Saltu al enhavo

Micro Power

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Micro Power
negoco vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo Leeds
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo Killer Gorilla
vdr

Micro Power estis brita kompanio establita en la fruaj 1980-aj jaroj fare de eksa kontisto Bob Simpson. La firmao estis plej konata kiel eldonisto de videoludoj, origine sub la nomo Program Power. Ĝi ankaŭ vendis diversajn specojn de komputila aparataro kaj programaro (inkluzive de propraj kaj triapartiaj produktoj) en sia ekspoziciejo de Leeds aŭ per poŝta mendo.

De 1980 ĝis 1987 la kompanio eldonis kelkajn videoludojn kaj alian programaron por diversaj hejmaj komputiloj. La unuaj programoj estis eldonitaj por Acorn Atom, ekzemple Adventure en 1982. Tamen Micro Power estas plej memorata pro ĝiaj ludoj por la posteulo de tiu maŝino, la BBC Micro fare de Acorn : ĉiuj el ĝiaj post-Atom ludoj (krom 2) funkciis sur tiu maŝino. Granda nombro de ludoj estis cetere adaptitaj al la Acorn Electron post ĝia eldono en 1983, kaj plejmultaj novaj ludoj estis eldonitaj por ambaŭ maŝinoj ekde 1984. Kelkaj ankaŭ estis adaptitaj al aliaj 8-bitaj platformoj, inkluzive de Commodore 64, Amstrad CPC, kaj ZX Spectrum, sed tiuj neniam atingis la sukceson de la originaloj por Acorn.

Plejmultaj titoloj estis unu-ekranaj ludoj, tipe arkadaj klonoj. Dum ili estis plejparte bone ricevitaj kaj popularaj tiutempe (precipe por Acorn-maŝinoj), meze de la 1980-aj jaroj, videoludoj fariĝis pli kaj pli kompleksaj. Dum simplaj fruaj arkadstilaj ludoj ankoraŭ vendiĝis bone, tio kutime estis je malalta prezo. Micro Power mem eldonis la kompilaĵon Micro Power Magic en 1986, enhavanta entute dek el iliaj ludoj, kiuj vendiĝis ĝis £7.95 po unuo nur antaŭ du jaroj.[1]

Ekde 1985, Micro Power komencis produkti kelkajn pli kompleksajn videoludojn anstataŭ altan kvanton de pli simplaj programoj. La unua estis la arkada aventuro Castle Quest (nur por BBC Micro) fare de Tony Sothcott[2]. Ĝi estis anoncita kiel "verŝajne la plej defia ludo iam ajn kreita por BBC Micro". Ĉi tiu ludo estis sukcesa, kaj daŭrigo estis komencita, kiu fariĝis Doctor Who and the Mines of Terror (BBC, C64, CPC). Tiu granda arkada aventuro postulis propran ROM-ĉipon por funkcii sur BBC Micro. Alia malfrua eldono estis la puzla kaj platforma videoludo Imogen (nur por BBC Micro, poste adaptita al Electron fare de Superior Software kaj pli freŝdate reeldonita por PC[3]) fare de Michael St. Aubyn. Ĝi estis notinda pro ĝiaj spritaj, originalaj enigmoj kaj ĉarmaj alt-rezoluciaj monokromataj grafikoj.

Aperis ankaŭ du 32-bitaj ludoj, Chess 3D[4] kaj Zelanites the Onslaught (klono de Space Invaders) por Acorn Archimedes, eldonitaj en 1991.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Micro Power Magic review. Electron User (issue 4.03, Dec 1986). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-08-03.
  2. Skinner, Bryan. "Gameplay", Personal Computer News, 23 February 1985, paĝoj 35. Kontrolita 18 April 2023.
  3. Imogen 2004 credits. Ovine by Design. Arkivita el la originalo je 2006-08-11. Alirita 2006-07-11.
  4. "New 3D Chess Game From Micro Power". Acorn User. No. 105. Redwood Publishing. April 1991. p. 10. Retrieved 17 April 2023.