Saltu al enhavo

Antic (magazino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antic
revuo

Lando  Usono
Publikigisto Antic Publishing
Establodato 1982
Ĉesigita publikado 1990
ISSN 0745-2527

vdr

Antic estis papera komputila magazino dediĉita al 8-bitaj Atari-komputiloj kaj poste al Atari ST. Ĝi estis nomita laŭ la samnoma grafika blato de la 8-bita gamo kiu afiŝis la ekranenhavon. La revuo estis eldonita de Antic Publishing ekde aprilo 1982 ĝis junio/julio 1990.[1] Antic plej fame proponis mane kopieblajn programarojn (kutime en Atari BASIC), recenzojn kaj lernilojn inter aliaj artikoloj. Ĉiu numero enhavis unu programkodaron kiel "Ludo de la Monato". En 1986, la revuo STart estis fondita kaj disigita de Antic por ekskluzive kovri Atari ST.[2]

Ĝia ĉefa rivalo en Usono estis ANALOG Computing, alia longe daŭranta revuo dediĉita al la 8-bita aparataro de Atari. Multsistemaj magazinoj kiel COMPUTE! kaj Family Computing ankaŭ adresis al la posedantoj de la personaj komputiloj de Atari kun kopieblaj programoj.

Ekde 1984, la ludkatalogo de Antic Software estis aldonita al ĉiu numero de Antic.

NASA-programisto Jim Capparell estis frua posedanto de 8-bita Atari-komputilo. Li rezignis sian postenon la 15-an de januaro 1982 por fondi pri tiu ĉi temo. Pluraj videoludaj firmaoj kiel On-Line Systems, Broderbund kaj Synapse Software konsentis aĉeti reklamadon en la nova publikaĵo, kaj la teamo de Capparell distribuis la unuan, ankoraŭ ne publikigitan numeron de 30 paĝoj okaze de la West Coast Computer Faire en marto 1982. Ĝi estis sekve publikigita en aprilo. Kvankam ĝi komenciĝis kiel du-monata revuo, ene de jaro ĝi fariĝis monata.

Antic komencis vendi ludojn kaj aplikaĵojn sub la nomo Antic Software post la fino de Atari Program Exchange (APX) pro decido de Atari, Inc.. La katalogo de Antic Software estis ligita en la numeroj de la revuo kaj inkludis antaŭajn APX-ludojnn.

En 1985, Antic kreis ST Resource, sekcion de la revuo dediĉitan al Atari ST. En 1986 komenciĝis la aparta revuo STart por tiu komputilo. Tiu filina revuo vivis pli longe ol Antic - proksimume unu jaron. Kiam la eldonado de Antic finiĝis, la magazino pluvivis kiel sekcio de STart, aperante en ses pliaj numeroj. Plia revuo por Amiga, la ĉefa konkuranto de la Atari ST, estis publikigita de 1989 ĝis 1991 sub la nomo Antic's Amiga Plus.[3]

La lasta numero de Antic aperis en junio–julio 1990. Entute, 88 numeroj estis publikigitaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]