Paul Édouard Wallon
Paul Édouard Wallon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1821 en Montauban |
Morto | 1-an de aprilo 1895 (73-jaraĝa) en Montauban |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | Ernest Wallon (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato desegnisto pentristo |
Paul Édouard WALLON (n. en Montauban la 8-an de aŭgusto 1821 - m. en la sama urbo la 1-an de aprilo 1895[1]), estis franca pireneisto. Ĉi tiu advokato laŭ profesio, posedanto en sia naskiĝurbo, estis proksima al aktivecoj ligitaj al naturo. Efektive, post siaj studoj, li pasigis sian liberan tempon dum dudeko da jaroj okupiĝante pri fiŝkaptado, agrikulturo kaj esplorado de la Pireneoj.
Kiel juristo kaj ankaŭ kiel verkisto, li verkis, jam en 1860, raporton pri siaj spertoj rilate al fiŝbredado. Kiel prezidanto de la Komitato pri Fiŝkaptado kaj Agrikulturo de la Baseno de la rivero Garono, li publikigis en 1868 gravan verkon : Les Questions de pêche et d’agriculture fluviales et maritimes.
Dum tiu sama jaro, renkontiĝo kun la estonta geografo Franz Schrader (1844-1924) donis direkton al lia tuta kariero kaj faris lin la plej aĝa membro de la pireneistoj. Post Louis Ramond de Carbonnières, la esploristoj, botanikistoj kaj geologoj dum la unua duono de la 19-a jarcento esploris ĉefe la valojn, sed ankoraŭ malofte la pintojn. Tamen, samtempe, Henry Russell, Maurice Gourdon, Aymar de Saint-Saud, Franz Schrader, kapitano Prudent formis, fine, la kernon de la tiel nomita « Plejado » de pireneismo, kiu, danke al la rilatoj inter Francio kaj Hispanio, funkciis ankaŭ kiel neoficialaj topografoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Genealogio ĉe Geneanet