Péter Baranyi (aktoro)
Péter Baranyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1964 (60-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter Baranyi [baranji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baranyi Péter estis hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikalkantisto.
Péter Baranyi[1][2] naskiĝis la 16-an de januaro 1964 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Baranyi aliĝis sen diplomo jam en 1983 al Nacia Teatro (Miskolc). Li frekventis pedagogian altlernejon en Békéscsaba, kie li lernis ankaŭ dancoteknikon. Li lernis kantoteknikon en Miskolc. Li akiris aktoran diplomon en aktora akademio (kvazaŭ mezlernejo) en Budapeŝto en 1995. Liaj plej gravaj instruistoj estis Angéla Császár kaj Imre Szélyes. Post la diplomo li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto) (1995-1998), Teatro Gárdonyi Géza (1999, 2015-), Teatro Magyar (2000-2004), Teatro Csokonai (Debrecen) (2004-2006), Teatro Petőfi (Veszprém) (2006-2015). Lia repertuaro estas vasta.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Lysander, Ösztövér
- Makbeto - Angus
- Romeo kaj Julieta - Tybalt, Montague
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - pastro
- Reĝo Lear - franca reĝo
- Hamleto - Horatio
- Molière:
- L’ Avarulo - Valér
- La Nobela Burĝo: - Cleonte
- Ernő Szép:
- Lila ákác - Majmóczy
- Patika - Fábián
- Sándor Petőfi-Pongrác Kacsóh-Jenő Heltai: János vitéz - Bagó
- Levente Szörényi – János Bródy: István, a király – Solt
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Európa expressz (1999) – dungito
- Munkaügyek (televizia filmo, 2013) – György Dénes
- Mintaapák (televizia filmo, 2020)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Larry Hagman