Saltu al enhavo

Maurice Gourdon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Gourdon
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1847 (1847-04-20)
en Nanto
Morto 20-an de marto 1941 (1941-03-20) (93-jaraĝa)
en Nanto
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Maurice GOURDON (n. la 20-an de aprilo 1847 en Nantes - m. en la sama urbo la 20-an de marto 1941) estis franca pireneisto kaj geologo.

Maurice Gourdon, infano, ĉiusomere vizitis la Pireneojn en Luchon ekde 1862. En 1871, li decidis enloĝiĝi tie. Li estis pasia pri la Pireneoj kaj, kiel rentulo, povis dediĉi al ili la plejparton de siaj agadoj. Kiel geologo, li studis kaj kolektis specimenojn (entute 1 300 mineralojn, konservitajn hodiaŭ en la naturhistoria muzeo de Nantes). Specio de trilobito portas lian nomon : Gourdonia Gourdoni. Kiel desegnisto, pentristo kaj litografo, li lasis centojn da dokumentoj, el kiuj multaj troviĝas en la muzeo de Luchon. Kiel fotisto, li bildigis ĉiujn masivojn de la regiono kaj estis unu el la plej elstaraj pireneaj fotistoj (liaj vitraj platoj kun negativoj estas konservitaj en Tuluzo).

En 1872, li renkontis Eugène Trutat. Ili faris multajn sciencajn ekspediciojn kune : ili studis precipe la progreson de glaĉeroj, ĉefe tiu de la pinto de la Maladeta (1873). Li aliĝis al la Franca Alpa Klubo ekde ĝia kreo en 1874.

Li metode esploris la montojn ĉirkaŭ Luchon, farante multajn unuajn suprenirojn : la Mail pintrat, la Mail planet, la pic Noir, kiu sekve fariĝis Pinto Gourdon en lia honoro. Li plenumis la unuan montogrimpon de la grandmonto Encantat, en la valo Aran, kaj de la monto Aneto vintre. Li esploris la valon Larboust, antikvan glaĉeran valon de Oô, por recenzi la migrajn ŝtonegojn. Samtempe li katalogis megalitojn, inkluzive de kromleĥoj kaj menhiroj.

Kiel kartografo, li kunlaboris kun Franz Schrader kaj Paul Édouard Wallon pri la topografiaj mezuroj, kiuj ebligis la kreon de novaj ŝtatmajstraj mapoj, sub la direktivoj de kapitano Prudent, kies metodoj poste estis aplikitaj al la kartografio de la Alpoj.