Saltu al enhavo

Owen Chamberlain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Owen Chamberlain
Nobel-premiito
Persona informo
Owen Chamberlain
Naskiĝo 10-an de julio 1920 (1920-07-10)
en San-Francisko
Morto 28-an de februaro 2006 (2006-02-28) (85-jaraĝa)
en Berkeley
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Parkinsona malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mountain View Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater kolegio Dartmouth
Universitato de Ĉikago
Germantown Friends School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro William Edward Chamberlain (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Genevieve Lucinda Owen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Enrico Fermi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Owen CHAMBERLAIN (10-an de julio 1920, San Francisco, Usono- 28-an de februaro, 2006 en Berkeley, Kalifornio, Usono) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la antiprotono, en 1959, kun Emilio Segrè. Ĝi estis la dua malkovrita korpusklo, kies ekziston oni supozis jam pli frue kaj kies trovo kondukis al malkovro de aliaj antikorpuskloj.

Chamberlain laboris inter 1942 kaj 1946 pri atombomba projekto de Usono. Li laboris poste en la Argonne-a Nacia Laboratorio en Ilinojo, dumtempe akiris doktoran gradon (Ph. D.) en la Ĉikaga Universitato, Kalifornia Universitato. Liaj esploraj temoj estis alfa-disiĝo, difraktado de neŭtronoj en likvaĵoj, interago de grandenergiaj korpuskloj. Li uzis kun Segrè en 1955 grandpovuman bevatronan ciklotronon por produkti antiprotonojn, en la sekvajaro pruvis eĉ ekziston de la antineŭtrono.