Saltu al enhavo

Aztec Challenge

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Aztec Challenge

Disvolvo Cosmi Corporation
Eldoninto Cosmi Corporation
Dato de lanĉo 8-bita Atari : 1982
C64 : 1983
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, TI-99/4A, VIC-20
Ĝenro Agada videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Aztec Challenge (esperante Azteka Defio) rilatas al du agadaj videoludoj eldonitaj de Cosmi, same kiel du postaj reverkadoj. En ĉiuj versioj de la ludo, la ludanto kontrolas kurantan aztekan militiston. La unua estis horizontalruluma platforma videoludo kreita de Robert Tegel Bonifacio kaj eldonita en 1982 por 8-bitaj Atari-komputiloj. Poste, alia ludo kun la sama titolo kaj ĝenerala temo estis kreita de Paul Norman kaj eldonita por Commodore 64. Ĝi inkluzivas nivelon ludeblan laŭ modifita unuapersona, tridimensia vidpunkto.

8-bita Atari (1982)

[redakti | redakti fonton]
Originala 1982-eldono de Aztec Challenge fare de Cosmi (8-bitaj Atari-komputiloj).
Plibonigita versio de 1983, ankaŭ por 8-bita Atari.

La originala versio de la ludo por 8-bitaj Atari-komputiloj proponas flankan vidpunkton : la rolulo kuras senĉese de maldekstre dekstren dum la fono kaj vojo kontinue rulumas. La kontrolo estis limigita al saltado je tri malsamaj altecoj. Teni la stirstangon malsupren kaj premi la butonon rezultigis malaltan salton, teni ĝin supren kaj premi la butonon rezultigis altan salton, kaj fine premi la butonon mem rezultigis mezaltan salton. La kura rapideco de la karaktero estas konstanta. Nur la alteco de la saltoj diferencas, kvankam la rapideco de la karaktero iom post iom pliiĝas kun ĉiu pasanta nivelo. En du-ludanta moduso, ĉiu ludanto kontrolas rolulon de malsama koloro kaj unu karaktero kuras antaŭ la alia. La celo de la ludo estis kovri kiel eble plej multe da distanco sen falado en la diversajn danĝerojn de la vojo. Obstakloj inkluzivis platformojn kaj plafonojn de diversaj altecoj, fosaĵojn, pintojn, platformo-ŝtupojn de alternaj altecoj, kaj aliajn diversajn kaptilojn. Trafo kun ajna parto de la pejzaĝo krom la vojo rezultigas morton de la ludanto kaj revenigas lin al la lasta kontrolpunkto.

Diversaj versioj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistis pluraj malsamaj versioj de Aztec Challenge por 8-bita Atari, kvankam (male al la tre malsama Commodore 64-eldono) ĉiuj havis la saman bazan flankruluman ludmekanikon.

La ludo estis origine eldonita kiel The Bonifas fare de la Atari Program Exchange laŭ ne-ekskluziva interkonsento.[1] Tamen, la ludo estis preskaŭ tuj pritraktita de Cosmi Corporation por distribuado, kaj la firmao renomis ĝin Aztec Challenge[1][2]. Ĝi cetere aldonis simplan du-ludantan moduson.[1]

En 1983, Cosmi eldonis alian version (denove venditan kiel "Aztec Challenge") kun signife plibonigitaj grafikoj, sed simila ludomaniero.[3]

Commodore 64 (1983)

[redakti | redakti fonton]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

En la versio por Commodore 64, la ludanto devas gvidi sian karakteron tra sep diversaj niveloj. En ĉiu nivelo, novaj mortigaj danĝeroj atendas la heroon. La unua, titolita "The Gauntlet", verŝajne estas la plej fama nivelo. Ĝi montras la ludanton kurantan direkte al templo. Maldekstre kaj dekstre estas aztekoj, kiuj ĵetas lancojn al la ludanto. Li devas kliniĝi sub la lancojn aŭ salti super ĝi (depende de la alteco je kiu la lanco venas). Se la ludanto ne sukcesas eviti lanco, li revenas al la komenco de la nivelo.

La tridimensia nivelo en la versio de Aztec Challenge por Commodore 64 fare de Paul Norman.

En la dua nivelo, "The Stairs", la ludanto devas eviti ŝtonblokojn ĵetatajn malsupren dum li supreniras la ŝtuparon de la templo. Nivelo 3, "The Temple", enhavas kaptilojn, kiujn la ludanto devas eviti per haltigado de la movado de la protagonisto aŭ saltado. Nivelo 4, "The Vermin", funkcias simile al la antaŭa nivelo : la kontrolsistemo ofertas elektojn de altaj kaj malaltaj saltoj en ĉi tiu sekcio. Nivelo 5, "Hopaztec", postulas la ludanton pasi tra kahela ĉambro, evitante kaptilojn.

En la 6-a nivelo, Piranha, la ludanto devas naĝi tra lago evitante la mortigajn hommanĝantajn fiŝojn. Nivelo 7, "The Bridge" estas la fina nivelo. La ludanto kuras aŭtomate dekstren, kaj breĉoj en la ponto devas esti transiritaj per malaltaj, mezaj aŭ altaj saltoj depende de la grandeco de la breĉo.[4]

La muziko estis komponita de Paul Norman, kiu estis muzikisto antaŭ ol fariĝi komputilprogramisto.[5] La melodioj malrapide, sed iom post iom evoluas, fariĝante pli streĉaj kaj kompleksaj dum la ludanto progresas tra la longaj, monotonaj kaj pli malfacilaj niveloj.

La recenzisto de Your Commodore laŭdis la "altan nivelon de grafiko kaj sono" en la ludo kaj opiniis, ke ĝi estis "unu el la plej bonaj ludoj ĉirkaŭe."[6]

Commodore User diris, ke la ludo estis "engaĝiga" kun plejparte "vere bonegaj" grafikoj. Ili estis malpli impresitaj pri la muziko, kiun ili trovis "enuigan post iom da tempo."[7]

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Aztec Challenge estis refarita en 2003 fare de Paul Norman kiel Azteca: Queen of Quetzalcoatl. Ĝi troveblas nur en lia persona retejo, DigiTTARIUS.

Klona versio de la ludo por Commodore 64 fare de Paul Norman estis ankaŭ publikigita en 2006 por Atari 2600 kiel A-VCS-tec Challenge.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Robert Bonifacio Interview. Arkivita el la originalo je 2008-07-24. Alirita 2018-04-12. “I got my first non-exclusive agreement with Atari's APX (Atari Program Exchange) in 1981 for 'The Bonifas' a game that almost within the same week was picked up by COSMI and renamed 'Aztec Challenge'. [..] COSMI wanted a simultaneous 2 player option which made it a very fun 2 player game.”.
  2. Atari 400 800 XL XE Aztec Challenge : scans, dump, download, screenshots, ads, videos, catalog, instructions, roms. Alirita 2017-01-02.
  3. Atari 400 800 XL XE Aztec Challenge : scans, dump, download, screenshots, ads, videos, catalog, instructions, roms. Alirita 2017-01-02.
  4. Aztec Challenge. C64-Wiki. Alirita 2017-01-02.
  5. Paul Norman Interview. Alirita 2017-01-02.
  6. Your Commodore Magazine (November 1984). Alirita 2017-01-02.
  7. Commodore User Magazine Issue 08 (May 1984).
  8. . New Atari 2600 game cartridge released. BoingBoing (July 10, 2006). Arkivita el la originalo je November 10, 2010. Alirita March 18, 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]