Iamaj Esperanto-asocioj
Aspekto
El la historio de Esperanto kolektiĝas aro de iamaj Esperanto-asocioj, kiuj pro diversaj kialoj ĉesis ekzisti.
Internaciaj asocioj
[redakti | redakti fonton]Neŭtralaj kaj neŭtralaj fakaj
[redakti | redakti fonton]- Ligo internacia de esperantistoj, provo de 1890
- Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj, funkcietanta en 1913/1914
- Universala Ligo Esperantista, provo de 1922
- Helsinki-sistemo (fakte ne asocio je si mem)
- Universala Federacio Esperantista, 1932/1933
- Internacia Esperanto-Ligo, unu el la devenorganizaĵoj de nuna UEA
- Neŭtrala Esperanto-Movado
Neneŭtralaj
[redakti | redakti fonton]- Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV)
- Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE)
- Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE)
- Universala Ligo
Landaj asocioj
[redakti | redakti fonton]- Bizantio, 1920-1924, en Konstantinopolo
- Brita Esperanto-Asocio (BEA), el Britio.
- Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK), el Pollando.
- Germana Esperanto-Ligo, el Ĉeĥoslovakio
Belgio
[redakti | redakti fonton]- Belga Ligo Esperantista (BLE), 1905-1962
- Flandra Ligo Esperantista, 1930-1962
- Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA), 1979-2012
Francio
[redakti | redakti fonton]- Societo Franca por la Propagando de Esperanto (SFPE), por Franclingvio
- Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO) , por Franclingvio
Germanio
[redakti | redakti fonton]- Saarteritoria Esperanto-Ligo, ĉ. 1919-1935, pro la disigo de Saar-teritorio de Germanio
- Danciga Esperanto-Asocio, ĉ. 1919-1939, pro la disigo de Dancigo de Germanio
- Neue Deutsche Esperanto-Bewegung (NDEB), 1931-1936 (nacisocialista)
- Germana Laborista Esperanto-Asocio, 1911-1933, ekde 1930 komunista
- Socialista Esperanto-Ligo, 1930-1933
- NordOkcident-Germana Esperanto-LigO (NOGELO), 1945-19xx, postmilita suborganizo de GEA en la nordokcidentaj federaciaj landoj
- SudOkcident-Germana Esperanto-LigO (SOGELO), 1945-1982, postmilita suborganizo de GEA en la sudokcidentaj federaciaj landoj (Rejnlando-Palatinato, Baden-Virtembergo). Ĝia posteulo en Baden-Virtembergo estas BAVELO.
- Rhein-Main-Ligo Esperantista (ROMOLO), ĉ. 1950-1998
- Esperanto-Asocio de GDR, antaŭe Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR, ambaŭ entute 1965-1990
Nederlando
[redakti | redakti fonton]- Nederlanda Esperanto-Asocio fondiĝis en 1905 kaj havis la kromnomon "La Estonto Estas Nia" (LEEN). Ĝi aliĝis en 1934 al UEA kaj en 1936 al IEL. NEA estis unu el la organizaĵoj, kiuj kunfandiĝis en 1994 al la asocio Esperanto Nederland, Landa Asocio de UEA.