Listo de barataj Nobel-premiitoj
Ekde ĝia starigo en 1901, la Nobel-premion ricevis totalo de 904 individuoj (852 viroj kaj 52 virinoj) kaj 24 organizoj (datenoj de 2018).[1] Inter la ricevintoj, 11 estas baratanoj (kvar barataj civitanoj kaj sep el ili kun barata deveno aŭ eksterlandanoj loĝantaj en Barato). Rabindranat Tagore estis la unua baratano kiu ricevis la premion kaj ankaŭ la unua premiita aziano (en 1913). Patrino Teresa estas la nura virino inter la listo de ricevintoj.[2] Ŝri Aŭrobindo, la barata poeto, filozofo, naciisto kaj ellaboranto de integra jogo, estis nomumita sensukcese por la Nobel-premio pri Literaturo en 1943 kaj por la Nobel-premio pri Paco en 1950.[3][4]
La 1-an de decembro 1999, la norvega Nobela Komitato konfirmis, ke Mahatma Gandi estis nomita sensukcese por la Paca Premio kvin fojojn (de 1937 al 1939, en 1947 kaj kelkajn tagojn antaŭ ol li estis murdita en januaro 1948).[5] En 2006, Geir Lundestad, la tiama sekretario de norvega Nobel-komitato, citis ĝin kiel «la plej granda preterlaso en nia 106-jara historio».[6][7][8]
Premiitoj
[redakti | redakti fonton]Du el la Nobel-premiitoj (Tagore kaj Raman) estis civitanoj de Brita Hindio ĉe la tempo kiam ili estis premiitaj; du aliaj havis fremdan devenon: Ross kaj Kipling. Tri el la premiitoj estis civitanoj de la Respubliko Barato (Patrino Teresa, Sen, kaj Satjarti) kaj kvar estis baratanoj ekde naskiĝo (Korana, Ĉandrasekar, Ramakriŝnan kaj Banerĝi) sed poste ne plu civitanoj de Barato.
Jaro | Bildo | Premiito | Naskiĝo | Morto | Kampo | Citaĵo |
---|---|---|---|---|---|---|
1902 | Ronald Ross | 13-a de majo 1857 Almora, Utarakando |
16-a de septembro 1932 Londono, Britio |
Fiziologio aŭ medicino | «Pro lia laboro pri malario, per kiu li montris kiel ĝi eniras la organismon kaj tiel metis la fundamenton por sukcesa esploro pri ĉi tiu malsano kaj pri la metodoj por kontraŭbatali ĝin.»[9] | |
1907 | Joseph Rudyard Kipling | 30-a de decembro 1865 Monteto Malabar, Suda Mumbajo, Maharaŝtro |
18-a de januaro 1936 Londono, Britio |
Literaturo | «Konsidere de la potenco de rimarko, originaleco de imagpovo, vireco de ideoj kaj rimarkinda talento por rakontkapablo kiuj karakterizas la kreojn de ĉi tiu mondfama verkisto.»[10] | |
1913 | Rabindranat Tagore | 7-a de majo 1861 Kolkato, Okcidenta Bengalio |
7-a de aŭgusto 1941 Kolkato, Okcidenta Bengalio |
Literaturo | «Pro lia profunde sentema, freŝa kaj bela verso, per kiu, kun lertega kapablo, li faris lian poezian penson, esprimita en siaj propraj anglaj vortoj, apartaj el la literaturo de la Okcidento.»[11] | |
1930 | Ĉandrasekara Venkata Raman | 7-a de novembro 1888 Tiruĉirapali, Tamil-Nado |
21-a de novembro 1970 Bengaluro, Karnatako |
Fiziko | «Pro lia laboro pri la disigo de la lumo kaj pro la eltrovo de la leĝo kiu prenis sian nomon.»[12] | |
1968 | Har Gobind Korana | 9-a de januaro 1922 Raipur, Panĝabio |
9-a de novembro 2011 Concord, Masaĉuseco, Usono |
Fiziologio aŭ medicino | «pro lia interpreto de la genetika kodo kaj ties funkcio dum proteina sintezo».(Premiita kune kun la usonaj biokemiistoj Marshall W. Nirenberg kaj Robert W. Holley)[13] | |
1979 | Teresa Bojaxhiu, M.C. | 26-a de aŭgusto 1910 Skopjo, Otomana Imperio |
5-a de septembro 1997 Kolkato, Okcidenta Bengalio |
Paco | «Pro ŝia laboro por alporti helpon al suferanta homaro.»[14] | |
1983 | Subrahmanjan Ĉandrasekar | 19-a de oktobro 1910 Lahoro, Panĝabio |
21-a de aŭgusto 1995 Ĉikago, Ilinojso, Usono |
Fiziko | «Pro liaj teoriaj studoj pri la gravaj fizikaj procezoj rilataj al la strukturiĝo kaj evoluado de la steloj.»(Premiita kune kun usona astrofizikisto William Alfred Fowler)[15] | |
1998 | Amartja Kumar Sen | 3-a de novembro 1933 Ŝantiniketan, Bolpur, Okcidenta Bengalio |
— | Ekonomiko | «Pro liaj kontribuaĵoj al la bonfara ekonomiko.»[16] | |
2009 | Venkatraman «Venki» Ramakriŝnan | 1-a de aprilo 1952 Ĉidambaram, Tamil-Nado |
— | Ĥemio | «Pro studoj pri la strukturo kaj funkcio de la ribosomo.»(Premiita kune kun usona bioĥemiisto Thomas A. Steitz kaj izraela kristalografo Ada Yonath)[17] | |
2014 | Kailaŝ Satjarti | 11-a de januaro 1954 Vidiŝa, Madja-Pradeŝo |
— | Paco | «Pro sia lukto kontraŭ la subpremado de infanoj kaj junaj homoj kaj por la rajto de ĉiuj infanoj al edukado.»(Premiita kune kun Pakistana aktivulino Malala Yousafzai)[18] | |
2019 | Abiĝit Banerĝi | 21-a de februaro 1961 Mumbajo, Maharaŝtro |
— | Ekonomiko | «Pro lia eksperimenta esplormaniero por mildigi la tutmondan malriĉecon.»(premiita kune kun sia edzino Esther Duflo kaj la usona ekonomikisto Michael Kremer) |
Kandidatoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Nobel Prize facts (angle). Nobel Foundation (22-a de novembro 2018). Arkivita el la originalo je 6-a de novembro 2018. Alirita 22-a de novembro 2018.
- ↑ "From 1913 to 2014: Indian Nobel Prize winners", The Hindu, 10-a de oktobro 2014. Kontrolita 14-a de novembro 2018. (angle)
- ↑ . Aurobindo Gosh's Nobel nomination (angle), p. 442. Science and Culture (septembro 2012). Arkivita el la originalo je 8-a de aŭgusto 2016. Alirita 7-a de novembro 2018. Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-08-08. Alirita 2023-02-13.
- ↑ . Aurobindo Ghosh Nomination archive (angle). Nobel Foundation (22-a de novembro 2018). Arkivita el la originalo je 22-a de novembro 2018. Alirita 22-a de novembro 2018.
- ↑ Levinovitz, Agneta Wallin. (2001) The Nobel Prize: The First 100 Years (angle). Londono: Imperial College Press, London, p. 181–186. ISBN 9789810246655.
- ↑ . Mahatma Gandhi, the Missing Laureate (angle). Nobel Foundation (1-a de decembro 1999). Arkivita el la originalo je 2-a de junio 2017. Alirita 7-a de novembro 2018.
- ↑ . We missed Mahatma Gandhi (angle) (17-a de oktobro 2006). Alirita 5-a de decembro 2018.
- ↑ . No Peace for Gandhi (angle). NBCNews (10-a de majo 2011). Arkivita el la originalo je 7-a de decembro 2018. Alirita 6-a de decembro 2018.
- ↑ The Nobel Prize in Physiology or Medicine 1902 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Prize in Literature 1907 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Prize in Literature 1913 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Prize in Physics 1930 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Prize in Physiology or Medicine 1968 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Peace Prize 1979 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Prize in Physics 1983 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Sveriges Riksbank Prize in Economic Sciences in Memory of Alfred Nobel 1998 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Prize in Chemistry 2009 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ The Nobel Peace Prize 2014 (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Sir Chandrasekhara V Raman nobelprize.org
- ↑ Nomination archive – Meghnad N. Saha (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Arthur E Kennelly (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Homi J. Bhabh (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Satyendra Nath Bose nobelprize.org] (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Robert Hanbury Brown (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Richard Q. Twiss (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Roger J. Williams (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Gopalasamudram Narayanan Ramachandran (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – T R Seshadri (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Rudyard Kipling (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Rabindranath Tagore (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Roby Datta (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Sarvepalli Radhakrishnan (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – James H. Cousins (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Hari Mohan Banerjee (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Bensadhar Majumdar (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Mohammad H Khan nobelprize.org
- ↑ Nomination archive – Sanjib Chaudhuri (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Sri Aurobindo (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Sochi Raut Roy (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Lawrence Durrell (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Gopal Singh (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
- ↑ Nomination archive – Tarashankar Bandyopadhyay (angle). nobelprize.org. Alirita 15-a de februaro 2023.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- V. S. Naipaul, naskiĝinta en Trinidad kaj Tobago, brita Nobel-premiito kun barata deveno
- Listo de Nobel-premiitoj laŭ lando
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo List of Indian Nobel laureates en la angla Vikipedio.