Hannes Alfvén
Hannes Olof Gösta ALFVÉN (naskiĝis la 30-an de majo 1908 en Norrköping, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Stokholmo) estis sveda fizikisto. Li estis unu el la patroj de magnetofluidodinamiko, kaj pro siaj pioniraj studoj li gajnis la Nobel-Premion pri Fiziko en 1970.[1]
Alfvén diplomiĝis en la Universitato de Uppsala en 1926, kaj tie doktoriĝis en 1935, en la fako de plasmofiziko. Li eklaboris tie kiel esploristo; en 1937 li enoficiĝis en la Nobel-Instituto pri Fiziko, en Stokholmo, kaj ekde 1940 ĝis 1967 li profesoris en la stokholma Reĝa Instituto pri Teknologio.
Li malkovris la tiel nomatajn ondojn de Alfvén, kiujn dissendas plasmo situanta en magneta kampo. Lia laboro estis aparte grava en la kompreno de la formado de sunsistemo, ĉar li klarigis kiel la materifluo forpuŝita de la suna vento kapablis transdoni la angulan movokvanton de la Suno al la ĉirkaŭsuna disko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|