La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1277. Ekde la 23-a de januaro2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
En la jaro 1938 estis bonvenigita de lokaj plejparte germanaj loĝantoj Munkena interkonsento kaj la urbeto estis alligita al Tria Regno. La 6-an de majo de 1945 ĝi estis liberigita fare de usona armeo. Post forŝovo de germana loĝantaro Frymburk estis enloĝigita de ĉeĥoj, slovakoj, reenmigrintoj el Rumanio kaj de voliniaj ĉeĥoj.
Plua signifa ŝanĝo estis konstruado de la Lipna valbaraĵo ekde la jaro 1952 ĝis la jaro 1959. Tiutempe la granda parto de la urbo estis detruita, inundigita kaj tute ŝanĝiĝis ties karaktero. Ekde tiu tempo temas plejparte pri refreŝigeja setlejo.