Saltu al enhavo

Adventure (1982)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Adventure

Eldoninto Micro Power
Dato de lanĉo 1982: Acorn Atom
1983: Electron, BBC Micro
Platformo Acorn Atom, Acorn Electron, BBC Micro
Ĝenro Aventura videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

Adventure estas aventura videoludo eldonita en Britio fare de Micro Power.[1] Ĝi estis publikigita por Acorn Atom en 1982[2] kaj por Acorn Electron kaj BBC Micro en 1983.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludo estas teksta aventuro, kiu celas rekonstrui la originan komputilludon Colossal Cave Adventure, kvankam ĝi ne estas tre fidela al la originala versio.[3]

Enluda ekrankopio de Adventure (Acorn Electron)

En ĉi tiu versio, la ludanto devas savi princinon el la Magiaj Kavernoj.[4] Estas pli ol cent malsamaj lokoj, kaj multaj problemoj estas solvendaj por atingi ĉi tiun celon.[4] La ludo subtenas unu- aŭ duvortajn komandojn, kaj la plej utilaj komandoj estas alireblaj per funkciaj klavoj, ekz. INVENTARO, VIDU POENTARON ktp.[4]

La instrukcioj de la ludo ne malkaŝas ĉiujn validajn verbojn, ĉar estas lasita al la ludanto malkovri ilin.[4] La instrukcioj ankaŭ mencias, ke la popolrakontoj de la Mil kaj unu noktoj eble provizos utilajn konsiletojn al la ludanto.[4]

La versio por Acorn Atom postulas 12 kilobitokojn de ĉefmemoro[2]. Ĝi tute ne rilatas al alia ludo por Acorn Atom, ankaŭ nomata Adventure, fare de Acornsoft.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 . Electron User review archive: ADVENTURE. Electron User. Arkivita el la originalo je 2011-07-17. Alirita 2010-09-28.
  2. 2,0 2,1 . DEALING WITH THE WIZARD.... Computer and Video Games (August 1982 edition). Alirita 2010-09-28. [rompita ligilo]
  3. . The BBC Games Archive - digital memories. The BBC Games Archive. Arkivita el la originalo je 2010-07-28. Alirita 2010-09-28.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (1983) “Acorn Electron cassette inlay”, Adventure. 
  5. . The Acorn Atom Review. Atom Users Club (Netherlands). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-28.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]