Saltu al enhavo

Lazura paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lazura paruo
Lazura paruo
Lazura paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Cyanistes
Specio: C. cyanus
Cyanistes cyanus
(Pallas, 1770)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Lazura paruo, Cyanistes cyanus, iam Parus cyanus, estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, pli eta ol Granda paruo. Ĝi estas disvastigata kaj komuna loĝanto kaj reproduktanto tra Rusio kaj centra Azio.

    Ĝi troviĝas en moderklimataj kaj subarktaj deciduaj aŭ miksitaj arbaroj, makisoj kaj marĉoj. Ĝi estas loĝanto kaj plej parto de birdoj ne migras. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas ĉirkaŭ 10 ovojn. Tiu birdo viglas, ĉikanas kaj pikas se estas ĝenado. Ĝia manĝo estas insektoj kaj semoj.

    Ĝi estas la orienta partnero de la komuna en Eŭropo Blua paruo. Ili foje hibridiĝas kun tiu specio, sed la idoj kutime montras bluan kronon, plie ol la blanka de la Lazura paruo.

    Priskribo

    [redakti | redakti fonton]

    Lazuta paruo estas relative malgranda kaj tre vigla paruo, averaĝe 12–15 cm longa kaj 10–16 g peza, kun enverguro de 19–22 cm, kun distinga blanka-lazura plumaro.[1] La kapo estas blanka kun malhelblua linio tra la okulo. La kapo, vostanguloj, larĝaj flugilstrioj kaj subaj partoj estas tre blankaj (kun iom da vertikala blua strio simila al tiu de la granda paruo sed ne tiom markita). La supraj partoj de plumaro estas malhelbluaj, kio donas al la specio kaj la kutiman nomon en Esperanto, kaj la latinan sciencan nomon, ĉar cyanus signifas lazurbluan. Beko, okuloj kaj gamboj estas nigraj al malhelbluaj.

    Seksa duformismo estas nedrasta; iĉoj kaj inoj aspektas simile, nur inoj havas iom pli palajn kolorojn. Junuloj antaŭ la unua mudo estas similaj al inoj, nur la blankaj partoj aspektas iom pli "malpuraj".[2]

    Tiu ĉi birdo estas silentema kaj malofte aŭdata, sed ĝi havas riĉan voĉon, similan al tiu de blua paruo. Kutima alvoko estas mallaŭta "ĉrrr" aŭ pli laŭta "cirr-cirr-cirrrr". Pli malofta kanto estas mallonga sed tre klara trilo "ci-ci-cirrrrz", simila al sono de malgranda sonorilo, kiu estis priskribita kiel io intermeza inter kantoj de blua paruo kaj tufparuo.[3].

    Distribuo

    [redakti | redakti fonton]

    La arealo de lazura paruo estas longa, sed relative malvasta strio de lando en centra Eŭroazio de Bjelarusio ĝis la Japana maro, kiu enhavas arbarajn, arbarostepajn kaj iom stepajn areojn. Plej ofte la specio renkonteblas en eosta Uralo kaj sudaj partoj de Uesta Siberio, en aliaj partoj de la arealo ĝi estas sufiĉe rara.

    En Bjelarusio ĝi renkonteblas en valo de rivero Pripjat kaj apudaj areoj. Apartaj observoj okazis en Bresta regiono.[4] En Eŭropa parto de Rusio tiuj ĉi birdoj nestas en disaj lokoj en Tvera, Vologda, Kirova, Perma, Lipecka, Voroneĵa, Rjazana kaj Orenburga provincoj, kaj ankaŭ en aŭtonomaj regionoj Tatario kaj Baŝkirio. En Siberio ĝi plej kutimas en valoj de riveroj kaj rojoj de Minusinska baseno,[5] ĉirkaŭ la lago Sarat en Omska provinco, [6] iom pli malofte en valo de Jenisejo,[7], en Transbajkalio, en valoj de riveroj Argunj, Amuro kaj Ussuri,[8] en valo de Obo ĝis la 61-a paralelo norden, en regionoj de Tomsko kaj Krasnojarsko ĝis la 56-a, apud Bajkalo ĝis 55° n.l., kaj en rusia Esktremoriento ĝis 52° n.l.[9].

    En Kazaĥio oni povas renkonti lazuran paruon en arbarostepaj kaj stepaj areoj en la nordo de la lando, kaj ankaŭ en la sud-eosto en montaraj areoj de Tjanŝano, Ĝungaria Alatao, Tarbagatajo, kaj en valo de Ilja.[10] Montaj populacioj de lazura paruo ankaŭ troveblas en Kirgizio, norda Taĝikio, norda Mongolio, norda Ujgurio, kaj la ekstreme nord-eostaj partoj de Ĉinio norden de la 44-a paralelo.[3][9]

    En ebenaĵaj partoj de sia arealo lazura paruo preferas apudriverajn foliarbarojn kaj miksarbarojn kun densa subarbaraĵo, poplarojn, ĉeriverajn arbustarojn, herbozajn marĉojn, arbarojn plantitajn laŭ bordoj de kampoj kaj ĝardenoj. La birdoj preferas malaltajn kaj humidajn areojn, ofte marĉajn, areojn kun pliparto de foliarboj — salikoj, alnoj, poploj, betuloj — kaj densaj kreskaĵoj de fragmito, kareksourtiko.

    Sur altaĵoj tiuj ĉi birdoj renkonteblas en betularoj kun salika aŭ larika subarbaraĵo, en junaj kreskaĵoj de juniperojpiceoj, aŭ en diversaj montanaj foliarbaroj kaj miksarbaroj. En Altajo oni povas renkonti lazuran paruon en alteco ĝis 1800 m super marnivelo, en Tjanŝano ĝis 2500 m.[2][3][8] Malsimile al blua paruo, lazuraj paruoj estas sekretemaj birdoj, kiuj plejparton de tempo kaŝiĝas en densa plantaro.[1]

    Reproduktiĝo

    [redakti | redakti fonton]
    Ovoj de Cyanistes cyanus cyanus (MHNT)

    Samkiel aliaj moderklimataj paruoj, lazura paruo komencas reproduktiĝi en aprilo, kvankam parojn la birdoj formas multe pli frue: en la dua duono de februaro, kiam kreitaj por komuna vintra furaĝado birdaroj komencas disfaliĝi. En reprodukta periodo iĉoj strebas prezenti sin: ili flugas de branĉo al branĉo, demonstracie purigas siajn plumojn kaj longe kaj laŭte kantas. La ritualo de kreo de paro inkludas simbolan manĝigon de la ino far la iĉo.[3] Kiam nestokonstruo komenciĝas, ambaŭ partneroj iĝas kvietaj kaj kaŝiĝemaj, kaj en tiu ĉi periodo ilin malfacilas vidi aŭ aŭdi. Plejparton de tempo ili sidas profunde en arburstaj densejoj aŭ en malfacilatingeblaj marĉaj partoj de arbaroj.

    Nesto kutime estas en arbotruo de maljuna foliarbo, en alteco de 0.5 ĝis 2 m super la grundo, aŭ iam iom pli alte. Iam lazuraj paruoj ankaŭ nestas en rokaj krevaĵoj, se tiuj havas ĝustan grandon, kaj en homaj setlejoj oni povas iam trovi iliajn nestojn en malplenaĵoj de neloĝataj konstruaĵoj. Iam ili ankaŭ okupas artefaritajn birdejojn.[1] La neston konstruas kaj aranĝas nur ino. Kiel konstruan materialon ŝi uzas muskon, herbojn kaj harojn de malgrandaj mamuloj, kiujn ŝi miksas ĝis teksturo de felto, iam aldonante malgrandajn branĉojn, baston kaj propran lanugon. Se la arbotruo estas tro profunda, ŝi parte plenigas ĝin per herboj kaj branĉon antaŭ fari la "feltan" kovrilon.[1][3]

    Dum unu sezono ĉiu paro povas kreskigi unu aŭ du idarojn. Ovaro konsistas je 7–11 ovoj.[3] La ovoj estas similaj al tiuj de aliaj paruoj: ili estas blankaj kun malgrandaj hele brunaj makuloj, kiuj iĝas pli densaj ĉe pli vasta flanko, 15–17 mm longaj kaj 12–14 mm vastaj.[1] La ovojn kovas nur ino dum 13–14 tagoj.[1][3] Post kiam la idoj eloviĝas, ilin nutras ambaŭ gepatroj, laŭvice alportante al ili insektojn, plej ofte larvojn de malgrandaj papilioj. Post ĉirkaŭ 16 pluaj tagoj la idoj estas pretaj forlasi la neston.[3] Dum nesta periodo la plej granda minaco por lazura paruo estas driomusoj (genro Dryomys), kiuj formanĝas ovojn kaj idojn.[3]

    Lazura paruo estas plejparte insektovora birdo, granda plimulto de ĝia dieto konsistas je pupoj kaj larvoj de papilioj, cimoj, afidoj, formikleonoj, lokustoj, griloj, muŝoj, abeloj, vespoj, formikoj kaj skaraboj. Krome, ĝi volonte kaptas kaj manĝas araneojn. Vintre, kiam senvertebruloj iĝas malfaciltroveblaj, la birdoj fortigas sian dieton kun beroj de hipofeo kaj semoj de piceo, betulo, rozo kaj halimodendro (Halimodendron).[3] La nutraĵojn ili trovas en arbustoj, arbokronoj aŭ herboj. Iam dum varmaj sezonoj la birdoj kaŝas manĝaĵojn en krevaĵoj de arboŝelo por retrovi kaj manĝi ilin vintre.[1] Malsimile al aliaj paruoj, lazura paruo kapablas disrompi malmolajn tigojn de fragmito kaj apiacaj herboj por eligi el tie insektajn larvojn..[1]

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]
    Lazura paruo (supre) kaj la hibrido Cyanistes × pleskei (malsupre). Bildo el germana manlibro el jaro 1905.

    Lazura paruo estas unue priskribita far germana-rusuja naturalisto Peter Simon Pallas en jaro 1770. La specia nomo cyaneus devenas de antikva greka vorto κύανoς aŭ en latina transskribo kýanos, kiu signifas "blua" aŭ "cejana".[11]

    Dum longa tempo multaj konsideris Cyanistes subgenro de genro Parus. Sed nuntempe plimulto de esploristoj, interalie la fakuloj el American Ornithologists' Union konsideras Cyanistes distinga genro. Tion konfirmas analizoj de sekvenco de mitoĥondria citoĥromo b far grupo de Usonaj biologoj, konutita en la 2000-aj jaroj. Tiu ĉi esploro montras, ke Cyanistes ne nur estas aparta taksona unuo, sed eĉ ne tro parenca al aliaj paruedoj.[12]

    La manlibro Handbook of the birds of the world listas 8 subspeciojn de lazura paruo:[3]

    • C. c. cyanus (Pallas, 1770)  — baza subspecio estas deklarita la Eŭropa, trovebla en Bjelarusio kaj Eŭropa parto de Rusio ĝis okcidenta Uralo
    • C. c. hyperrhiphaeus Dementiev & Heptner, 1932 — sud-uesta Uralo, sud-uesta Siberio kaj norda Kazaĥio
    • C. c. yenisseensis (Buturlin, 1911) — suda kaj centra Siberio, Altajo, norda Mongolio, nord-uesta Interna Mongolio, Manĉurio kaj rusuja Ĉemara regiono
    • C. c. tianschanicus Menzbier, 1884 — montaj partoj de Tjanŝano en sud-eosta Kazaĥio kaj en Kirgizio, kaj eosten ĝis nord-uesta Ujgurio
    • C. c. koktalensis Portenko, 1954 — ebenaĵaj partoj de nord-eosta Kazaĥio
    • C. c. carruthersi (E. J. O. Hartert, 1917) — Kirgizio kaj norda Taĝikio (Altajo kaj uesta Pamiro)
    • C. c. flavipectus (Severtsov, 1873) — suda Kirgizio (eostaj deklinoj de Alaj-Montaro, uestaj deklinoj de Tjanŝano), la plej nordaj partoj de Afganio
    • C. c. berezowskii Pleske, 1893 — nord-uestaj partoj de provinco Ĉinghajo

    En okdicenta parto de sia arealo lazura paruo ofte kunekzistas kun blua paruo. En tiuj regionoj la du specioj foje hibridiĝas; la rezultaj birdoj nomiĝas paruo de Pleske (Cyanistes × pleskei). En malfrua 19-a — frua 20-a jarcento oni iam mise rigardis ĝin aparta specio.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Рябицев В. К.. (2008) Птицы Урала, Приуралья и Западной Сибири: Справочник-определитель, 3‑a eldono, Екатеринбург: Изд-во Урал. ун-та, p. 634. ISBN 5-7525-0825-8. С. 545–546
    2. 2,0 2,1 Г. Дементьев, Н. Гладков. (1953) Птицы Советского Союза 5. Советская наука, p. 797. С. 734–739
    3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Gosler A., Clement P.. (2007) “Family Paridae (Tits and Chickadees)”, del Hoyo J., Elliott A., Christie D., eds.: Handbook of the birds of the world Vol. 12.. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-96553-42-6.
    4. Белая лазоревка. Красная книга республики Беларусь. Проект «Полесье» - Правительство Республики Беларусь. Arkivita el la originalo je 2012-12-08. Alirita 2009-11-09.
    5. С. М. Прокофьев.. (1987) “Орнитофауна Минусинской котловины и её изменения за 80 лет”, Фауна и экология птиц и млекопитающих Средней Сибири. М.: Наука. С. 151–172
    6. Е. Н. Байкалов. (1997) “Результаты наблюдений за воробьиными и хищными птицами в окрестностях озера Сарат”, Фауна и экология наземных позвоночных Сибири. Красноярск: Издательство Красноярского государственного университета. С. 104–106
    7. Е. Е. Сыроечковский, В. И. Безбородов. (1987) “Новые сведения по орнитофауне Западного Саяна”, Фауна и экология птиц и млекопитающих Средней Сибири. М.: Наука. С. 172–181
    8. 8,0 8,1 Л. А. Портенко. (1954) Птицы СССР III. М.-Л.: Издательство Академии наук СССР, p. 255. с. 106–108
    9. 9,0 9,1 Л. С. Степанян.. (2003) Конспект орнитологической фауны России и сопредельных территорий. Москва: Академкнига, p. 808. ISBN 5-94628-093-7. С. 576–577
    10. Э. И. Гаврилов. (1999) Фауна и распространение птиц Казахстана. Алматы: Наука, p. 198.
    11. Azure Tit Cyanistes cyanus. BTO BirdFacts. BTO Web. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2009-11-10.
    12. Gill F. B., Slikas B., Sheldon F. H. (2005). “Phylogeny of Titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene”, The Auk (en) 122 (1), p. 121—143. doi:10.1093/auk/122.1.121. 

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
    • Harrap, Simon & Quinn, David (1996): Tits, Nuthatches & Treecreepers. Helm Identification Guides, Christopher Helm, Londono. ISBN 0-7136-3964-4