Nacia Asembleo de Junularaj Organizoj de la Respubliko Azerbajĝano
Nacia Asembleo de Junularaj Organizoj de la Respubliko Azerbajĝano | ||
---|---|---|
Azərbaycan Respublikası Gənclər Təşkilatları Milli Şurası | ||
organizaĵo | ||
Lando(j) | Azerbajĝano vd | |
Sidejo | Bakuo, Azerbajĝano | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia Asembleo de Junularaj Organizoj de la Respubliko Azerbajĝano - nacilingve Azərbaycan Respublikası Gənclər Təşkilatları Milli Şurası (ARGTMŞ) - estas federacio en io reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia Asembleo de Junularaj Organizoj de la Respubliko Azerbajĝano estas la urbo Bakuo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (azerbajĝane kaj angle, jen por komparo ankaŭ en versio de aprilo 2019)
- paĝo de la konsilio en la retejo facebook