Păușești-Măglași (komunumo, Vâlcea)
Aspekto
Păușești-Măglași | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Vâlcea | |
Situo | 45° 9′ N, 24° 15′ O (mapo)45.15222222222224.248611111111Koordinatoj: 45° 9′ N, 24° 15′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 349 m | |
Poŝtkodo | 247470 | |
Loĝantaro | 3,992 (en 2011; 3.831 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 172082 | |
Păușești-Măglași estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Coasta, Păușești-Măglași (la sidejo), Valea Cheii, Vlăduceni, Ulmețel kaj Pietrari.
Păușești-Măglași situas ambaŭflanke de la rivereto Olănești, dek kilometrojn okcidente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea, al kiu ĝin ligas la nacia vojo DN64A.
Păușești-Măglași estas unu el nur kvin komunumoj en Vâlcea[1], kiuj povis iom kreskigi sian loĝantaron inter la censoj de 2002 kaj 2011 (je 2,4 %), eble nelaste danke al sia bona konekto kun Râmnicu Vâlcea. El ĝia ne tre granda areo de 31,55 km² rezultas (por ne-urba regiono) alta loĝdenso de 122,6/km² en 2011.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ la aliaj estas la proksimaj Bujoreni, Dăesti, Mihăești kaj Vlădești
- ↑ Păușești-Măglași (rumane) (HTML). despresate.strainu.ro. Arkivita el la originalo je 2020-11-25. Alirita 2015-06-26.