Mnichov (Zahrádky)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mnichov |
Mnichov u Zahrádek | |
pereinta vilaĝo | |
Preĝejo de sankta Barboro
| |
Oficiala nomo: Mnichov u Zahrádek | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Zahrádky |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ralska montetaro |
Rojo | Bobří potok |
Situo | Mnichov u Zahrádek |
- koordinatoj | 50° 37′ 31″ N 14° 31′ 46″ O / 50.62528 °N, 14.52944 °O (mapo) |
Katastro | 7,06 km² (706 ha) Zahrádky u České Lípy |
Pereo | 1450 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mnichov (Zahrádky) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Mnichov u Zahrádek estis vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa pereinta post la jaro 1450. Restis post ĝi kelke da kulturaj memorindaĵoj kaj loka nomigo. Ili estas ĉiuj sur katastro de municipo Zahrádky proksime de rojo Bobří potok kaj krom ili restis ĉi tie neniu domo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas dokumentita ekzistado de vladika dinastio de senjoroj el Mnichov en la jaroj 1376 – 1556, kiuj estis ĉe estiĝo de proksima municipo kaj Zahrádky. Ĉe la vilaĝo estis pro decido de reĝo Karolo la 4-a konstruita la tn. Mnichova breĉo. En la vilaĝo ili havis burgejon kaj posedantuman preĝejon. La vilaĝeto pereis post la jaro 1450. Je 100 jaroj pli poste estis sur ĝia loko konstruita nova preĝejo de sankta Barboro kun tombejo kaj memstara sonorilejo. La preciza situo de la vilaĝo ne estas fidinte dokumentita, krom la loko kun la ekzistanta preĝejo estas eblaj kelkaj pluaj variantoj en la ĉirkaŭaĵo de Zahrádky.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sankta Wilgefortis
[redakti | redakti fonton]Sur la ruĝa devojiĝo de la preĝejo de sankta Barboro piediranto venos al Mnichova trarompejo. Antaŭe estas statuo de barba sankta Wilgefortis, kiun ĉi tien lasis konstrui familio de Kounicidoj en la jaro 1705. Tiam apartenis al ili la ĉi tiea pejzaĝo.
Mnichova breĉo
[redakti | redakti fonton]La mezepoka konstruaĵo de Mnichova breĉo en rokoj por akvoj de rojo Bobří potok akviganta Novkastelan fiŝlagon.
Transporto kaj vojaĝtrafiko
[redakti | redakti fonton]La plej proksima komuniko per trajno sur (fervojlinio 087) aŭ per aŭtobusoj estas en municipo Zahrádky. Sur supraĵo de Mnichova breĉo kondukas mallarĝa frekventata ŝoseo I/9 de Česká Lípa direkte al Doksy aŭ Prago, ne estas ĉi tie parkumaj lokoj.
|