Communist Mutants from Space
Communist Mutants from Space | |
---|---|
Disvolvo | Stephen H. Landrum[1] |
Eldoninto | Starpath |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | Atari 2600 |
Ĝenro | Pafa videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Communist Mutants from Space (esperante Komunismaj Mutantoj el Spaco) estas fiksa pafa videoludo, programita de Stephen H. Landrum por Atari 2600 uzante la kased-aparaton Starpath Supercharger. Ĝi estis publikigita en 1982 de Starpath (antaŭe Arcadia).[2] La ludo similas al Galaxian,[3], tamen aldonante variajn ludomanierajn opciojn.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Eksterteranoj el la komunisma planedo Rooskee invadas pacajn, demokratiajn planedojn kaj faras el iliaj loĝantoj "Komunismajn Mutantojn". La armeoj de la komunismaj mutantoj estas kontrolataj de Mother Creature, stranga eksterterano kiu freneziĝis pro radioaktiva vodko.[4]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]La ludanto komencas kun rezervo de tri kanonoj. La celo estas detrui la mutantojn kaj, plej grave, Mother Creature. La mutantoj eloviĝas el moviĝantaj ovoj ĉe la supro de la ekrano. Mother Creature regeneras ovojn kiam ili eloviĝas aŭ estas detruitaj, do ĝi devas esti venkita antaŭ ol la ludanto povas iri al la sekva raŭndo. Se mutanto aŭ bombo el mutanto atingas la kanonon, ĝi estas detruita kaj nova kanono el la rezervo uzindas. Nova kanono estas aljuĝita ĉiun duan raŭndon.
Ludopcioj
[redakti | redakti fonton]En la luda menuo estas multaj eblaj ludopcioj. La ludanto povas aktivigi aŭ malaktivigi ŝildon. Se aktivigita, ĝi permesas al la ludanto premi malsupren sur la stirstango por iĝi nevundebla dum mallonga periodo (nur unu ŝildo estas aljuĝita por ĉiu nivelo). "Tempo-varpo" permesas al la ludanto premi supren por momente malrapidigi la malamikojn. La tipo de pafo estas ankaŭ ŝanĝebla per aktivigo de la opcio pri "penetranta fajro" (kiu plibonigas la radion tiel ke ĝi povas tuŝi du mutantojn anstataŭ unu) kaj/aŭ "gvidita fajro" (kiu ebligas movi la radion kun la stirstango, anstataŭ pafado en rekta linio).
La menuo ankaŭ permesas al pluraj ludantoj (ĝis kvar) ludi. Ludantoj unu kaj tri dividas la unuan stirstangon dum ludantoj du kaj kvar dividas la duan.
Premante la fajro-butonon dum ŝaltado de la Atari 2600 kaŭzas la "HI" (High Score) en la rezulttabuloj ŝanĝiĝi al "SHL", la inicialoj de programisto Stephen H. Landrum.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Giant List of Classic Game Programmers.
- ↑ I break for Arcadians:Entertainment abounds in a gaggle of games, Paĝo 26, InfoWorld, 27 Jun 1983.
- ↑ Communist Mutants from Space (June 23, 2005).
- ↑ Communist Mutants from Space manual. Starpath (1982).
- ↑ . The Complete 2600 Easter Egg Archive. Orphaned Computers & Game Systems. Alirita 2007-12-28 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Communist Mutants from Space ĉe MobyGames (angle)
- Communist Mutants from Space ĉe Atari Mania (angle)