22-a de decembro
Aspekto
(Alidirektita el 22-a de Decembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 22-a de decembro estas la 356-a tago de la jaro (la 357-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 9 tagoj restas. Estas la unua tago de zodiaksigno Kaprikorno.
En la 22-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- Maksimumo de meteorfluo de Ursidoj
- 401: Inocento la 1-a iĝis papo
- 1135: Stefano kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1216: Papo Honorio la 3-a eldonis buleon agnoskantan ordenon de dominikanoj
- 1248: Reconquista: Ferdinando la 3-a konkeris Sevilon
- 1386: Armeo de Timur konkeris Tbilison
- 1522: Dum turka sieĝo de Rodoso kapitulacis Malta Ordeno
- 1530: Kongreso kunvokita de elektisto Johano la Konstanta en Schmalkalden komenciĝis - protestantoj diskutas pri sia plua agmaniero favore al reformacio
- 1561: Ĉeĥio: Kladno iĝis urbo
- 1573: Universitato en Olomouc fondiĝis - unua en Moravio, kaj la dua en la tuta Ĉeĥio
- 1620: Frederiko la 5-a forlasis Vroclavon irante al Berlino - fakte li perdis la lastan landon de la Ĉeĥa Krono fariĝante titulara reĝo de Ĉeĥio
- 1636: Ferdinando la 3-a iĝis reĝo de Germanio
- 1655: Sveda diluvo: sveda armeo konkeris la germanan urbon Elbing (nun pole Elbląg) ĉe Dancigo
- 1666: Akademio de Sciencoj de Francio fondiĝis
- 1711: Karolo la 6-a kroniĝis en katedralo de Frankfurto ĉe Majno kiel romia-germana imperiestro
- 1790: Rusa armeo sub gvido de Aleksandr Suvorov konkeris sturme Izmajil-fortikaĵon dum la turka-rusa milito
- 1793: Pro la sukcesa sieĝo de Toulon Napoleono Bonaparte estis avancita ĝis brigada generalo
- 1807: En Usono oni voĉdonis embargon pri eksterlanda komerco
- 1808: En Teatro ĉe la Vieno okazis premiero de la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven
- 1840: Pola poeto Adam Mickiewicz komencis lekcii pri slavaj literaturoj en Kolegio de Francio
- 1849: Fjodor Dostojevskij estas portata antaŭ pafekzekuta plotono kaj lastmomente amnestiita de caro Nikolao la 1-a
- 1885: Ito Hirobumi iĝis unua ĉefministro de Japanio
- 1894: Post tritaga proceso, akuzita pri perfido favore al Germanio, Alfred Dreyfus estis kondamnita al ĝisviva ekziligo en la francan punkolonion sur la Diabloinsulo - rehabilita en 1906
- 1900: Pola verkisto Henryk Sienkiewicz ricevis notarie domon en Oblęgorek (distrikto Kielecki), aĉetitan de sociaj kotizoj okaze de la 25-a datreveno de la literatura verkado - nun troviĝas tie la muzeo
- 1913: Usona Kongreso akceptis Federal Reserve Act
- 1914: Unua Mondmilito: Kvartaga batalo apud vilaĝo Łowczówek en distrikto Tarnów komenciĝis, kiun partoprenis kontraŭ rusia armeo la Unua Brigado de la Polaj Legioj estre de K. Sosnkowski ĉe Aŭstrio-Hungario, ĝi reĵetis 16 atakojn kaj malliberigis 600 soldatojn, regimento de E. Rydz-Śmigły batalis per bajonetoj
- 1917 Unua Mondmilito: Armistico en Orienta Fronto kun komenco de la traktado de Centraj Potencoj kun Rusio en Bresto; ĉefministro de Ukraina Popola Respubliko Volodimir Vinniĉenko disponis starigon de Ĝenerala Sekretariejo por Internaciaj Aferoj
- 1918: Agnoskita per dekreto de la rusia registro estis la Litova Provizora Revolucia Laborista kaj Kamparana Registaro, estrata de Vincas Mickevičius-Kapsukas; Al Parizo alvenis etnografo Jan Czekanowski kaj geografo Eugeniusz Romer, kreinto de moderna kartografio - ili laboras kiel spertuloj dum la Konferenco de Parizo pri fiksado de landlimoj de renaskiĝanta Pollando
- 1919: Kontraŭkomunismo: anarki-komunistino Emma Goldman estis deportita al RSFSR kun 250 maldekstremaj usonanoj
- 1920: En Rusia SFSR oni aprobis dum kongreso de Sovetoj ekonomian planon de elektrizo de la ŝtato — GOELRO, la unuan sovetian planon por nacia ekonomia resaniĝo kaj disvolviĝo
- 1924: Malsupra Silezio: en Münsterberg estis arestita seria murdisto kaj kanibalo Karl Denke, kiu la saman tagon memmortiĝis en polica arestejo
- 1932: Brita Hindio: en Barato britoj liberigis 28 000 kaptitojn, i.a. Mahatma Gandhi
- 1938: Otto Hahn igis la unuan fision de atomkerno; oni testoflugis britan pasaĝeran aviadilon De Havilland Flamingo
- 1939: Germana okupado de Pollando: prezidanto de Varsovio Stefan Starzyński estas pafmortigita de Gestapo (eventuale tagon pli frue aŭ pli poste; en Varsovio aŭ apude); germanoj pafmortigis en Krakovo ne malpli ol 7 personojn; al Pabianice alvenis unua milo de germanoj, translogikitaj de Volinio (en sekvaj tagoj estis setligitaj en Poznań-regiono); en Varsovio oni malfermis la unuan kinejon nur por germanoj; komerca pakto por 1940 subskribita inter Tria Regno kaj Svedio
- 1940: Batalo de Anglio: 648 personoj pereis kaj 2364 vundiĝis dum du noktaj aeratakoj de Luftwaffe en Manchesteron el la 22/23-a kaj 23/24-a de decembro
- 1941: En Varsovio membroj de rezista movado farbis germanajn publikajn tabulojn kun skizo pri frontoj en Sovetunio
- 1942: En la ĉefurbo de Ĝenerala Gubernio unuo de Juda Batal-Organizo el Popola Gvardio ĵetis grenadojn en la krakovan kafejon „Cyganeria” (tiutempe nur por germanoj), rezulte 7-10 germanaj oficiroj pereis; Adolf Hitler subskribis ordonon komenci produktadon de balistika misilo V-2 kiel "venĝa armilo"
- 1943: Taĉmento de Popola Gvardio detruis laktejon kaj senarmigis policejon apud Mińsk Mazowiecki; sovetaj partizanoj en Pskova provinco arestis malgrandan taĉmenton de la Pola Enlanda Armeo, kies membrojn ili forveturigis al Moskvo
- 1944: Waffen-SS murdis en okupita Pollando 79 personojn; Volinio: 82 poloj estis murditaj, parte aparte kruele, de la Ukraina Ribela Armeo en pola-ukraina vilaĝo Toustobaby, nun en Ternopila provinco - samtempe en du aliaj vilaĝoj ukrainaj naciistoj murdis 47 kaj 15 personojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo frakasis taĉmenton de kalmukoj en Kielce-regiono; Béla Miklós Dálnoki iĝis ĉefministro de Provizora Nacia Kabineto, establita en Debrecen; Okcidenta Fronto: pro plibonigo de vetero dum la batalo de Ardenoj komenciĝis ofensivo de usona 3-a Armeo
- 1945: Ministro pri eksterlandaj aferoj János Gyöngyösi anoncis, ke la registaro de Kabineto Tildy, kun la konsento de la Aliancita Kontrola Komisiono, komencas deportadon de germanoj el Hungario, la proponon voĉdonis registaraj membroj
- 1947: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo en Krakovo finiĝis la unua proceso pri la koncentrejo kaj ekstermejo Aŭŝvico – 21 militkrimulojn oni pendumis post monato, 8 kondamnis al ĝismorta malliberigo, kaj 10 al 3-15 jaroj da mallibero; Konstitucio de la Itala Respubliko estis aprobita de la Konstitucianta Asembleo de la Itala Respubliko
- 1949: Konstruado de Stalin-monumento estis oficiale komencita en Prago; Ukrainio: trolebusa trafiko ekfunkciis en Zaporiĵo; Japanio postulis de Usono redonon de Okinava insulo
- 1950: Kroatio: unua skolta taĉmento estis fondita en Zagrebo
- 1952: Usona Senato anoncis raporton pri la masakro de Katin, pri kiu ĝi kulpigis Sovetunion. Pro la amasa murdado de kelkdek mil polaj oficiroj oni apelaciis fondi internacian tribunalon por prijuĝi la komunistan krimon.
- 1956: Evakuo de britaj kaj francaj taĉmentoj de Egiptujo dum la Sueza krizo
- 1965: Premiero de la usona melodrama filmo Doktoro Ĵivago
- 1966: Telewizja Polska ekprezentis spektaklan filmserion Ludcelo pli granda ol vivo
- 1970: Pola decembra laborista ribelo: en Szczecin reprezentantoj de strikantoj subskribis interkonsenton kun regantoj de la vojevodio - de milicaj kaj armeaj kugloj pereis 45 personoj, 1165 vundiĝis, kelkaj miloj estis arestitaj kaj la plej aktivaj persekutataj dum pluraj jaroj; en Düsseldorf germana juĝejo kondamnis al ĝismorta malliberigo Franz Stangl, estintan komandanton de la ekstermejo Treblinka, kie ĝis novembro 1943 oni murdis preskaŭ 900 mil judojn
- 1971: Dako iĝis ĉefurbo de Bangladeŝo
- 1974: Transmaraj teritorioj: en referendumo farita sur 4 insuloj de Komoroj, la sendependecon elektis loĝantoj de Anjuano, Mohéli kaj Granda Komoro, kaj Majoto restis sub la regado de Francio
- 1978: Sovetia seria murdisto Andrej Ĉikatilo mortigis sian unuan viktimon
- 1979: Katalunio kaj Eŭskio aŭtonomiĝis
- 1981: Ŝtatoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo en deklaro agnoskis, ke agado de polaj komunistaj regopovoj, ligita kun enkonduko de la milita stato en Pollando, estis rompo de la Helsinka Interkonsento el 1975
- 1984: En Varsovio okazis dua kongreso de la Konfederacio de Sendependa Pollando
- 1989: En Berlino remalfermiĝis Brandenburga pordego, 28 jarojn post konstruo de la Berlina muro
- 1990: Oceanio: Federacio de Mikronezio kaj Marŝala Insularo sendependiĝis de Usono; Lech Wałęsa iĝis prezidento de Pollando — la lasta pola prezidento en ekzilo Ryszard Kaczorowski transdonis al li distingilojn de la ordonpovo, la Tria Pola Respubliko iĝis fakto
- 1992: En Paragvajo oni malkovris "Arkivojn de Teroro", kiu enhavas nomojn de 80 000 homoj murditaj aŭ malaperintaj en ses landoj de Latinameriko
- 1997: 45 indianoj estis masakritaj en meksika subŝtato Chiapas de kvazaŭarmea bando, kio efektiviĝis en preĝejo dum registara kampanjo kontraŭ Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
- 1999: Mamadou Tandja iĝis prezidento de Niĝero
- 2001: Klonado: naskiĝis unua dombesto - klonita hejma kato CC (formortis en 2020); Hamid Karzai ekoficis kiel prezidanto de Afganujo post la faligo de talibanoj monaton pli frue
- 2002: Janez Drnovšek iĝis prezidento de Slovenio
- 2008: Emil Boc iĝis ĉefministro de Rumanio
- 2010: Diktatoro de Argentino Jorge Rafael Videla estis kondamnita al dum-viva mallibero pro krimoj kontraŭ la homeco
- 2010: Barack Obama permesis al gejoj soldatservi en la usona armeo
- 2012: Borut Pahor iĝis prezidento de Slovenio
- 2014: Rekomenco de antaŭaj laboroj ĉe la Nikaragva kanalo
- 2016: En Siria enlanda milito post kvar jaroj da batalado, la batalo de Halepo finiĝis venke por la lojala tendaro
- 2018: 437 personoj pereis, 23 perdiĝis, kaj 7202 vundiĝis sur marbordoj de Javo kaj Sumatro rezulte de cunamo en Sunda Markolo, kaŭzita de erupcio de la vulkano Krakatau
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: tagon post vizito de la prezidanto de Ukrainio en Baĥmut la ukrainaj soldatoj rekonkeris tutan orientan parton de la urbo; rusa ĉefministro de separista Donecka Popola Respubliko estis vunditaj dum pripafo de Donecko; urbestro de okupata Melitopolo alarmis, ke "okupantoj provas arigi 1,5-2 mil infanojn el provizore okupataj teritorioj kaj sub preteksto de novjaraj ferioj" forpreni ilin al Moskvo; laŭ ukraina stabo rusoj perdis pli ol 100 mil soldatojn — en ukraina atako al rusa aerodromo apud Kaĥovka en Ĥersona provinco pereis ĝis 150 rusiajn soldatojn, ĉ. 50 estis vunditaj; sur tombejo de Ĥersono oni malkovris 36 tombojn de personoj mortigitaj de rusaj okupantoj, kaj de marto en okupata Mariupolo — 10 300 tombojn (oni komencis detrui urban konstruaĵon de Drama Teatro por forŝiri spurojn de la krimoj). Reagoj: Bulgario elspezos kromajn 37 milionojn da dolaroj por helpo al rifuĝintoj el Ukrainio; Pollando sankciigis 12 civitanojn de Belorusio; rusa stabestro informis, ke ĝis nun en Ukrainio estis trafitaj 1 300 kritikaj celoj.
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 240: Diokleciano, imperiestro de Romio (m. 311)
- 1449: Filippo Maria Sforza, grafo de Korsiko kaj Pavio (n. 1492)
- 1550: Cremonini Cesare, itala filozofo (m. 1631)
- 1608: Arnold Johan Messenius, sveda historiisto (m. 1651)
- 1639: Jean Racine, franca poeto kaj dramaturgo (m. 1699)
- 1666: Gobind Singh, barata guruo de sikismo, la deka kaj lasta (m. 1708)
- 1696: James Oglethorpe, brita generalo, fondinto de kolonio Georgio (m. 1785)
- 1755: Georges Couthon, franca jakobeno (m. 1794)
- 1787: Muhamad al-Sanusi, fondinto de Sanusi-ordeno disvastiĝinta en Libio, sajido (m. 1859)
- 1795: Clemens August Carl Klenze, germana juristo kaj historiisto (m. 1838)
- 1805: August Theodor von Grimm, germana pedagogo, verkisto kaj muzikisto, cara konsilisto (m. 1878)
- 1807: Karl Ludwig Grotefend, germana historiisto kaj fakulo pri antikveco (m. 1874)
- 1817: Tuiskon Ziller, germana pedagogo kaj juristo (m. 1882)
- 1818: Konrad Birndorfer, germana sanktulo (m. 1894)
- 1833: Marko Vovĉok, ukraina verkistino kaj tradukistino (m. 1907)
- 1837: Vladimir Markovnikov, rusia kemiisto, konata de la regulo de Markovnikov (m. 1904)
- 1848: Ulrich von Wilamowitz-Moellendorf, germana klasika filologo, kritikisto de Friedrich Nietzsche (m. 1931)
- 1849: Christian Rohlfs, germana pentristo (m. 1938)
- 1853: Teresa Carreño, venezuela pianvirtuozino (m. 1917)
- 1858: Giacomo Puccini, itala komponisto (m. 1924)
- 1864: Oscar Alin, sveda politikisto, politikscienculo kaj historiisto (m. 1900)
- 1872: Zdzisław Krygowski, pola matematikisto (m. 1955)
- 1876: Filippo Tommaso Marinetti, itala poeto, arta teoriisto, eldonisto, kunfondinto de futurismo kaj manifesto pri itala faŝismo (m. 1944)
- 1878: Ferenc Monay, hungara pastro, historiisto, verkisto (m. 1964)
- 1880: Dániel Jób, hungara verkisto, reĝisoro kaj teatrestro (m. 1955)
- 1880: Paul Blaise, sekretario de Belga Komerca Ĉambro en Londono, profesoro de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgio, Francio kaj Anglio, kie li propagandis, instruis kaj fondis diversajn Esperanto-grupojn, kontribuinta al UK 1907, UK 1914 kaj UK 1930, sekretario de Ĉekbanko Esperantista, kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio, komitatano de Brita Esperanto-Asocio
- 1881: Szczepan Jeleński, pola inĝeniero, verkisto kaj populariganto de scienco (m. 1949)
- 1882: Arthur Eddington, brita astrofizikisto (m. 1944)
- 1883: Edgar Varese, usona komponisto (m. 1965)
- 1887: Srinivasa Aiyangar Ramanujan, barata matematikisto, genia memlernanto (m. 1920)
- 1899: Gustaf Gründgens, germana aktoro, reĝisoro kaj intendanto (m. 1963)
- 1900: Hermanus Jacob Blokker, nederlanda vendorganizanto, kunredaktoro de "Holanda Esperantisto" (m. 1974)
- 1903: Sándor Tompa, hungara aktoro (m. 1969)
- 1913: Jaroslav Mařík, ĉeĥa esperantisto, gvidanto de Esperantista Klubo en Praha, ekzamenanto ĉe Somera Esperanto-Tendaro Lančov, honora membro de UEA kaj ĈEA (m. 1997)
- 1921: Reinhold Stecher, aŭstra teologo kaj episkopo romkatolika (m. 2013)
- 1922: Randolph L. Braham, usona historiisto (m. 2018)
- 1922: Zoltán Nemes, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1925: Géza Kovách, rumania hungara historiisto (m. 2004)
- 1927: Ilona Lászlóffy, rumania hungara verkistino pri pedagogio (m. 2012)
- 1932: Lajos Zöld, rumania hungara ĵurnalisto, organizinto de arta vivo (m. 2014)
- 1937: Bożena Mamontowicz-Łojek, pola historiistino, teatrologo, prezidantino de Pola Katina Fondaĵo, viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (m. 2010)
- 1939: Lajos Balázs, rumania hungara etnografo, universitata docento
- 1943: Paul Wolfowitz, usona politikisto, prezidanto de Monda Banko
- 1949: Maurice Gibb, membro de Bee Gees
- 1949: Robin Gibb, membro de Bee Gees (m. 2012)
- 1952: Sandra Kalniete, latva politikistino, verkistino, diplomatino, membro de la Eŭropa Parlamento
- 1954: Justus H. Ulbricht, germana historiisto
- 1960: Jean-Michel Basquiat, usona nuntempa artisto, novekspresionisto, pentristo de grafitio (m. 1988)
- 1962: Ralph Fiennes, brita aktoro
- 1970: Ted Cruz, usona juristo kaj politikisto
- 1972: Vanessa Paradis, franca kantistino, aktorino, modelulino
- 1984: Basshunter, sveda diskĵokeo
- 1990: Jean-Baptiste Maunier, franca kantisto kaj aktoro, soloisto de infana ĥoro La malgrandaj kantistoj de Sankta Marko
- 1992: Anis Amri, germana-tunizia teroristo, atencinto pafmortigita (m. 2016)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 69: Vitelio, imperiestro de Romio, murdita (n. 15)
- 1100: Břetislav la 2-a, ĉeĥa princo (n. ĉirkaŭ 1060)
- 1316: Egidio Romano, itala kleriko kaj filozofo (n. ĉirkaŭ 1243)
- 1419: Johano la 23-a, kontraŭpapo (n. ĉirkaŭ 1370)
- 1530: Willibald Pirckheimer, germana humanisto, politikisto, juristo (n. 1470)
- 1616: Jacob Le Maire, nederlanda maristo ĉirkaŭnaviginta la teron (n. ĉirkaŭ 1585)
- 1641: Maximilien de Béthune, franca politikisto, hugenoto, marŝalo kaj ministro (n. 1560)
- 1651: Arnold Johan Messenius, sveda historiisto (n. 1608)
- 1651: Arnold Messenius, sveda politika disidento, morte kondamnita de la reĝino Kristina (n. 1629)
- 1764: László Amade, hungara poeto (n. 1703)
- 1828: William Hyde Wollaston, angla kemiisto, inventisto kaj doktoro pri medicino, malkovrinto de paladio kaj rodio (n. 1766)
- 1867: Jean-Victor Poncelet, franca matematikisto, inĝeniero, generalo (n. 1788)
- 1870: Gustavo Adolfo Bécquer, hispana verkisto (n. 1836)
- 1875: Zsigmond Kemény, hungara barono kaj verkisto (n. 1814)
- 1880: George Eliot, angla verkistino kaj tradukistino (n. 1819)
- 1897: Albert Pálffy, hungara ĵurnalisto (n. 1820)
- 1898: Fritz Schullerus, pentristo hungarlanda el Transilvanio (n. 1866)
- 1902: Richard von Krafft-Ebing, germana psikiatro, seksologo, neŭrologo (n. 1840)
- 1917: Francesca Saverio Cabrini, usona kristana sanktulino (n. 1850)
- 1918: Bruno Riefling, norvega studento, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo (n. 1895)
- 1927: Domokos Sipos, hungara juristo, oficisto, verkisto kaj poeto (n. 1882)
- 1936: Nikolaj Ostrovskij, soveta verkisto, partopreninto de la Rusia Enlanda milito (n. 1904)
- 1936: Dragutin Gorjanović-Kramberger, kroata geologo kaj paleontologo (n. 1856)
- 1939: Ma Rainey, usona blus-kantistino (n. 1886)
- 1940: Nathanael West, usona verkisto (n. 1903)
- 1943: Beatrix Potter, brita verkistino kaj natursciencistino (n. 1866)
- 1960: György Kiss Benke, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1927)
- 1961: János Husovszky, hungara pentristo (n. 1883)
- 1969: Josef von Sternberg, aŭstri-usona kinreĝisoro (n. 1894)
- 1972: Ferenc Sükösd, rumania hungara pentristo kaj muzeologo (n. 1933)
- 1973: Georg Eichholz, germana protestantisma teologo (n. 1909)
- 1989: Samuel Beckett, irlanda Nobelpremiita verkisto (n. 1906)
- 1995: István Fóriss, hungara aktoro (n. 1963)
- 1995: James Meade, brita Nobelpremiita ekonomikisto kontribuinta al teorio pri la Internacia komerco (n. 1907)
- 1998: Ilona Thiery H., hungara verkisto (n. 1911)
- 2000: Włodzimierz Wesołowski, pola inĝeniero kaj skoltestro, estrarano de Pola Esperanto-Asocio, tradukisto de kantoj al Esperanto kaj i.a. verkaĵoj de Jaroslav Hašek, Eugène Ionesco kaj Wisława Szymborska (n. 1936)
- 2001: László Ujfalusi, hungara trombonisto, universitata instruisto (n. 1914)
- 2004: Zhang Qicheng, ĉina esperantisto, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, komitatano A, honora membro de UEA (n. 1913)
- 2008: Lansana Conté, prezidento de Gvineo (n. 1934)
- 2011: Maria Trzcińska, pola juĝistino de Instituto pri Nacia Memoro esploranta germanajn krimojn dum la okupado de Pollando, aŭtorino de monografio pri KL Warschau (n. 1931)
- 2012: Květa Legátová, ĉeĥa verkistino, aŭtorino de radiaj teatraĵoj (n. 1919)
- 2012: Belka Beleva, bulgara aktorino, fondintino de Bulgara Esperanto-Teatro, rolinta en naciaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, festivaloj de Esperanto-teatro kaj en Internacia Arta Teatro, membrino de Komisiono por Virina Agado de UEA kaj BEA, honora membrino de UEA (n. 1927)
- 2014: Joe Cocker, angla kantisto (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Vintra solstico: malnova festo celebrata en pluraj kulturoj la 21-an – 22-an de decembro
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Francesca Saverio Cabrini, unua usona civitanino enkanonigita
- Kristnaska loterio: ĉefa lotumado de hispana nacia loterio
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 22-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.