Saltu al enhavo

Dovhe (Transkarpata provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dovhe
vilaĝo en Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90154
Demografio
Loĝantaro 6 790  (2001) [+]
Loĝdenso 146 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 23° 17′ O (mapo)48.367523.286944444444Koordinatoj: 48° 22′ N, 23° 17′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 46,66 km² (4 666 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Dovhe (Transkarpatio)
Dovhe (Transkarpatio)
DEC
Situo de Dovhe
Dovhe (Ukrainio)
Dovhe (Ukrainio)
DEC
Situo de Dovhe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dovhe, Irshava Raion [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Irŝava en Transkarpatio
Bastiono de kastelo de Teleki en Dovge
kastelo de Teleki en Dovge

Dovhe (ukraine Довге Dovhe, ruse Долгое Dolgoje, slovake Dlhé, hungare Dolha) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en la distrikto de Irŝava. La nomo signifas slave longa, fora.

Dovge situas en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vinohradiv-Svaljava, krome estas ĉefvojo al Ĥust (Ukrainio). Berehove troviĝas 43 km.

La unua mencio devenis el 1383 en formo Hosszúmező (=fora kampo). Dum la mezepoko la posedanto longe estis familio Dolhai. En 1703 la Habsburga armeeto venkis armeeton de Francisko Rákóczi la 2-a. Pri tio memorigas monumento konstruita en 1902. En la 18-a jarcento Dolha havis diversajn industriajn uzinojn.

En 1910 loĝis en Dolha 3524 da homoj, (2226 da rutenoj, 509 da germanoj, 383 da hungaroj kaj 332 da slovakoj. Ĝis 1920 Dolha apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Dolha, kies distriktejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Dolha/Dovge. Ekde 1945 Dovge apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj estas mezepoka kalvinana preĝejo kaj kastelo de Teleki el la 17-a j.c., poste trakonstruita al burgo, nuntempe parte hospitalo estas. En 2000 nova preĝejo omaĝe al Sankta Spirito ekfunkciis.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1933 naskiĝis ĉi tie esperantisto Milan Zvara.