Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Dufenila dusulfido aŭ C12H10S2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la dusulfidoj de la sulfida acido kaj tiofenolo. Dufenila dusulfido estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, analiza reakciaĵo uzata en kemiaj sintezoj kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Dufenila dusulfido estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Dufenila dusulfido reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj. Dusulfidaj derivaĵoj malkomponiĝas per varmigo aŭ kun la tempopaso en sulfuro aŭ dusulfuraj derivaĵoj.