Saltu al enhavo

Bühl BE

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Römerhof)
- La mallongigo BE en Bühl BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bühl.

Bühl
Blazono de Bühl
Blazono de Bühl
Blazono de Bühl BE
Bühl
Bühl
Vilaĝocentro de Bühl
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 4′ 14″ N 7° 14′ 40″ O / 47.07056 °N, 7.24444 °O / 47.07056; 7.24444 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 14″ N 7° 14′ 40″ O / 47.07056 °N, 7.24444 °O / 47.07056; 7.24444 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 419
Areo 2,98 km²
Alteco 514 m super marnivelo
Poŝtkodo 3274
Komunumkodo 0734
Mapo de Bühl
Mapo de Bühl
Mapo de Bühl
vdr

Bühl estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 514 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bühl situas en la Berna Lagolando proksimume 10 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bühl mem la setlejoj Höll (rekte sude de la vilaĝo sur alteco de 480,8 m s.m.) kaj Römerhof (sur alteco de 443 m s.m. en sudoriento de la komunumo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,98 km², de kiuj 3,4% estas kovritaj de arbaro, 88,9% servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bühl limas en nordo al Hermrigen, en oriento al Kappelen, en sudokcidento al Walperswil, kaj en okcidento al Epsach.

Tra la komunumo Bühl pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235 de Nidau al Aarberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas en distanco de proksimume 4 kilometroj nordoriente en Lyss. Per la buslinio de la stacidomo de Bielo al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Bühl datiĝas el la jaro 1261 kiel Bule. Dum la 13-a jarcento la regantoj de Bühl estis la Grafoj de Kiburgo respektive ties feŭdanoj, la Senjoroj de Schüpfen. En la 14-a jarcento Bühl apartenis al la Grafoj de Nidau kaj kun ties heredaĵo ĝi en la jaro 1388 respektive 1393 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]