Bălcești
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bălcești (apartigilo) |
Bălcești | ||
---|---|---|
Urbo | ||
urbeto en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 44° 37′ N, 23° 56′ O (mapo)44.61666666666723.939444444444Koordinatoj: 44° 37′ N, 23° 56′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 203 m | |
Poŝtkodo | 245400 | |
Loĝantaro | 4 235 (2021) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 168461 (urbo: 168452) | |
Bălcești [bəlĉeŝtj] estas urbo en la distrikto Vâlcea (Rumanio). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 4 235 loĝantoj sur areo de 98,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km². Ĝi situas sude en la distrikto, sur la dekstra (okcidenta) bordo de rivero Olteț.
Bălcești estis unuafoje dokumente menciita en 1574. Ĝi estas urbo de 2002 kaj administre ampleksas jenajn apudajn vilaĝojn (nun klasitajn "kvartaloj"):
- Benești
- Gorunești
- Chirculești
- Ulicioiu
- Irimești
- Otetelișu
- Preoțești
- Satu Poieni
Malpli ol duono de la loĝantaro loĝas en la urbokerno. Agrokulturo estas bazo de la ekonomio.
Tra Bălcești pasas la rumana nacia vojo 65C (DN 65C) inter Craiova kaj Horezu. La plej proksima fervoja stacio estas en Craiova (40 km). Tien ekzistas publika bustrafiko, same kiel al la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea (50 km).