György Rózsahegyi
György Rózsahegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rózsahegyi György |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1940 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de junio 2010 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
György Rózsahegyi [djordj rOĵahedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsahegyi György estis hungara karikaturisto, pentristo, grafikisto.
György Rózsahegyi[1] naskiĝis la 21-an de novembro 1940 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de junio 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Rózsahegyi aĝis 14, kiam li frekventis krom gimnazio ankaŭ artajn klubojn, fine altlernejan preparan kurson, kie li lernis de János Kmetty. Komence li estis litografo en presejo, poste li estis redaktoro en eldonejo. Intertempe liaj desegnaĵoj aperis en signifaj hungaraj gazetoj, tial li ŝanĝis la plenan postenon al duonposteno. Rózsahegyi evoluigis unikan karikaturstilon, li kreis desegnojn laŭ la unua impreso dum sekundoj. Liaj pentraĵoj kaj karikaturoj estis prezentitaj al la publiko en 40 ekspozicioj. Li desegnis ekzemple pri Liz Taylor, Roger Moore, Pelé, Franz Beckenbauer, Alberto Moravia, Pablo Neruda, Helmut Schmidt, Fidel Castro. Li pentradis ankaŭ pejzaĝojn, aĵpentraĵojn kaj nature portretojn.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Esztergom (1968)
- Arthalo Budapeŝto (1969)
- Montrealo
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Új magyar parnasszus, 1967
- Maszk nélkül, 1973
- Skalpok és Trofeák, 1982
- Karikatúrastadion, 1983
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]