Planá (distrikto České Budějovice)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Planá (apartigilo) |
Planá | |||
municipo | |||
Vilaĝplaco kun kapelo de La plej sankta Triunuo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Planá | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | České Budějovice | ||
Administra municipo | České Budějovice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Planá | ||
- alteco | 398 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 56′ 37″ N 14° 27′ 10″ O / 48.94361 °N, 14.45278 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,19 km² (419 ha) Planá u Českých Budějovic | ||
Loĝantaro | 263 (2024) | ||
Denseco | 62,77 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Unua skribmencio | 1259 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 370 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0311 | ||
NUTS 5 | CZ0311 535176 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obecplana.cz | |||
![]() |
Planá estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio sur maldekstra bordo de rivero Vultavo proksimume 4 km sudokcidente de České Budějovice. Vivas ĉi tie 263 loĝantoj (2024). En la nordokcidenta najbareco de Planá (parte ankaŭ sur katastro de la najbara municipo Homole) etendiĝas Sudbohemia flughaveno České Budějovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Litvínovice, Homole, Boršov nad Vltavou kaj České Budějovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1259.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 201 |
1880 | 183 |
1890 | 194 |
1900 | 204 |
1910 | 225 |
1921 | 307 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 280 |
1950 | 264 |
1961 | 270 |
1970 | 233 |
1980 | 222 |
1991 | 200 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 237 |
2014 | 263 |
2016 | 247 |
2017 | 250 |
2018 | 253 |
2019 | 255 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 257 |
2021 | 246 |
2022 | 271 |
2023 | 273 |
2024 | 263 |
Flughaveno
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1932 estis en la spaco de Planá komencita konstruado de flughaveno por bezonoj de Aeroklubo České Budějovice kaj ĉeĥoslovaka aerarmeo; solena inaŭguro okazis la 27-an de junio 1937. Dum nazia okupado la flughaveno servis kiel rezerva kaj erzerca bazo de la germana Luftwaffe. Post liberigo la flughavenon denove prenis ĉeĥoslovaka armeo, krom alia ĉi tie okazis instruado de soldataj pilotoj por nove estiĝinta Ŝtato Israelo. En la jaroj 1950 ĝis 1952 la flughaveno estis sume modernigita. Ekde duino de la 1990-aj jarojn la ĉeesto de la soldata aerarmeo komencis esti dampita, finita ĝi estis fine de la jaro 2005. Hodiaŭ civilan ekipaĵon kiel publikan enlandan kaj nepublikan internacian flughavenon trafikigas kompanio Sudbohemia flughaveno České Budějovice a. k., proprumata de Sudbohemia regiono.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kruco el la dua duono de la 18-a jarcento
- Kapelo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1908
- Konstruaĵo n-ro 7
- Eksa muelejo
Memorindaĵoj en flughaveno
[redakti | redakti fonton]- Monumento al falintaj aviadistoj
- Memortabulo al la 312-a ĉeĥoslovaka persekuta skvadrono de RAF
- Memortabulo rememoriganta ekzercadon de israelaj pilotoj
Personecoj
[redakti | redakti fonton]Ferdinand Kowarz (1838–1914), ĉeĥo-aŭstra entomologo
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Planá
-
Muelejo en Planá
-
Municipa ofico en Planá
-
Planá