Saltu al enhavo

Paul Norman (luddezajnisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Norman
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1951 (1951-12-18) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul NORMAN (naskiĝis la 18-an de decembro 1951) estas usona luddezajnisto, muzikisto, komponisto, kaj komputila programisto. Li aktivas kiel muzikisto ekde 1970 kaj estis implikita en la evoluo de videoludado ekde 1982, inkluzive de la produktado de Forbidden Forest en 1983.

Frua kariero

[redakti | redakti fonton]

Norman pasigis dek kvin jarojn laborante kiel profesia turnea muzikisto.

Forbidden Forest

[redakti | redakti fonton]

Norman programis sian unuan gravan komputilan programon en la 1980-aj jaroj, nome la videoludon Forbidden Forest. Li siadire volis krei kinan sperton por la uzanto,[1][2] kaj li uzis la maŝinlingvon de la ĉefprocesoro MOS Technology 6502 por programi la ludon. Forbidden Forest estis origine disvolvita por kompanio nomata Synchro, kiu bankrotis kiam la ludo estis ĉirkaŭ tri kvaronoj kompleta. Tamen, la ludo fine estis aĉetita de la usona disvolvisto Cosmi kaj finita.[2] La finita ludo estis priskribita kiel "teknika majstraĵo" fare de Retro Gamer.[3] Ĝi estis publikigita en 1983.

Aztec Challenge

[redakti | redakti fonton]

La dua titolo de Norman estis grafika agada-aventura videoludo nomata Aztec Challenge, kiu estis publikigita en 1983 por Commodore 64. Ludo kun la sama titolo estis publikigita por la 8-bitaj Atari-komputiloj antaŭ unu jaro. Norman verkis la muzikon, programadon, kaj ludodezajnon. Kiel lia antaŭa ludo, Aztec Challenge ricevis laŭdon pro sia "alta nivelo de grafiko kaj sono" fare de la ludorevuo Your Commodore.[4]

Caverns of Khafka kaj Super Huey

[redakti | redakti fonton]

Post la eldono de Aztec Challenge, Norman disvolvis alian ludon titolitan Caverns of Khafka,[5], inspiritan de 8-bita Atari-komputilludo kun la sama nomo fare de Robert Bonifacio.[6] Ĝi estis publikigita inter 1983 kaj 1984.

Pri la disvolvado de Super Huey (foje prezentita kiel la unua helikoptera flugsimulado), Norman citas la televidan spektaklon Airwolf kaj la filmon Blue Thunder kiel ĉefajn inspirojn. Pli ol du milionoj da kopioj estis venditaj. Steam-versio de la ludo kaj ĝia daŭrigo disponiĝis ekde 2021.[7]

1990-aj jaroj ĝis hodiaŭ

[redakti | redakti fonton]

En 1990, Norman aliĝis al CD-ROM-disvolviga teamo ĉe Tiger Media, agante kiel scenaristo, aŭd- kaj muzikproduktanto, kreinto, kaj inĝeniero. Post du jaroj kiel projektkonsultisto por Sega, li estis kontraktita por produkti aŭdan kaj videan enhavon por la programaro de Discovery Channel titolita Carriers: Fortress at Sea.

Inter 1995 kaj 1999, Norman fariĝis konsultisto kaj kontribuanto por variaj interretaj projektoj, uzante Java-programadon por pritrakti diversajn taskojn, de GUI ĝis datumprilaborado. Li pasigis la sekvajn du jarojn evoluigante ideojn kaj metodojn por pli bona modelo de interretaj prezentoj kaj distro, ĉefe uzante Adobe Flash kaj Caligari Truespace. Poste, li disvolvis retan lernadan sistemon por muzikaj instrumentoj, inkluzive de gitaro, piano kaj harmoniko. La retejo estis lanĉita en 2014, sed ne plus estas alirebla.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Perron, Bernard. (May 31, 2018) The World of Scary Video Games: A Study in Videoludic Horror. Bloomsbury Publishing USA. ISBN 9781501316210.
  2. 2,0 2,1 The Making Of The Forbidden Forest (23 April 2014).
  3. The Making Of The Forbidden Forest (en-US) (23 April 2014). Alirita 2022-05-31.
  4. (1984) Your Commodore Magazine Issue 02. Argus Specialist Publications, p. 31.
  5. IMDB: Caverns of Khafka. IMDb (2 January 1984). Alirita 21 October 2014.
  6. Caverns of Khafka credits for Commodore 64, http://www.mobygames.com/game/c64/caverns-of-khafka/credits 
  7. Super Huey™ 1 & 2 Airdrop on Steam (angle). Alirita 2022-09-20.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]