Saltu al enhavo

Simon van der Meer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon van der Meer
Nobel-premiito
Persona informo
Simon van der Meer
Naskiĝo 24-an de novembro 1925 (1925-11-24)
en Hago
Morto 4-an de marto 2011 (2011-03-04) (85-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj nederlandafranca vd
Loĝloko Hago vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teknika universitato Delft
Christelijk Gymnasium Sorghvliet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Gay van der Meer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catharina M. Koopman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simon van der MEER (n. la 24-an de novembro 1925 en Hago, Nederlando - m. la 4-an de marto 2011 en Ĝenevo, Svislando) estis nederlanda fizikisto, gajninto de la Nobel-premio pri fiziko en 1984, kune kun Carlo Rubbia, "por decida kontribuoj al bonega projekto kies efektivigo kondukis al la malkovro de kampopartikloj W kaj Z, perantoj de la malforta interagado." [1][2]

Van der Meer inventis la metodon de stokastika malvarmigo de traboj en akceliloj, kio permesis la eltrovon de W kaj Z-bosonoj ĉe la 450-GeV SPS -kolizio ĉe CERN en la UA-1-eksperimento, gvidita fare de Carlo Rubbia.

Unu el kvar infanoj, Simon van der Meer estis naskita kaj levita en Hago, Nederlando, en familio kie ambaŭ gepatroj estis instruistoj [3]. Li estis edukita en la gimnazio de la urbo kie li finis en 1943 dum la germana okupo de Nederlando. Li studis teknikan fizikon ĉe la Teknika Universitato de Delft kie li ricevis inĝenieran diplomon en 1952. Post kiam li laboris kun alttensia elektronmikroskopio ekipaĵo por Philips Research en Eindhoven dum kelkaj jaroj, li aliĝis al CERN en 1956. Li restis tie ĝis sia emeritiĝo en 1990 [4][5].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Nobel Prize in Physics 1984. La Fondaĵo de Nobel. Alirita la 31an de oktobro 2009 .
  2. (2004) “The W and Z particles: a personal recollection”, CERN Courier 44 (3), p. 13–16. 
  3. "Obituary: Simon Van der Meer", The Daily Telegraph, 9 March 2011.
  4. (January 1991) “Simon van der Meer retires”, CERN Courier 31 (1), p. 14–15. 
  5. (June 2011) “Simon van der Meer: a quiet giant of engineering and physics”, CERN Courier 51 (5), p. 24–27. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]