Oteșani (komunumo, Vâlcea)
Aspekto
Oteșani | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 45° 4′ N, 24° 2′ O (mapo)45.06638888888924.033333333333Koordinatoj: 45° 4′ N, 24° 2′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 373 m | |
Poŝtkodo | 247455 | |
Loĝantaro | 2,641 (en 2011; 3.046 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 171931 | |
Oteșani [oteŝanj'] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el kvin vilaĝoj: Bogdănești, Cârstănești, Cucești, Oteșani (la sidejo) kaj Sub Deal.
Oteșani situas ĉe la rivero Luncavăț, dek kilometrojn sude de la urbo Horezu. La nacia vojo DN65C, kiu sekvas la riveron, trapasas ĉiujn ĝiajn vilaĝojn escepte de Sub Deal, kiu situas 120 metrojn pli alte, for de la rivero.
En Oteșani naskiĝis la komponisto Ion Dumitrescu (1913–1996).