Dešná (germaneDöschen) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jindřichův Hradec sur la historia teritorio de sudokcidenta Moravio. En la jaro 2024 ĉi tie vivis 593 loĝantoj. La municipo kun riĉa historio nuntempe celiĝas al turismo, precipe al bicikloturismo kaj rajdista turismo. Sur la turisma pado Hluboká - Schaditz estas por transiro de ŝtatlimo kun Aŭstrio destinita loko. En tempo post la plena enviciĝo de Ĉeĥio en Schengen-spacon ĉi tie estiĝis translima kunigo Hluboká - Schaditz.