera kiel antaŭ 10 tagoj. Tial ĝi devas foriri, per 3 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa aŭ dubema. Bonŝance ke eblis savi la paralele metitan tekston Landlimo de Finnlando kaj Svedio. ThomasPusch (diskuto) 18:49, 29 okt. 2024 (UTC)
- Artikolo
- Spider-Man: Across the Spider-Verse (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- novulo, anonimulo, metis tiujn du artikolojn kiel tute aŭtomatajn tradukojn sen ajna polurado, plenplenaj je ruĝaj ligiloj al artikoloj, kiujn neniu iam bluigos. Sub akceptebla nivelo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 09:20, 18 okt. 2024 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- ne forigita je 12:17, 30 okt. 2024 laŭ noto de kani
Komento: La alia artikolo estus The Garfield Movie.--kani (diskuto) 09:20, 18 okt. 2024 (UTC)
Komento: Vi pravas ke la unua paĝo (la duan mi eĉ ankoraŭ ne malfermis) estas sub akceptebla nivelo. Mi estas
por forigo post semajno, se ĝis tiam neniu esperantlingva uzanto mirakle adoptos la paĝon kaj fundamente riparos ĝin. La groteske multajn ruĝajn ligilojn oni povas rapide forviŝi, kion mi jam faris (tio tamen ne plibonigas la gramatikon kaj stilon de la teksto). Tiam ankoraŭ estas la problemo, ke pri iuj el la antaŭe fuŝaj ruĝaj ligiloj - ekz. "Golden Globe Awards", kiu estas paĝo Premio Ora Globo, "BAFTA Awards", kiu estas paĝo Kinpremioj BAFTA aŭ plej stulte "komedifilmo" kiu estas simple paĝo komedia filmo - tamen ekzistas e-lingvaj artikoloj, se oni malfermas la okulojn kaj ne nur blinde fidas aŭtomatan fuŝtradukadon de iu maŝino, sed pri plej multaj vortoj sendube ne estas artikoloj - ne nur "51th Annie Awards", ankaŭ "Annie Awards", "Annie Award" kaj bona titolo "premio Annie" ĉiuj restos fuŝaj, pri tio sufiĉas rigardeti la anglan tekston "Annie Awards", kie tute mankas vorto Esperanto tuj post Español en la lingvolisto maldekstre. Pri la dua paĝo The Garfield Movie simple estas same kastastrofa redaktado. Tamen investo de ne multa laboro sufiĉas por ripari tiujn fuŝojn - povas esti ke iu kompatos la monstrajn kreaĵojn kaj per heroa ĥirurgia operacio povas savi la mortnaskitajn tekstojn. Se ne, mi estos
Por: forigo post semajno. ThomasPusch (diskuto) 14:47, 18 okt. 2024 (UTC)
- Same
por forigo post semajno, se ne okazos mirakla savo de la teksto per iu(j) redaktaj volontuloj. Aidas (diskuto) 00:42, 20 okt. 2024 (UTC)
Komento: Mi pardonpetas, ke mi forgesis, ke mi markis tiujn du artikolojn kiel eble forigendaj, kaj eble stulte dediĉis iom da tempo al ties plibonigo. Do eble indas nova konsidero.--kani (diskuto) 12:31, 22 okt. 2024 (UTC)
Kontraŭ: kaj
Kontraŭ: laŭ la nuna stato. Tute ne estas stulte dediĉi semajnon da tempo por plibonigo de komence senespera teksto: ni ja ne ĉasas trofeojn por forigo de novaj paĝoj, sed nur volas forigi tiujn paĝojn kiuj simple estas kaj restas senesperaj kazoj. Nun ambaŭ tekstoj, kaj Spider-Man: Across the Spider-Verse kaj The Garfield Movie vere sufiĉe konvinkas ke kun bona konscienco eblas lasi ilin. Jes, eblas ankoraŭ etaj plibonigoj, ekzemple mi ĵus trovis eblecon enigi esperantan internan ligilon al la tradicia kinejo Ĉina Teatrejo en Los-Anĝeleso, sed etaj plibonigoj eblas ĉiam. ThomasPusch (diskuto) 10:25, 29 okt. 2024 (UTC)
Komento: Mi ankoraŭ por la Spiderman-filmo aldonis du artikolajn ĝermojn pri la ĉefaktoroj Shameik Moore kaj Hailee Steinfeld, vere estas nur du ŝparemaj ĝermoj, sed restas tiom multaj biografioj kaj aliaj kinemulaj temoj sen tekstoj en Esperanto. Probable estas bone komenci ĉe la kinpremioj Critics' Choice Movie Awards, Annie Awards kaj Producers Guild of America Awards, ĉar tiuj uziĝos aŭtomate en la informkestoj de multaj tekstoj, kaj kovras pli vastan gamon da filmaj ĝermoj, ol unuopaj biografietoj pri reĝisoroj aŭ aktoroj. Kvankam aliflanke per bona subteno de vikidatumoj relative facile eblas fari novan biografieton pri homo... supozeble pli facile ol fari novan tekston pri multbranĉa kinpremio. ThomasPusch (diskuto) 19:21, 29 okt. 2024 (UTC)
- Kiel skribis Thomas:
Kontraŭ: kaj
Kontraŭ: laŭ la nuna stato. La du tekstoj estas ekster la kriza zono. --Aidas (diskuto) 19:58, 29 okt. 2024 (UTC)
- @Kani: Vi mem proponis novan konsideron, nun post kiam la tekstoj estas "ekster la kriza zono", kiel oni notis hieraŭ. Ĉu vi volus revizii la du paĝojn en la nuna stato, noti aŭ ripari kion vi ankoraŭ trovas tie, kaj tiam noti vian rekonsideron ĉi tie? ThomasPusch (diskuto) 07:15, 30 okt. 2024 (UTC)
- Kiel skribis Thomas: