Lăcusteni (komunumo, Vâlcea)
Aspekto
Lăcusteni | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 44° 42′ N, 23° 49′ O (mapo)44.69194444444423.823055555556Koordinatoj: 44° 42′ N, 23° 49′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 212 m | |
Poŝtkodo | 247764 | |
Loĝantaro | 1,477 (en 2011; 1.538 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 174511 | |
Lăcusteni [lǝkustenj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el 5 vilaĝoj: Contea, Gănești, Lăcusteni (la sidejo), Lăcustenii de Jos kaj Lăcustenii de Sus.
Je la censo de 2002 la kvin vilaĝoj estis kompareble grandaj (inter 250 kaj 361 loĝantoj); ĝis 2011 Contea, Gănești kaj Lăcusteni kreskis signife, je la kosto de la aliaj du.
Lăcusteni situas je la okcidenta flanko de la valo de la rivero Olteț. La distrikta vojo DJ643 sud-norde trairas la komunumon kaj sude atingas la urbon Bălcești (10 km), norde Făurești kun la nacia vojo DN67B (6 km).