La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1419. La municipo apartenis tiutempe rekte al leĝpovo de reĝo Venceslao la 4-a ĉe Universitato de Karolo. Subuloj havis neniun senjoran superularon kaj ili pagis ĝis la jaro 1620 la impostojn rekte al la reĝo. Dum la tridekjara milito Radkov (en tiama transskribo Radkow) suferis pri libervolo de svedaj soldistoj, kiuj havis tie sur linio Veselka - Radkov - Balkova Lhota soldatan tendaron, senĉese pripafata per imperiestra artilerio el la t.n. "Monteto de Marradas" apud Tábor. Letero datita la 18-an de majo1621: "Kiam Tábor de la soldataro imperiestra estis sieĝita, la radkovanoj petis majstrojn, por ke ili donu al ili alpetan leteron por generalo Marradas, por ke almenaŭ iliaj domoj ne estu bruligitaj, se ili estas jam priŝtelitaj de ĉio fare de la svedaj soldatoj."
En la jaro 1682 akiras al municipon kavaliro Jiří Sádlo z Vrážného, sed tiu havas tie posedaĵon verŝajne jam ekde la jaro 1670. Lia filino Elizabeto tiuteme vivas kun Aleksandro grafo Buquoy en proksima burgaro en Liderovice kaj li revenas reen al Radkov nur en la jaro 1676.
En la jaro 1859 la municipo akiris kiel la unua en tiu ĉi regiono sian konstruaĵon de municipa lernejo, kiun vizitas infanoj, krom Radkov, ankaŭ el Paseka, Balkova Lhota kaj Liderovice.
Cingroš, Marián JUDr.: „Adolf Bervida z Radkova u Tábora - levoboček Ferdinanda hraběte Buquoye?“ (kontribuo en libro de Christiana Berwidová-Buquoyová: „Tábor-Měšice“, České Budějovice 2005).
Pejskar, Jožka: „Poslední pocta“ (moto: Bervida, Jan Ing.), Maryland, USA 1989.