Saltu al enhavo

Bagman

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Bagman

Disvolvo Valadon Automation
Eldoninto : Valadon Automation
NA: Stern
JP: Taito
Distribuo Stern Electronics, Inc.
Dato de lanĉo : 1982
NA: Februaro 1983
JP: Majo 1983
Platformo Arkado
Ĝenro Platforma videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Bagman estas franca platforma videoludo eldonita en arkadejoj fare de Valadon Automation en 1982.[1][2] Ĝi estis licencita al Stern por distribuado en Usono en 1983 kaj al Taito en Japanio la saman jaron. En Francio, la ludo estis titolita Le Bagnard (esperante La Kondamnito). Bagman estis sekvita de Super Bagman en 1984.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto devas movi la rolulon tra diversaj minŝaktoj, kolektante monujojn kaj metante ilin en ĉarumon surface de la minejo. Oni ankaŭ devas eviti la persekutantajn gardistojn, movantajn minĉarojn kaj malsuprenirantajn liftojn. La ludanto povas provizore senkapabligi la gardistojn frapante ilin per pikilo aŭ faligante monujojn sur ilin, kiam ili situas sub la ludanto sur la sama eskalo. La ludanto povas moviĝi inter la tri ekranojn kiuj konsistigas nivelon, tra ŝaktoj kaj sur la surfaco.

Bagman estas ludata per unu kvarvoja stirstango kaj unu agadbutono. La stirstango ankaŭ estas uzata por salti el la minĉaro. La agadbutono estas uzata por fari la jenajn taskojn :

  • Preni kaj faligi monujojn
  • Preni kaj faligi pikilon
  • Kapti kaj liberigi la plafonan trabon por eviti minĉaron (tio povas esti farita dum oni portas monujon)
  • Meti monujon en la puŝĉareton
  • Preni kaj faligi la puŝĉareton

Poentoj estas gajnitaj por ĉiu horizontala paŝo, kiun la ludanto faras, por ĉiu monujo metita en la puŝĉareton, kaj por ĉiu gardisto senkapabligita.

En Japanio, Game Machine listigis la ludon en sia eldono de la 15-a de junio 1983 kiel la tria plej sukcesa nova tabloluda arkada unuo de la monato.[3] En Usono, ĝi viciĝis inter la dek tri plej enspezigaj arkadludoj de 1983.[4]

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Aardvark Action Software publikigis adaptaĵojn por Commodore 64 kaj TRS-80 Color Computer sub la titolo Bagitman. Ocean Software cetere eldonis kopion por Amstrad CPC, Commodore 64, kaj ZX Spectrum en 1984, titolitan Gilligan's Gold.[5]

En 2010, franca programisto rekonstruis la fontkodon de la ludo por adapti ĝin al modernaj platformoj.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. angle Bagman ĉe Killer List of Videogames
  2. "En Saône-et-Loire, sur les traces des premiers jeux vidéo français". (france)
  3. "Game Machine's Best Hit Games 25 - テーブル型新製品 (New Videos-Table Type)" (PDF). Game Machine. No. 214. Amusement Press, Inc. 15 June 1983. p. 27.
  4. "AMOA Votes On Annual Game Awards". Cash Box. October 29, 1983. p. 60.
  5. Gilligan's Gold ĉe SpectrumComputing.co.uk
  6. bagman ĉe jotd.pagesperso-orange.fr

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]